Nov-Delhio

kvartalo de Delhio; ĉefurbo de Barato

Nov-Delhio (hindie नई दिल्ली [Naī Dillī]; angle New Delhi) estas la ĉefurbo de Barato kun 317 797 loĝantoj (stato 1-a de januaro 2005). Ĝi situas en la Unia teritorio Delhio kaj estas administra kaj kultura centro, industria urbo, trafika krucpunkto. Ĉar Nov-Delhio kaj la urbo Delhio formas urban unuon, en Barato oni nomas ofte la du urbojn komune simple nur Delhio.

Nov-Delhio
hindie नई दिल्ली, angle New Delhi
kvartalo
Laŭ horloĝmontriloj: Lotusa templo, Kripto de Humajuno, Placo Connaught, Akŝarĝam, Barata Pordego
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: नई दिल्ली
Lando Barato Barato
Distrikto Distrikto Nov-Delhio
Historiaj regionoj Mogola Imperio, Brita Hindio
Parto de Delhio
Rivero Jamuno
Situo Nov-Delhio
 - alteco 216 m s. m.
 - koordinatoj 28° 36′ 50″ N 77° 12′ 32″ O / 28.61389 °N, 77.20889 °O / 28.61389; 77.20889 (mapo)
Areo 406,35 km² (40 635 ha)
Loĝantaro 295 000 (2001)
 - de metropolo 13 850 507
Denseco 725,98 loĝ./km²
Ekplanita 1912
 - kreita 1929
 - transdonita 1931
Urbestro Asha Ram Verma
Horzono BST (UTC+5:30)
Poŝtkodo 110 xxx
Telefona antaŭkodo 011
Aŭtokodoj DL-1C ĝis 9C
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kripto de Humajuno
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Distriktoj de Delhio
Distriktoj de Delhio
Distriktoj de Delhio
Vikimedia Komunejo: New Delhi
Retpaĝo: www.ndmc.gov.in
Portalo pri Barato
Map 
National Museum of India is located in Delhi
urba mapo
India Gate, Nov-Delhio

Historio

redakti

En 1911 dekretis Georgo la 5-a (1865-1936), reĝo de Britio kaj imperiestro de Brita Hindio, ke la tiaman ĉefurbon Kalkato oni anstataŭigu. Li komisiis la talentan kaj ambician britan arkitekton Edwin Lutyens (1869-1944) kaj Herbert Baker (1862-1946) pri planado de la nova registara kvartalo. Ĝis tio pretiĝis, la sidejo de la registaro estis translokita en 1912 al Delhi Cantonment. En la sama jaro komenciĝis la konstruo de la nova ĉefurbo ĉe la tiama suda rando de Malnov-Delhio.

La urbo estis preta en 1929 kaj estis feste transdonita en 1931. Ekde tiam Nov-Delhio estas la ĉefurbo de la barata registaro: La urbon karakterizas la grandaj parkoj kaj aleoj same kiel la koloniaj konstruaĵoj. La urbo, kiel planita ĉefurbo, diferencas de la aliaj barataj grandaj metropoloj.

Vidindaĵoj

redakti

En la mezo de la urbo longetendiĝas la reĝa promenado "Rajpath" de palacosimila "Rashtrapati Bhavan" en okcidento ĝis milita monumento "India Gate" en oriento. Norde de Nov-Delhio situas la ŝatata butikego "Connaught Place".

  • Nacia muzeo
  • Rashtrapati Bhavan, la oficiala sidejo de la barata prezidentoj
  • India Gate, oficiale "All India War Memorial" (tut-barata milit-memorigejo) memorigas pri 90.000 barataj soldatoj, kiuj en la Unua mondmilito mortis por interesoj de Grand-Britio. Oni ankaŭ gravurigis nomojn de mortintoj en aliaj bataloj.
  • Domo de la Parlamento de Barato ("Sansad Bhavan"), kun biblioteko pri politikaĵoj
  • Connaught-P(a)laco (Connaught Place) kun butikum-centro kaj hoteloj
  • Jantar Mantar observatorio de Jaipur, Jai Singh la 2-a (1686-1743). La subĉiela stelobservatorio apenaŭ ŝanĝiĝis depost sia ekfunkcio en 1725.

Servoj

redakti
  • Indira Gandhi Nacia Malferma Universitato
  • Universitato de Delhio
  • La Hindiaj Fervojoj (hindie भारतीय रेल, Bhāratīya Rail, angle Indian Railways) estas la ŝtata fervoja korporacio de Barato. Ĝi estis fondita en 1853 kaj administras la kvaran plej grandan nacian fervojan sistemon en la mondo laŭ grandeco. Ĝi havas totalan itinerlongon de 67 956 km en 2022. Ĝia sidejo estas en Nov-Delhio.

Geografio

redakti
 
Klimatodiagramo de Nov-Delhio

La jara meza temperaturo en Nov-Delhio estas ĉe 25 °C. La plej varmegaj monatoj estas junio kaj julio, kiam la meza taga maksimumo atingas 40-41 °C. De decembro ĝis februaro estas la plej malvarma sezono. La averaĝa tagminimuma temperaturo estas 7 ĝis 12 gradoj de Celsio, la maksimumo 21 ĝis 24 gradoj de Celsio tagmeze.

La meza jara precipitaĵa kvanto kuŝas ĉe 715 milimetroj. La plimulto de pluvo falas de julio ĝis septembro averaĝe 123 ĝis 184 mm, plej malmulte pluvas en novembro, 2 mm.

En Nov-Delhio regas dum la varmega periodo seka varmego, la medioŝarĝo estas tre granda. Laŭ MOS, la Metropolregiono Delhio havas la 4-an plej altan aeropoluadon el inter ĉiuj urbegoj de la mondo. Tio kaŭzas ĉe la homoj spirajn kaj sangocirkulajn problemojn.

Ekonomio

redakti

Nov-Delhio estas antaŭ ĉio la administra, registara centro de Barato. Ĝi entenas ankaŭ kelkajn industriajn branĉojn. Tiel oni produktas tie produktojn de malpeza industrio, presmaŝinojn kaj teksaĵojn. Oni povas aĉeti en la urbo ankaŭ altvalorajn sapojn, kaŝmirjakojn kaj ŝalojn, manteksitajn kotonaĵojn ĝis la tradiciaj ĉiutagaj kaj buntaj batikvestoj en okcidenta stilo, kaj ĉion alian.

Gastronomio

redakti

En la urbo troviĝas diversaj laŭbezonaj restoracioj kaj rapidmanĝejoj, sed ankaŭ pli altnivelaj ejoj por la riĉaj turistoj. En la kostaj restoracioj oni servas por la gastoj teon el arĝenta kruĉeto, filtrilan kafon same kie malvarmetan laktoskuaĵon kaj ĝuigas ĉian komforton per klimatizilo.

Pasteĉoj, sandviĉoj, vegetaraj manĝaĵoj kaj rapidmanĝaĵoj servatas en la tuta urbo por la gastaro.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy