Pri l' Moderna Arto

(Alidirektita el Pri l' moderna arto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pri l' Moderna Arto. De Jan Brzekowski kaj Salomon Kornfeld ("Grenkamp"). 1933, 32 teksto- kaj 68 kliŝopaĝoj.

Pri l' Moderna Arto
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj
Paĝoj 32 + 68
vdr

Recenzoj

redakti
 
 Post ĝenerala priskribo de la evoluo de la pentroarto, la libro enhavas detalajn informojn pri la batalo inter la du realoj kiuj konsistigas la arton : la realo de l' ekstera mondo kaj la abstrakta realo ekzistanta en la cerbo de l' artisto.
Alia ĉapitro informas pri la tendencoj de l' moderna arto kaj pri la stato de la nuna pentroarto.
La lingvo de la verko malgraŭ la malfacilo de l' temo estas klara, flua kaj pura. La libro estas bele prezentita kaj plaĉe presita. 
— 1933(1965), Historio de Esperanto II, paĝoj 808-809
 
 Ĝi alportas multe pri la novaj „ismoj“ de la pentroarto kaj en densa, drasta formo, plej taŭge konigas ĉion, kion estas necese scii pri la diversaj tendencoj. 
— 1934, G. Avril, Lingvo Libro, paĝo 29
 
 Por tiu, kiu komprenas aŭ ŝatas la tendencojn de la moderna arto, ĉi tiu bela volumo estos vera trezoro. Oni legas en ĝi pri ageometrismo, dadaismo, futurismo, futurista kubismo, kubismo, kubista deformado, konstruismo, neoplastikismo, purismo, postkubista deformado, primitivista deformado, realista deformado, surreala futurismo, surreala kubismo, superregismo, surrealismo, surrealista deformado, kaj unuismo. Por tiu, kiu malgraŭ la kleraj klarigoj ankoraŭ ne komprenas aŭ ne ŝatas la bildojn, la libro tamen havas intereson kiel kolekto de diversaj formoj de moda. bilda frenezeco. 
— La Brita Esperantisto - Numero 349, Majo (1934)

Eksteraj ligiloj

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy