9-a de oktobro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de oktobro estas la 282-a tago de la jaro (la 283-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 83 tagoj restas.
Je la 9-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -43: Romia militisto fondis Lugdunum (hodiaŭa Liono)
- 768: Fratoj Karlo la Granda kaj Karlomano la 1-a kroniĝis kiel kunregantoj de Franka imperio
- 1000: Vikingo Leifr Eiríksson alteriĝis al Vinlando iĝante unua konata eŭropano, kiu atingis Nordamerikon
- 1192: Rikardo la 1-a forlasis Sanktan Landon kaj reŝipiĝis al Anglio post subskribo de pactraktato kun Saladino fine de la Tria krucmilito
- 1238: Jakobo la Konkeranto liberigis Valencion de araba regado
- 1305: Ĉeĥa reĝo Venceslao la 3-a eksiĝis de la hungara krono, kiun li portis sub la nomo Ladislao la 5-a
- 1410: Malnovurba Urbodomo: Astronomia horloĝo de Prago estis unuafoje menciita en dokumentoj
- 1446: En Koreio oni publikigis korean alfabeton
- 1479: En kastelo en Nowe Miasto Korczyn (distrikto Buski) alta majstro de la ordeno de germanaj kavaliroj Martin Truchsess von Wetzhausen omaĝis al pola reĝo Kazimiro la 4-a
- 1514: Ludoviko la 12-a edziĝis al Mary Tudor
- 1531: Svislando: 2-a Milito de Kappel inter katolikaj kaj protestantaj kantonoj eksplodis
- 1556: Venezuelo: urbo Merido fondiĝis
- 1594: Srilanko: armeo de Portugala kolonia imperio estis neniigita de la Reĝlando de Kandi - fino de la kampanjo de Danturo
- 1610: Moskva milito: pola militisto Stanisław Żółkiewski okupis la Moskvan Kremlon
- 1626: Venko de pola militistaro en la batalo de Bila Cerkva inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Krimea Ĥanlando
- 1635: Usono: regopovoj de Salem kondamnis al ekzilo pastoron Roger Williams, postan defendanton de indianoj
- 1676: Nederlanda fizikisto Antonie van Leeuwenhoek skribis leteron al la Reĝa Societo de Londono kun unua priskribo de protozoo
- 1683: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski en la dua batalo de Parkany frakasis la turkan armeon
- 1701: Konektikuto: Universitato Yale fondiĝis
- 1708: Granda Nordia Milito: venko de rusa armeo super la sveda en batalo de Leśna (nun Mahilova regiono)
- 1717: Burbonaj regopovoj malfondis universitaton en Ilerdo
- 1760: Sepjara milito: rusaj trupoj okupis Berlinon
- 1789: En Francio oni malpermesis torturojn
- 1804: Fondo de Hobarto, la nuna ĉefurbo de Tasmanio
- 1806: Reĝlando Prusio deklaris militon al Francio
- 1807: Prusio abolis personan dependecon de kamparanoj disde bienuloj
- 1817: Orienta Flandrio: fondo de universitato en Gento
- 1824: En Kostariko oni abolis sklavecon
- 1829: Armena verkisto Ĥaĉatur Abovjan kiel unua grimpis Araraton
- 1845: Angla teologo, filozofo, verkisto John Henry Newman konvertiĝis de anglikanismo al katolikismo
- 1874: Berno: Universala Poŝta Unio fondiĝis
- 1878: Rusia imperio ekregis sudan Besarabion
- 1888: Oficiala malfermo al la publiko de la Vaŝingtona Monumento, tiutempe la plej alta konstruaĵo en la mondo
- Unua Mondmilito
- 1914: Sieĝo de Antverpeno: civilaj regopovoj kapitulacis, permesante al germana armeo konkeri la urbon; Józef Piłsudski enmanigis la unuajn oficirajn nomumigojn al 136 pafistaj komandantoj
- 1915: Armeoj de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario konkeris Beogradon
- 1918: Usona prezidento Woodrow Wilson anoncis ke batalhalto kun Germanio estas kondiĉigita de tuja evakuo de la okupitaj teritorioj de Belgio kaj Francio
- 1919: Teamo de basbalo Cincinnati Reds venkis en finala Monda Serio super Chicago White Sox, iĝante unuafoje en sia historio venkanto de la Grandaj Ligoj de Basbalo
- Soveta-Pola Milito:
- 1919: Pacaj negocoj kun venkitaj bolŝevikoj komenciĝis en Mikaszewicze (nun en Bresta regiono)
- 1920: Pola generalo Lucjan Żeligowski, ŝajnigante malobeon al Supera Komandanto Józef Piłsudski, okupis Vilnon kun ĉirkaŭaĵoj
- 1926: Nupto de francaj gesciencistoj Frédéric Joliot-Curie kaj Irène Joliot-Curie
- 1934: Dum vizito en Francio estis murdita reĝo de Jugoslavio Aleksandro la 1-a Karađorđević kune kun franca ministro pri eksteraj aferoj - la atencinto mortis la saman tagon
- 1936: Usono: inaŭguro de Akvobaraĵo Hoover sur la rivero Kolorado
- 1937: Granda teroro: NKVD-trio de NKVD el Leningrada provinco mortkondamnis unuverdikte 1116 malliberulojn de Solovecaj insuloj - oni pafmortigis la 3-an de novembro en Sandarmoĥ i.a. Miroslav Irĉan, Mikola Kuliŝ, Lesj Kurbas, Valerian Pidmohilnij, Mikola Zerov
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: Kurjer Warszawski (Varsovia Kuriero) aperis la lastan fojon; en vilaĝo Dobrcz apud Bydgoszcz germana armeo pafmortigis 800 personojn kaj en vilaĝo Tryszczyn apud la urbo finiĝis amasaj ekzekutoj de la loĝantoj de Bydgoszcz; Francio: aresto de 35 komunistaj parlamentanoj
- 1940: Bukareŝto: lasta numero de "Kurier Polski" aperis, eldonata de 1931; Batalo de Anglio: Luftwaffe bombis Katedralon Sankta Paŭlo en Londono
- 1941: per armea puĉo estis demisiita prezidento de Panamo Arnulfo Arias
- 1942: Laŭ ordono de Heinrich Himmler nazia militkaptitejo en Varsovio iĝis koncentrejo KL Warschau; estro de distrikto Radomski malpermesis al poloj eniri al getoj; Holokaŭsto: Vieno estis klasifikita kiel libera de judoj (Judenfrei); Aliancanoj bombis naftan rafinejon kaj riparejon de lokomotivoj en Lillo
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en vilaĝo Kościuszków (proksime al Lucko) 5 polojn; Orienta Fronto: trupoj de Nord-Kaŭkaza Fronto finis ekstermon de faŝistaj trupoj sur Tamanja duoninsulo
- 1944: Varsovio: evakuo de ribelaj kaj civilaj malsanulejoj, la urbon forlasis protekta la 8-a bataliono de Pola Enlanda Armeo; Detruo de Varsovio: germanaj sapeistoj komencis eksplodigi ĉirkaŭ 30% de antaŭmilitaj konstruaĵoj de la maldekstraborda Varsovio; laŭ rekomendo de Adolf Hitler SS-estro Heinrich Himmler ordonis tute detrui Varsovion, kio estis venĝo pro la Ribelo de Varsovio; dekreto de NKVD pri intensigo de la batalo kontraŭ la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj en okcidenta Ukrainio; Orienta Fronto: soveta 8-a Armeo purigis Ozilia de malamiko; Balkana Fronto: taĉmento de la soveta 3-a Ukraina Fronto direktiĝis de Arĉar (provinco Vidin) al Beogrado; Grekio: Politika Komitato pri Nacia Liberigo, ankaŭ konata kiel la Montara Registaro, malfondiĝis
- 1945: Nacia Lernejo pri Administrado fondiĝis en Francio
- 1945: Oni nuligis malpermeson de la Komunista Partio de Venezuelo
- 1948: Stalinismo: kuriero de Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo kaj organizanto de malleĝa transporto eksterlanden de personoj persekutataj de sekureca servo kaj familioj de oficiroj de la armeo de Władysław Anders, Tadeusz Bejt, estis kidnapita de sia loĝejo en Berlino, alveturigita al Varsovio, enprizonigita kaj ekzekutita
- 1952: Premiero de la japana filmo Vivi, reĝisorita de Kurosawa Akira
- 1962: Ugando fariĝis sendependa de Britio
- 1963: Italio: terglito falis en la basenon de la akvobaraĵo Vajont, kaŭzante ondon, kiu detruis Longarone kun pli ol 1 900 viktimoj
- 1968: En Moskvo komenciĝis proceso kontraŭ venintoj al la Ruĝa Placo la 25-an de aŭgusto proteste kontraŭ sovetia Invado en Ĉeĥoslovakio
- 1969: Ĉeĥoslovaka registaro en Prago malpermesis al individuoj vojaĝi al Okcidenta Eŭropo pro la grandega nombro da elmigrado
- 1970: Kamboĝo proklamiĝis kiel Kmera Respubliko
- 1971: GDR: monumento al Karl Marx estis inaŭgurita en Karl-Marks-Urbo
- 1973: Elvis Presley divorcis disde Priscilla Presley
- 1975: Sovetia sciencisto kaj disidento Andrej Saĥarov ricevis Nobel-premion pri paco
- 1975: En Varsovio oni subskribis interkonsenton permesantan al germana malplimulto elmigri al FRG kun samtempa certigo fare de Bonn pagi pension al polaj trudlaboristoj en Tria Regno
- 1977: Papo Paŭlo la 6-a kanonizis maronitan monaĥon Ŝarbel Maĥluf
- 1980: Papo Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis kun Dalai-lamao Tenzin Gyatso dum privata aŭdienco en Vatikano
- 1982: Atako kontraŭ sinagogo en Romo kaŭzis morton de dujara infano kaj vundiĝon de 35 homoj
- 1983: Kelkajn minutojn antaŭ alveno de prezidento de Suda Koreio Ĝon Du-hŭan eksplodo de bombo metita de nordkoreaj agentoj detruis Muzeon de Martiroj en la ĉefurbo de Birmo Jangono - 4 birmanoj pereis kaj 17 membroj de korea delegitaro, 46 personoj vundiĝis
- 1986: Usona televidkanalo Fox Broadcasting Company ekfunkciis
- 1988: Litovio: trikolora flago de Litovio estis hisita sur la turo de Granda Militmuzeo en Kaŭno
- Revolucioj de 1989
- Pli ol 70 000 manifestaciantoj en Lepsiko protestis kontraŭ la orientgermana komunista reĝimo
- Sovetunio agnoskis la rajton de laboristoj al strikoj
- Ĝenerala akuzisto de Pola Popola Respubliko turnis sin al la ĝenerala akuzisto de Sovetunio pri komenco de esplora enketo de la krimo de Katin
- 2004: Afganio: Hamid Karzai gajnis unuan demokratian prezidentan balotadon
- 2006: Nord-Koreio testis eksplodon de nuklea armilo
- 2006: Toomas Hendrik Ilves iĝis prezidento de Estonio
- 2008: Montenegro kaj Makedonio agnoskis sendependecon de Kosovo
- 2009: En luna nubo estiĝinta post intencita frakaso de la usona kosmosondilo LCROSS oni poste malkovris akvon
- 2012: Ĉeĥa hokeisto Dominik Hašek anoncis finon de sia sporta kariero
- 2012: La 15-jara pakistana aktivulino pri aliro al edukado kaj virinaj rajtoj Malala Yousafzai estis pafvundita al la kapo kaj kolo en atenco de taliboj
- 2013: Ilham Alijev estis elektita la trian fojon por la posteno de prezidento de Azerbajĝano
- 2014: 47 personoj pereis kaj 88 vundiĝis en du bombaj atencoj en la ĉefurbo de Jemeno - Sanao
- 2016: Batalgrupo atakis landliman poŝton en Birmo, mortigante naŭ homojn kaj komencante periodon de intensa persekutado de rohinĝoj
- 2017: La 3-a Eŭropa Forumo de Cibersekureco komenciĝis en Krakovo
- 2019: Terorismo: atako al sinagogoj dum Jom Kipur en Halle kaj Landsberg
- 2019: Turkio komencis invadon al nordorienta Sirio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1201: Robert de Sorbon, franca teologo, fondinto de la universitato Sorbono (m. 1274)
- 1221: Salimbene de Adam, itala kronikisto, ordena fratulo (m. 1288)
- 1261: Denizo, reĝo de Portugalio (m. 1325)
- 1623: Ferdinand Verbiest, flandra jezuito, ĉina mandareno (m. 1688)
- 1666: Christian August de Sachsen-Zeitz, germana duko kaj primaso (m. 1725)
- 1704: János András Segner, germana profesoro, fizikisto, kemiisto, matematikisto, kuracisto, astronomo (n. 1777)
- 1735: Karlo Vilhelmo Ferdinando, germana princo kaj soldulo (m. 1806)
- 1757: Karlo la 10-a, reĝo de Francio (m. 1836)
- 1788: József Kossics, hungara katolika pastro, instruisto, ĉasisto (m. 1867)
- 1811: Heinrich Albert Jahn, svisa historiisto (m. 1900)
- 1813: Giuseppe Verdi, itala komponisto (m. 1901)
- 1823: Antal Weber, hungara arkitekto, ministro, edukisto (m. 1889)
- 1825: Josef Jireček, ĉeĥa filologo, etnografo, historiisto (m. 1888)
- 1835: Camille Saint-Saëns, franca komponisto, virtuozo de fortepiano kaj orgeno, dirigento (m. 1921)
- 1845: Erwin Rohde, germana klasika filologo kaj religiscienculo (m. 1898)
- 1846: Maksymilian Gierymski, pola pentristo (n. 1874)
- 1849: József Jekelfalussy, hungara statistikisto, ekonomikisto (m. 1901)
- 1851: Franciszek Kamieński, pola botanikisto (m. 1912)
- 1852: Hermann Emil Fischer, germana Nobelpremiita kemiisto (m. 1919)
- 1853: José do Patrocínio, brazila farmaciisto, ĵurnalisto, verkisto, oratoro, kaj aktiva politikisto (m. 1905)
- 1858: Mihajlo Pupin, serba-usona fizikisto, inventisto, profesoro (m. 1935)
- 1859: Lajos Bodola, hungara geodeto, inĝeniero, profesoro (m. 1905)
- 1859: Alfred Dreyfus, franca oficiro famiĝinta pro t.n. Dreyfus-skandalo (m. 1935)
- 1873: Karl Schwarzschild, germana pioniro de astrofiziko (m. 1916)
- 1874: Nikolao Roerich, rusa pentristo, verkisto, poeto, vojaĝisto kaj esploristo de Azio (m. 1947)
- 1876: Gyula Szini, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1932)
- 1879: Max von Laue, germana Nobelpremiita fizikisto (m. 1960)
- 1881: Victor Klemperer, germana verkisto kaj filologo (m. 1960)
- 1883: Béla Kölönte, hungara lokhistoriisto kaj verkisto (m. 1934)
- 1884: Helene Deutsch, pola-usona psikoanalizistino (m. 1982)
- 1888: Nikolaj Buĥarin, rusa politikisto, ĉefredaktoro de Pravda, gvidanto de Tria Internacio, viktimo de Granda Teroro (m. 1938)
- 1888: Gyula Vidor, hungara/rumania hungara redaktoro, verkisto (m. nekonata)
- 1892: Ivo Andrić, serba verkisto kaj poeto Nobelpremiita (m. 1975)
- 1893: Heinrich George, germana aktoro, teatrestro (m. 1946)
- 1906: Léopold Sédar Senghor, senegala poeto kaj politikisto (m. 2001)
- 1907: Jacques Tati, franca reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 1982)
- 1907: Horst Wessel, germana-nazia politikisto, aŭtoro de neoficiala himno de NSDAP Kanto de Horst Wessel, murdita (m. 1930)
- 1909: István Horváth, rumania hungara poeto, verkisto (m. 1977)
- 1918: Howard Hunt, CIA-agento, kulpulo en la Watergate-skandalo (m. 2007)
- 1918: Bebo Valdés, kuba pianisto kaj komponisto (m. 2013)
- 1919: Krystyna Wańkowicz, pola sanitariistino kaj kurierino, soldatino de Pola Enlanda Armeo, partoprenantino de la ribelo de Varsovio (m. 1944)
- 1919: Rezső Sugár, hungara komponisto, instruisto kaj profesoro (m. 1988)
- 1919: Magdolna Zsakó, rumania hungara, biologino, geografino (m. 2015)
- 1920: Yusef Lateef, usona ĵazmuzikisto kaj multinstrumentisto (m. 2013)
- 1921: Tadeusz Różewicz, pola poeto, partizano, dramisto, verkisto (m. 2014)
- 1922: Attila Palkó, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 2012)
- 1923: Stefan de Julien, pola subleŭtenanto, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio (m. 1944)
- 1923: Éva Czjek, hungara tradukistino (m. 2003)
- 1924: László Csaba, hungara arkitekto, altlerneja instruisto (m. 1995)
- 1925: Sándor Fazoli, rumania hungara historiisto, universitata adjunkto (m. 2010)
- 1926: Shi Jiuyong, ĉina juristo, prezidanto de la Internacia Kortumo (m. 2022)
- 1927: Irén Implon, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino (m. 2011)
- 1929: Vladimír Menšík, ĉeĥa aktoro (m. 1988)
- 1933: Peter Mansfield, brita fizikisto, Nobelpremiita pri medicino pro magneta resonanca bildigo (m. 2017)
- 1935: Tibor Fátyol, rumania hungara komponisto, primuzika verkisto (m. 2017)
- 1938: Heinz Fischer, ŝtatprezidento de Aŭstrio, membro de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista, honora protektanto de UK 1992
- 1938: Olga Orbán Szabó, rumania hungara rapiristino, mondĉampionino (m 2022)
- 1939: Oldřich Kníchal, slovaka esperantisto, kunlaboranto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, komitatano de ĈEA kaj redaktoro de ties bulteno "Starto", prezidanto de la MEM-sekcio en ĈSR, redaktanto de "PACO", translokiĝinta kun sia edzino Éva Tófalvy al Hungario, tradukisto (m. 2021)
- 1939: Béla Zsók: rumania hungara muzikfolkloristo, etnografo (m. 2006)
- 1940: Erzsébet Halasi, rumania hungara aktorino (m. 2014)
- 1940: John Lennon, angla muzikisto, membro de The Beatles (m. 1980)
- 1941: Trent Lott, usona politikisto
- 1944: Peter Tosh, jamajka muzikisto kaj kantisto, pioniro de regeo, rastafaria movadano (m. 1987)
- 1947: France Gall, franca kantistino, venkintino de Eŭrovido-Kantokonkurso (m. 2018)
- 1959: Boris Nemcov, rusa politikisto, ano de la Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio, murdita (m. 2015)
- 1960: Magdolna Csomortáni, rumania hungara lingvistino
- 1961: Christian Wehrschütz, aŭstra ĵurnalisto
- 1966: David Cameron, ĉefministro de Britio
- 1972: Etan Patz, usona knabo, viktimo de malaperigo
- 1975: Sean Lennon, usona muzikisto, verkisto, kantaŭtoro kaj aktoro
- 1985: Dezső Bonczidai, rumania hungara pupaktoro
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1047: Klemento la 2-a, saksa papo (n. 1005)
- 1251: Jolanda de Hungario, hungara reĝidino (n. 1219)
- 1253: Roberto Grossatesta, angla episkopo, ŝtatulo, profesoro de la Universitato de Oksfordo (n. ĉirkaŭ 1175)
- 1390: Johano la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1358)
- 1436: Jakoba, germana dukino (n. 141)
- 1469: Filippo Lippi, itala pentristo (n. 1406)
- 1555: Justus Jonas, la maljuna, germana teologo, humanisto kaj reformisto (n. 1493)
- 1857: Josef Ressel, ĉeĥa inventisto (n. 1793)
- 1562: Gabrielo Falloppio, itala kuracisto, botanikisto, anatomiisto, kirurgo kaj naturalisto (n. 1523)
- 1601: Nikolaus Krell, saksia kanceliero, ekzekutita (n. ĉirkaŭ 1601)
- 1614: Bonaventura Vulcanius, belga diplomato, filologo kaj humanisto (n. 1538)
- 1709: Barbara Palmer, angla nobelulino, reĝa korteganino (n. 1640)
- 1743: Václav Vavřinec Reiner, ĉeĥa pentristo (n. 1689)
- 1771: Jan Klemens Branicki, pola aristokrato (n. 1689)
- 1793: Jean Joseph Marie Amiot, franca jezuito, misiisto, scienculo, verkinto de la manĉura vortaro kaj tradukisto (n. 1718)
- 1797: Gaono de Vilno, juda talmudisto kaj kabalisto, kontraŭulo de ĥasidismo (n. 1720)
- 1802: Ferdinando, franca duko (n. 1751)
- 1806: Benjamin Banneker, afrikusona libera negro, memlernanto, terenmezuristo, almanakisto kaj farmisto (n. 1731)
- 1831: Ioannis Kapodistrias, unua prezidento de sendependa Grekio (n. 1776)
- 1834: Wilhelm Neumann, germana eldonisto kaj verkisto (n. 1781)
- 1841: Karl Friedrich Schinkel, germana arkitekto, urboplanisto kaj pentristo (n. 1781)
- 1844; Elek Gegő, hungara franciskano, historiisto kaj esploristo pri la Ĉangohungaroj de Moldavio (n. 1804)
- 1892: Ferenc Salamon, hungara historiisto (n. 1825)
- 1915: Albert Farkas, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1842)
- 1918: Joseph von Karabacek, aŭstra bibliotekisto kaj orientalisto (n. 1845)
- 1925: Kálmán Dékáni, hungara bibliotekisto kaj instruisto (n. 1875)
- 1926: Márton Schreiner, hungara rabeno, filozofo, orientalisto (n. 1863)
- 1931: Antal Stašek, ĉeĥa poeto, tradukisto, verkisto de romanoj (n. 1843)
- 1934: Aleksandro la 1-a Karađorđević, unua reĝo de Jugoslavio, murdita (n. 1888)
- 1938: Elek Köblös, rumania hungara politikisto, redaktoro (n. 1887)
- 1943: Pieter Zeeman, nederlanda Nobelpremiita fizikisto (n. 1865)
- 1950: Edna St. Vincent Millay, usona poetino (n. 1892)
- 1955: Theodor Innitzer, aŭstra teologo kaj kardinalo (n. 1875)
- 1958: Pio la 12-a, papo (n. 1876)
- 1959: Ishii Shiro, japana kuracisto kaj soldato de la dua mondmilito dum la Dua japana-ĉina milito, militkrimulo (n. 1892)
- 1967: André Maurois, franca verkisto (n. 1885)
- 1967: Che Guevara, argentina marksista revoluciulo kaj verkisto (n. 1928)
- 1968: Jean Paulhan, franca verkisto kaj publicisto (n. 1884)
- 1969: Mária Sándor, hungara operkantistino (n. 1895)
- 1970: Jean Giono, franca verkisto (n. 1895)
- 1971: Anna Benkő, rumania hungara verkistino (n. 1878)
- 1971: Kálmán Nagy, rumania hungara lingvisto, lernolibroverkisto, tradukisto (n. 1939)
- 1973: Antonín Seemann, ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj esperantisto, premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA, kun sia edzino fondinta la teatran grupon Verda Ĉaro de Julio Baghy (n. 1907)
- 1974: Oskar Schindler, germana komercisto, savinto de multaj judoj dum la dua mondmilito (n. 1908)
- 1975: Julia Brystiger, pola filozofino kaj politikistino, komunista kunlaboristino, luktinta kontraŭ la katolika eklezio (n. 1902)
- 1975: Noon Meem Rashid, pakistana poeto (n. 1910)
- 1978: Jacques Brel, belga bardo, komponisto, poeto kaj kanzonisto (n. 1929)
- 1982: Anna Freud, aŭstra-brita psikanalizistino (n. 1895)
- 1985: Adolfas Klimas, litova ĵurnalisto kaj esperantisto, aŭtoro de lernolibro, kunlaboranto de Litova Almanako, redaktanto de la Enciklopedio de Esperanto (n. 1899)
- 1985: Emílio Garrastazú Médici, prezidento de Brazilo, militisto (n. 1905)
- 1988: Felix Wankel, germana inĝeniero kaj inventinto (n. 1902)
- 1990: Géza Ottlik, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1912)
- 1994: Fred Lebow, usona maratonisto, fondinto de maratono de Novjorko (n. 1932)
- 1999: Milt Jackson, usona vibrafonisto (n. 1923)
- 2001: Károly Simonyi, hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, konstruisto de partikla akcelilo (n. 1916)
- 2006: Danièle Huillet, franca reĝisorino (n. 1936)
- 2006: Marek Grechuta, pola kantisto, poeto, komponisto kaj pentristo, kantaŭtoro kaj plenumanto de kantata poezio (n. 1945)
- 2010: Maurice Allais, franca ekonomikisto (n. 1911)
- 2011: Gvozden Sredić, serba ekonomikisto, Esperanto-vortaristo, sekretario de la Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj de la Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj, redaktoro de "Jugoslavia Fervojisto", ricevinta oran medalon de FISAIC (m. 1935)
- 2013: Wilfried Martens, flandra kristandemokrata politikisto, ĉefministro de Belgio (n. 1936)
- 2016: Andrzej Wajda, pola reĝisoro, scenaristo kaj senatano (n. 1926)
- 2017: Jean Rochefort, franca aktoro (n. 1930)
- 2019: Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, pola-franca inĝeniero, esperantisto, nepo de L.L. Zamenhof, diskonigata de Roman Dobrzyński, honora civitano de Bjalistoko (n. 1925)
- 2019: Lorand Gaspar, franca poeto, tradukisto kaj kirurgo (n. 1925)
- 2019: Jan Szyszko, pola forstisto, profesoro, ekologo kaj politikisto, defendanto de la arbaro de Białowieża, spertulo pri grundoskaraboj (n. 1944)
- 2021: Abolhasan Banisadr, irana politikisto kaj ekonomikisto, unua prezidanto de Irano, kreinto de la koncepto tawhid, bazita sur islamo (n. 1933)
- 2024: Sebastian Kirf, germana esperanisto (n. 1977)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Abraham, biblia patriarko
- Sankta episkopo Denizo de Parizo kaj liaj kunuloj, martiroj
- John Henry Newman, angla kardinalo, teologo kaj filozofo
- Sankta Johano Leonardi, sacerdoto
- Wincenty Kadłubek, pola episkopo kaj kronikisto, beatulo
- Nacia tago en Ugando, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1962)
- Sud-Koreio: Tago de Hangul, festotago de la proklamaĵo de Korea alfabeto
- Tago de Poŝtmarko
- Monda Tago de Poŝto - fiksita de Universala Poŝta Unio
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 9-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.