Content-Length: 80123 | pFad | http://eo.wikinews.org/wiki/Mozilla_Thunderbird_3.1.2

Mozilla Thunderbird 3.1.2 - Vikinovaĵoj Saltu al enhavo

Mozilla Thunderbird 3.1.2

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 6-a de aŭgusto 2010

Ekde hieraŭ (UTC) elŝuteblas nova versio de Mozila Tondrobirdo: 3.1.2. Korektitaj estas kelkaj stabilecaj kaj uzeblecaj problemoj. Jen la listo de koncernaj raportoj:

  • Raporto n-ro 575836. Akcidenta plenumĉeso rilata al kromprogramoj (pro kiu antaŭe estis tre baldaŭ eldonita Firefox 3.6.8.
  • 576365. En la Linuksaj kunmetaĵoj ne ĉiam aŭdiĝis sonaĵoj en la datumaranĝo "WAV".
  • 578918. Ĉe iuj cirkonstancoj ne funkciis indeksado (kaj sekve ankaŭ serĉado).
  • 580270. En certaj cirkonstancoj malmemoriĝis prefero de ensaluto per "normala pasvorto".
  • 580764. Perdiĝis elekto de SSLeca pordnumero por neSSLa ensalutado.
  • 581330. Defaŭltaj "inteligentaj mesaĝujoj" (angle: "smart folders") malplenis post ĝisdatigo de Thunderbird de 3.0.6 al 3.1 (raportita je Mac OS X).
  • 581707 Ne funkciis atentigo pri novaj mesaĝoj en iuj IMAPaj mesaĝujoj (raportita Vindoze).

Jamaj uzantoj de Thunderbird ricevos en unu aŭ du tagoj atentigon pri la nova eldoneto. Aliaj povas elŝuti ĝin el http://www.mozillamessaging.com/thunderbird/all.html (pli mallongaj adresoj: http://www.getthunderbird.com/, http://www.mozilla.com/thunderbird/).

Fontoj

(angle) Mike Banner «Thunderbird 3.1.2 now available for download» – Mozilla Foundation, 2010-08-05 (arkivita [ ]) (angle)  «Mozilla Thunderbird 3.1.2 Release Notes» – Mozilla Messaging, 2010-08-05 (arkivita [ ])

Vidu ankaŭ


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19761240Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikinews.org/wiki/Mozilla_Thunderbird_3.1.2

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy