Gdansko
Gdansko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego (1880–) Hansa urbo (1358–) havenurbo eksterdistrikta urbo en Pollando vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Nec temere, nec timide | |||||
Administrado | |||||
| |||||
SIMC kodo | 0933016 [+] | ||||
Poŝtkodo | 80-008–80-958 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 486 022 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 827 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 21′ N, 18° 39′ O (mapo)54.348290718.6540233Koordinatoj: 54° 21′ N, 18° 39′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 11 m [+] | ||||
Areo | 266 km² (26 600 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gdańsk [+] | |||||
| |||||
Gdańsk (kaŝube Gduńsk; esperante ekde 1945 Gdansko, historie ĝis 1945 Dancigo; latine Dantiscum, Dantis, Gedanum; germane Danzig) estas urbo ĉe la Balta maro kaj ĉefurbo de Pomeria Provinco (Województwo pomorskie) en Pollando. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Gdansko, kiu ĉirkaŭas la urban komunumon. Fine de 2021 en Gdansko vivis 486 022 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum pli ol mil jaroj de sia historio, Gdansko apartenis al:
- 997–1227: Pola Reĝlando
- 1227–1294: Pomeria Duklando
- 1294–1308: Pola Reĝlando
- 1308–1454: Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1454–1466: disputata tereno dum la Dektrijara Milito
- 1466–1569: Pola Reĝlando
- 1569–1793: Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1793–1807: Reĝlando Prusio
- 1807–1814: Libera Urbo Dancigo (dependa de la Franca Imperio)
- 1815–1871: Reĝlando Prusio
- 1871–1918: Germana Imperiestra Regno
- 1918–1920: Vajmara Respubliko
- 1920–1939: Libera Urbo Dancigo
- 1939–1945: Nazia Germanio
- de 1945 ĝis nun: Pollando (en la jaroj 1952–1989 Pola Popola Respubliko)
Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Ĝis la fino de la Unua mondmilito la urbo apartenis al Germanio kaj poste de 1920 ĝis 1939 estis (germanlingva) libera urbo sub protekto de la Ligo de Nacioj. La urbo dum la jaro 1933 havis 238 000 loĝantojn.
Dum la jaro 1939 Germanio aneksis ĝin post milita konkero. Ekde 1945 la plej multaj germanaj loĝantoj, se ili ne jam estis fuĝintaj, estis elpelitaj.
Lech Wałęsa, la unua ŝtatestro de postkomunisma Pollando, antaŭe laboris tie en ŝipfarejo.
El la 9a jc ĝis la 13a jc
[redakti | redakti fonton]La komenco de la urbo Gdansko tio estas la 9a jc. Tiam sur la terenoj de la nuna urbo ekdisvolviĝis la centro kaj la lokaj homoj okupadis pri la agrokultivado, fiŝkaptado kaj pri metio. La pli fruaj ŝpuroj de setlado de la homoj sur tiu tereno estas de la frua ŝtonepoko (2500-1700 a.K.), kaj la arkeologiaj eltrovaĵoj montras tie la ekziston de la luzacia kulturo (vidu la supran mapon), do la preslavaj gentoj kaj de la tempo de Romia Imperio. Tie estis la komenco de "sukcena vojo". Ĉirkaŭ la jaro 975 ĉe la rivero Motława laŭ la iniciativo de pola princo Mjeŝko la 1-a (vidu la apudan mapon) oni ekkonstruis la defendan burgon (kastelon) kun la haveno. Gdansko la unuan fojon en la historio estis menciita kiel urbo sub la latina nomo Gyddanyzc urbs en la libro-dokumento "La vivo de Sankta Adalberto" (latine: Vita prima Sancti Adalberti), de la aŭtoro Jan Kanapariusz (Johannes Canaparius) el la jaro 999 en Romo. Post la venka milito de pola reĝo Boleslao la 1-a, nomata "la Brava" kun pomerianoj dum la jaroj 1115-1119 pola reĝo enkorporigis la Gdanskan Pomerion al Pollando (vidu la apudan mapon). Gdansko ricevis la urborajtojn en la jaro 1263.
El la 14a jc ĝis la 15a jc
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1308 la germanaj kavaliroj el la Teŭtona Ordeno konkeris la urbon kaj konstruis tie la kastelon. Kun ilia restado okazis tie disvolvo de la urbo. Tiam konstruita estis la kanalo de la rivero Radunia, la germanaj monakoj-kavaliroj organizis la urban centron kun la urbak konsilantoj kaj urbestro. Dum la 15a jc la urbo riĉiĝis de la grena kaj ligna komerco. La 5an de februaro 1454 eksplodis en la urbo kontraŭ-teŭtona ribelo. Do, post la 146 jaroj finis la regado de la Teŭtona Ordeno en Gdansko. La 6an de marto 1454 pola reĝo Kazimiro la 4-a, laŭ peto de la gvidantoj de la Prusia Konfederacio (vidu la apudn dokumenton) kun la ĉefo Jan Bażyński, enkorporigis Gdanskon al Pollando, kaj samtempe li donis al la urbo privilegion kaj permeson stampi monon en la urba monfarejo, ankaŭ kontrolon de la mar-navigado en la haveno kaj liberan transporton de la varoj el Pollando kaj Litovio. La subskribo de la Pac-Traktato en Toruno en la jaro 1466 garantiis al la Reĝa Prusio kaj Varmio esti en la limoj de Pollando. Laŭ tiu traktato Gdansko apartenas ankaŭ al Pollando (vidu la apudan mapon).
El la 16a jc ĝis la 17a jc
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1525 okazis en Gdansko la religiaj ribeloj. Luteranoj loĝantaj en la urbo provis transpreni la regadon en la urbo. La 17an d aprilo 1526 jaro pola reĝo Sigismondo la 1-a eniris Gdanskon kun armeo (8000 da soldatoj) kaj ordonis mortigi la ribelantojn. Tamen nur la pola reĝo Sigismondo la 2-a Aŭgusto per speciala tolerema dekreto por Gdansko, iom trankviligis la etoson kaj rompis la religiajn batalojn en la urbo. La 16an de decembro 1577 pola reĝo Stefano Batory konfirmis la privilegiojn de la urbo Gdansko, disvastigante la religian toleremon por la aliaj konfesioj. Sub la pola regado Gdansko fariĝis la azilo por eksterlandanoj preskutitaj en siaj landoj pro sia konfeso kaj ekestis Gdansko unu el la plej grandaj kaj riĉaj urboj en Eŭropo. En la 17a jc en Gdansko loĝis 77 mil da homoj. Venadis tin komercistoj, sciencistoj, homoj de la kulturo el tuta Eŭropo. Kreskis abunde novaj brikdomoj kaj oni konstruis grandegajn ĉeurbajn fortikaĵojn.
El la 18a jc ĝis la 19a jc
[redakti | redakti fonton]La reĝoj de Svedio: Gustavo la 2-a Adolfo, Karolo la 10-a Gustavo kaj Karolo la 12-a, kiuj gvidis la militojn kun Pollando en la 17a kaj 18a jc tamen ne decidis dum tiuj militoj ataki Gdanskon. Tamen la polaj-svedaj militoj (Sveda diluvo) kaj la Granda Nordia Milito (1700-1721) tute faligis ekonomion de la urbo Gdanko. En la jaro 1734 la apogo de Gdansko por la rajtoj al la pola trono de pola reĝo Stanisław Leszczyński (Stanislao la 1-a) rezultis tion, ke okazis la sieĝo de la ubo fare de la rusa armeo kaj fine okazis kapitulaco de la urbo kaj pago de granda kontribucio. Rezulte de la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 la ubo Gdansko estis fortranĉita de Pollando fare de Prusio. Krome la reĝo de Prusio Frederiko la Granda enkondukis la ekonomian blokadon de Gdansko. Post la dua dispartigo de Pollando en la jaro 1793 Gdansko eniris en la limojn de Prusio. En la 19a jc okazis plibonigo de ekonomia konjunkturo (cirkonstancoj). Dum la jaroj 1850-1870 oni ekfunkciis la unuan fervojan ligon, gasfarejon kaj urban akvoduktaron.
El la jaroj 1900-1938
[redakti | redakti fonton]Komence de la 20a jc la dominantan rolon en Gdansko havas la germana lingvo kaj kulturo. Malgraŭ tio, pro la alfluo de la proksima vilaĝana loĝantaro, ekzisti en Gdansko forta pola minoritato. En la jaro 1920 laŭ la decido de Versajla Traktato (vidu la apudan mapon) oficiale aperis la Libera Urbo Dancigo (La Libera Urbo Gdansko). Tiam la privilegioj ekonomiaj kaj politikaj de Pollando estis sisteme bojkotataj fare de la urbaj aŭtoritatoj (t.e. la urba konsilantaro de Gdansko). En la jaro 1923 la pola loĝantaro nombris ĉirkaŭ 15% da urbanoj. En la jaro 1933 la regpovon en Gdansko akiris nazioj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane: Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP). Dum la sekvontaj jaroj pli oftis la provokojn kontraŭpolaj kaj persekutado de polaj agantoj kaj polaj organizoj. En la jaro 1938 en Gdansko loĝis 9000 judoj. Ĉirkaŭ 8000 elmigris jam antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito (la 1a de septembro 1939), la resto estis mortigitaj fare de germanoj en la koncentrejoj kaj ekstermejoj.
Historio de Gdansko dum la Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]La 1-an de septembro 1939 okazis la atako de germanoj kontraŭ garnizono de Pola Militistaro sur la duoninsulo Westerplatte en Gdansko (vidu: Sieĝo de Westerplatte) kaj la atako kontraŭ Pola Poŝt-oficejo en Gdansko - tiel komencis la eksplodo de la Dua Mondmilito (vidu la mapon de la aktivan pasado de la limoj dum de la Dua Mondmilito). La 5-an de oktobro 1939 germanoj pafekzekutis - malgraŭ internacia juro - 38 defendantojn de la Pola Poŝtoficejo - en 2001 iliaj familioj ricevis rekompencon de la germana ŝtato, sed du juĝistoj, kiuj rekomendis la justican murdon restis ĝismorte sur altaj postenoj kaj ekster respondeco. Dum milito okazadis la germana agado kontraŭ la pola inteligencio kaj anoj de polaj organizoj tio estis la amasa mordado de ili. Masakro de Piaśnica - tio estis amasa murdado de pli ol 10 mil da poloj en Pomerio. Amasa murdado estis ankaŭ en Gdansko kaj la murditoj estis transportataj al la tombejo en kvartalo de Gdansko Zaspa. De la septembro 1939 en Gdansko ekestis la portempa koncentrejo por poloj, poste germanoj konstruis en Gdansko 3 sub-koncentrejoj de la koncentrejo Stutthof ([1]), krome 2 filioj de la koncentrejo por la militkaptitoj en Malbork kaj 14 la devig-labor-tendaroj (bagnoj) por la malliberigitoj el pluraj nacioj, laborantaj por la bezonoj de germana armeo. La 30an de marto 1945 la urbon Gdansko militkaptis la Ruĝa Armeo kaj pola armeo. Laŭ la decidoj de la Potsdama Konferenco la germana loĝantaro (ĉirkaŭ 120 mil da germanoj) estis forloĝigitaj kaj anstataŭitaj per poloj el la Orientaj Limregionoj de antaŭmilita Pollando, kiujn aneksis Sovetunio (vidu la apudan mapon).
Historio de Gdansko post la Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Rezulte de la Potsdama konferenco Gdansko denove ekestas en la limoj de Pollando (vidu al apudan mapon). La 9an de julio 1945 la unuan fojon kunsidas la Urba Nacia Konsilantaro. Dum la Pola ribelo de Decembro 1970 (Decembro 1970) okazis la protestoj de la laboristoj kontraŭ la komunistoj (vidu la apudan foton), ekkomenciĝis la striko en la Gdanska Ŝipfarejo. Okazis la strataj bataloj kun milico kaj aliaj sekur-organoj kaj la protestantaj laboristoj bruligis la konstruaĵon (sidejon) de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio en Gdansko. Milico kaj militistaro (armeo) uzis la armilojn kontraŭ la demonstrantaj laboristoj. La 31an de aŭgusto 1980 oni subskribis la interkonsenton, kaj finiĝis la Strikoj en la Pola Marbordo. La interkonsento garantiis la kreon de la sendependaj sindikatoj. Tiuj eventoj komencis la falon de la komunisma sistemo en Orienta Eŭropo. En la jaro 2012 Gdansko gastis la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.[2]
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Transporto
[redakti | redakti fonton]Gdańsk havas regulan trajnan konekton kun la ĉefurbo de Pollando, Varsovio. Ĝis la jaro 2011 vojaĝo daŭris preskaŭ 6 horoj. Pro la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj tio, ke en Gdańsk kaj ankaŭ en Varsovio moderniĝis stadionoj, la linio estis modernigita kaj vojaĝo nun daŭras nur du horoj kaj 13 minutoj[3].
En la urbo ankaŭ funkcias tramoj.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Gdansko havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Gravaj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Valentinus Radecius; unitariisma episkopo
- Jan Heweliusz (1611-1687)
- Gabriel Daniel Fahrenheit (1686-1736)
- Johann Jacob Mascov, juristo
- Johannes Daniel Falk, verkisto (1768-1826)
- Krzysztof Celestyn Mrongovius (germane Christoph Cölestin Mrongovius, 1764-1855)
- Arthur Schopenhauer (1788-1860)
- Theodor Hirsch (1806-81)
- Konstantyn Dominik (1870-1942)
- Walther Kabel (1878-1935)
- Carl Theil (1886-1945)
- Bernard Binnebesel (1893-1933)
- Günter Grass (1927-2015)
- Anna Walentynowicz (1929-2010)
- Andrzej Gwiazda (1935)
- Jozefo Golec (1935)
- Rupert Neudeck (1939-2016)
- Lech Wałęsa (1943)
- Stefan Chwin (1949)
- Jan de Weryha-Wysoczański (1950)
- Donald Tusk (1957)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 764 Gedania
- Triurbo
- Golfo de Gdansko
- Kaŝuboj
- Sieĝo de Westerplatte
- Strikoj en la Pola Marbordo
- Solidareco (Pollando)
- 21 postuloj
- Danuta Siedzikówna
- Feliks Selmanowicz
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu EdE-D:
Esperanto en Gdańsk
[redakti | redakti fonton]Laŭ UEA (1928), pioniroj estis s-ino Anna Tuschinski kaj L. Rajkowski. La "Danciga Esperanto-Asocio" (DEA) estis fondita dum la jaro 1907 de s-ino Tuschinski. Dum ĝia 25-jara ekzistado, la Asocio plenumadis neinterrompitan varbadan kaj instruan laboron. Okazis kursoj en popolaltlernejo, krom tio por komercistoj, fervojistoj, tramistoj, soldatoj, policistoj, doganoficistoj ktp. En 1912 okazis en Dancigo la 7-a Germana Esperanto-Kongreso.
Dum 1927 (28-a de julio - 4-a de aŭgusto) en la urbo okazis la 19-a UK kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de Bernhard Aeltermann. Dum la malfermo, Carl A. Lindhagen, ĉefurbestro de Stokholmo, parolis Esperante. Oni plantis jubilean kverkon sur la Esperanto-Placo, kie staras ankaŭ Esperanto-monumento. Okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto. Por Esperanto laboradis krom DEA ankaŭ katolika, laborista, bontemplana kaj pacista grupoj.
Post la 94-a UK en Bjalistoko, la 1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009 okazis en Malborko la Oficiala POST-KONGRESO de UEA, Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto de Pola Senato Bogdan Borusewicz. Kadre de ĝi estis unutaga vizito en Gdansko, Sopot kaj Gdynia, partoprenis en ĝi 68 esperantistoj el 26 landoj i.a. Prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta, Prezidanto de Akademio de Esperanto (AdE) prof. d-ro John C. Wells, Vicprezidantino de UEA Claude Nourmont, Vicprezidanto de Akademio de Esperanto (AdE) Brian Moon...([8])
Post la UK de 2009 en Bialistoko okazis ankaŭ Esperanto-renkonto en Gdansko kun riĉega programo (1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009, vidu la paĝaron de la grupo Gdansk-Sopot).
Dum Ago-Semajno en Malborko / Malbork en fino de jaro 2007 okazis por la 228 partoprenantoj 5-busa ekskurso al Gdańsk, Sopot, Gdynia kaj finiĝis en Tczew. Politikisto Leszek Czarnobaj estinte tiam Vic-prezidanto (Marŝalo) de Pomeria Sejmeto financis tiun tuttagan ekskurson.
En Gdansko jarŝanĝe de 2011/2012 okazis tria Junulara E-Semajno[9].
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Edmund Cieślak (1985): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol 1a, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
- Edmund Cieślak (1982): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol 2a, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
- Edmund Cieślak (1993): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol 3a, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
- Edmund Cieślak, Janusz Ciemnołoński (1998): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol. 4a, Wydawnictwo Lex (La Eldonejo Lex), Gdansko.
- Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby (Kaŝubio), Region (Regiono), Gdynia.
- Mortimer Epstein (1938): The Statesman’s Year-Book: Statistical and Historical Annual of the States of the World for the Year 1938, Macmillan and co., Londono.
- Izabella Greczanik-Filipp (1997): Wspomnienia z odbudowy Głównego Miasta (La rememoroj pri la rekonstruado de la (kvartalo) Ĉefa Urbo de Gdansko), vol. 1a, Wydawnictwo Marpress (La Eldonejo Marpress), Gdansko.
- Izabella Greczanik-Filipp (1997): Wspomnienia z odbudowy Głównego Miasta (La rememoroj pri la rekonstruado de la (kvartalo) Ĉefa Urbo de Gdansko), vol. 2a, Wydawnictwo Marpress (La Eldonejo Marpress), Gdansko.
- Teresa Grzybkowska (2000): Gdańsk (Gdansko), Wydawnictwo Dolnośląskie (La Eldonejo de Masupra Silezio), Vroclavo.
- Zofia Jakrzewska-Śnieżko, Jan Forkiewicz (1991): Przewodnik po starym Gdańsku (L gvidlibro pri la malnova Gdansko), PPU El-graf (La Eldonejo PPU El-graf), Gdansko.
- Waldemar Kowalski, W cieniu wyzwolenia - Gdańsk 1945 (En la nombro de liberigo - Gdansko 1945), „Biuletyn Instytutu Pamięci Narodowej” ("La Bulteno de la Instituto pri la Nacia Memoro", n-ro 5-6, 2005, pp. 128–143.
- Lech Krzyżanowski (1993): Piękny stary Gdańsk. Zabytki sztuki i kultury Polski północnej. (La bela malnova Gdansko. La monumentoj de arto kaj kulturo en norda Pollando.), Oficyna Excalibur (La Eldonejo Exclibur), Poznano.
- Jan Kucharski (1993): Dawny Gdańsk (La iama Gdansko) , Ossolineum (La Eldonejo Ossolineum), Vroclavo.
- Gerard Labuda (1972): Historia Pomorza (Historio de Pomerio, vol. 1a, Wydawnictwo Poznańskie (La Poznana Eldonejo), Poznano.
- Gerard Labuda, Zygmunt Szultka, Henryk Lesiński (2003): Historia Pomorza (Historio de Pomerio, vol. 2a, Wydawnictwo Poznańskie (La Poznana Eldonejo), Poznano.
- Paul Simson (1918): Geschichte der Stadt Danzig (la historio de la urbo Gdansko), A. W. Kafermann, Dancigo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperanto en Gdansk kaj Sopot
- Hoteloj en Gdansk[rompita ligilo]
- http://www.gdansk.pl/ Arkivigite je 2011-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.trojmiasto.pl/
- http://www.gdynia.pl/
- http://www.sopot.pl/
- http://www.gdanskie-organy.com[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://pl.wikipedia.org/wiki/Stutthof_(KL)
- ↑ Laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-18. Alirita 2011-03-26.
- ↑ 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 4,17 4,18 Gdansk, history. Official website.. Arkivita el la originalo je 2006-03-03. Alirita 2011-11-05.
- ↑ Barcelona internacional – Ciutats agermanades (kataluna). © 2006–2009 Ajuntament de Barcelona. Arkivita el la originalo je 2011-08-16. Alirita 2009-07-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-16. Alirita 2011-11-05.
- ↑ Saint Petersburg in figures – International and Interregional Ties. Saint Petersburg City Government. Arkivita el la originalo je 2009-02-24. Alirita 2008-03-23.
- ↑ urba retejo de Bytów. Arkivita el la originalo je 2006-10-21. Alirita 2011-11-05.
- ↑ Post la 94-a UK en Bjalistoko, la 1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009 okazis en Malborko la Oficiala POST-KONGRESO de UEA, Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto de Pola Senato Bogdan Borusewicz. La inaŭguro okazis en Gdinio kun partopreno de 80 esperantistoj el 28 landoj (el kvar kontinentoj) kaj krome du kaŝubaj folklor-ensembloj: el komunumo Linia - infan-junulara (45 persona) "Kaŝuba Familio" kaj plenkreskuloj el la folklor-ensemblo "Gdynia" (Gdinio) (29 persona). Partoprenis i.a. Prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta, Prezidanto de Akademio de Esperanto (AdE prof. d-ro John C. Wells, Vicprezidantino de UEA Claude Nourmont, Vicprezidanto de Akademio de Esperanto (AdE) Brian Moon... , Gdanska Televido (TVGdańsk) kaj Gazeta Wyborcza [legu: gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto) ... oni kune inaŭguris en Gdinio sur la Ŝtona Monto la novan ZEO-n "Esperanto-Kverkon" kion memorigas la dulingva memortabulo. Dum la postkongreso en Malborko estis inaŭgurita trilingva E-memorŝtono /Esperanto-pola-germana/ en la loko kie antaŭ 100 jaroj oni fondis E-grupon (precize la 16-an de aŭgusto 1909 jaro) kaj krome kavar aliaj ZEO-j, "Vatikano" (omagĥe al pola papo, Johano Paŭlo la 2-a /kiu estis esperantisto), "Barato" (inaŭguris ĝin prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta), "Britio" (inaŭguris ĝin prezidanto de Akademio de Esperanto prof. John C. Wells) kaj "Usono" (inaŭguris ĝin vicprezidanto de Kongreso de Poloj en Usono, prof. Zbigniew Anthony Kruszewski, nepo de Antoni Grabowski), kaj pro tio la E-memorŝtono estas omaĝe la Patro de E-poezio Antoni Grabowski).
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-10. Alirita 2011-04-23.
|