4-a de januaro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 4-a de januaro estas la 4-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 361 tagoj restas (362 en superjaroj).
Je la 4-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -46: Malvenko de Julio Cezaro kontraŭ Titus Labienus en la batalo de Ruspina
- 275: Eŭtikiano iĝis papo
- 871: Anglosaksoj sub gvido de reĝo Ethelred venkis danajn kaj norvegajn invadintojn en la batalo de Reading
- 1248: Germana urbo Neubrandenburg fondiĝis
- 1248: Alfonso la 3-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1254: Reprezentanta francan reĝon Ludovikon la 9-an Vilhelmo de Rubruk, flandra misiisto kaj vojaĝisto, renkontiĝis en la ĉefurbo de Mongola imperio Karakorumo kun granda ĥano Mongka
- 1493: Grandprinclando Moskvo: Ivano la Tria oficiale deklaris unuan militon al Litovio
- 1494: Presejo el Cetinjo presis por Serba Ortodoksa Eklezio unuan libron en la serba lingvo
- 1503: Reĝo de Pollando kaj litova grandduko Aleksandro donis urborajton al Wysokie Mazowieckie
- 1541: Duklando Prusio: gvidanto de kontraŭfeŭdista ribelo de kamparanoj en Sambio Jan Gericke estis kondamnita al mortpuno pere de kvaronumo - mortis en malliberejo antaŭ plenumo de la verdikto
- 1698: Londono: reprezenta sidejo de la brita monarkio Palaco Whitehall forbruliĝis
- 1717: La Sep Provincoj, Reĝlando de Granda Britio kaj Francio kontraktis en Hago kontraŭhispanan aliancon
- 1729: Varsovia presejo de piaristoj eldonis unuan numeron de "Nowiny Polskie" (Polaj Novaĵoj) — unua en Eŭropo gazeto pri enlandaj aferoj
- 1755: Kunfluejo de Istanbulo Ora Korno frostiĝis
- 1762: Sepjara milito: Reĝlando de Granda Britio deklaris militon al Hispanio kaj Reĝlando de Napolo
- 1769: Konfederacianoj de Bar en batalo de Bydgoszcz devigis al retiriĝo grandan taĉmenton de rusa armeo
- 1790: Stanisław Staszic anonime eldonis libron Avertoj por Pollando postulante novan koncepton de nacio
- 1796: Pollando dispartigita: prusa armeo forlasis Krakovon, kiun oni aligis al Habsburgoj
- 1797: En Slovenio aperis unua gazeto "Lublanske novice"
- 1798: Mulhouse, ĝis tiam ligita kun Svislando, aliĝis al Francio
- 1801: En Vroclavo oni fondis Industrian Lernejon por Malriĉaj Judaj Knabinoj - funkciis ĝis 1920
- 1847: Samuel Colt vendis al usona registaro unuajn mil revolverojn de propra konstruo, kiujn ricevis polico en Teksaso
- 1854: Hinda Oceano: Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj malkovritaj
- 1878: Rusa-turka milito: venko de la Rusia imperio en la batalo pri Sofio kaŭzis liberigon de Sofio de la Otomana imperio
- 1880: Ekvadoro: grimpisto Edward Whymper unuafoje atingis Ĉimborazo-pinton
- 1896: Utaho fariĝis la 45-a ŝtato de Usono.
- 1911: Incendio de Sublima Pordo, proksima al Palaco Topkapi en Istanbulo
- 1911: Nobelpremiita pola fizikistino kaj kemiistino Maria Skłodowska-Curie proponis sian kandidatecon al Franca Akademio
- Unua mondmilito:
- 1916: Unua numero de popola semajngazeto "Naujoji Lietuva" aperis en Petrogrado - organo de Litova Revolucia Socialisma Popola Partio
- 1918: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko agnoskis sendependecon de Finnlando, kies deklaracion pri sendependeco ankaŭ agnoskis Svedio, Germanio kaj Francio
- 1919: Ukraina Centra Konsilio malpermesis cirkuladon de rusia, germana kaj aŭstra mono en Ukrainio
- 1923: Lenin pretigis testamenton, en kiu li sugestis deflankigi Stalinon de la regopovo kaj esprimis negativan opinion pri siaj eventualaj posteuloj Lev Trockij, Grigorij Zinovjev, Lev Kamenev, Nikolaj Buĥarin kaj Iurij Pjatakov
- 1927: Dua Pola Respubliko: al konstruata havenurbo Gdynia eniris unua pola ŝutvara ŝipo SS Wilno
- 1932: Brita Hindio: partio Barata Nacia Kongreso estis agnoskita neleĝa - aresto de Mahatma Gandhi
- 1933: En Kolonjo okazis sekreta negocado de Adolf Hitler kun estinta kanceliero Franz von Papen, peranto de prezidento Paul von Hindenburg, rezulte de kiu Hitler iĝis kanceliero de koalicia registaro Nacisocialisma Germana Laborista Partio kaj German-nacia popolpartio
- 1936: En Novjorko oni publikigis en la revuo "Billboard" unuan liston de furorkantoj bazitan sur nombro de venditaj gramofondiskoj
- 1939: Prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt anoncis finon de la programo New Deal, kies celo estis kontraŭstaro al efikoj de la Granda Depresio
- Dua Mondmilito:
- 1940: en Poznań rezista movado malbonigis en kelkaj lokoj armeajn liniojn de telefonado; al Varsovio venas kuriero de Parizo kun ordono al brigada generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz de forveturo sub la sovetan okupadon, komandanto de la Asocio de Armita Batalado por Varsovio iĝas kolonelo Stefan Rowecki; pola kaj franca registaroj subskribis interkonsentojn pri kreo de Polaj Armitaj Fortoj en Francio; letero do Benito Mussolini al Adolf Hitler kun kritiko de lia politiko kaj pri rekonstruo de Pollando
- 1941: Germanaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio decidis energie kuraci trakomon disvastiĝantan ĉe poloj; Batalo de Anglio: la plej peza 12-hora bombado de antaŭurbo de Bristolo, nokte de la 4-a/5-a de januaro; en Francio Britio atakis germanajn militŝipojn en Brest
- 1942: Ĝenerala guberniestro Hans Frank anoncis kolektadon de peltoj, skioj kaj varmaj vestoj ĝis la 15-a de januaro por germanaj soldatoj ĉe la Orienta Fronto; en Krakovo, Tarnów kaj aliaj urboj de ĜG aktiviĝis informejoj pri varbado de poloj por laboroj en Tria Regno; estro de distrikto Chrzanowski dependigis akcepton de poloj al malsanulejoj laŭ sia konsento
- 1943: Germana polico, ĝendarmoj kaj SS-anoj pafmortigis 22 loĝantojn de vilaĝo Nielisz apud Zamość; ĝendarmoj murdis en Krzak 28 polojn; en Poznań germanoj ekzekutis 6 personojn; en eta geto de Częstochowa okazis surstrata homkaptado - pro armita rezisto de 2 judoj germana polico murdis ilin kun 25 aliaj judoj, krome 300 judojn deportis al koncentrejo; germanoj pafekzekutis en Ateno Jerzy Iwanow-Szajnowicz, heroon de la greka rezistomovado; usona revuo "Time" resumis rezultojn de 1942 kaj nomis Stalin "Viro de la jaro"; Orienta Fronto: en Kaŭkazio trupoj de Norda Grupo de Transkaŭkaza Fronto liberigis Nalĉik
- 1944: Nokte de la 3-a/4-a de januaro la Ruĝa Armeo postkurante germanojn transpaŝis landlimon de la Dua Pola Respubliko sur la linio Rokitno (nun Rivna provinco)-Olewsk (nun Ĵitomira provinco), konkerante Ĵaŝkiv (Ĉerkasa provinco) kaj Bila Cerkva, soveta taĉmento batalis kun bataliono de Pola Enlanda Armeo — la dua soveta okupado de Pollando komenciĝis, Sovetunio agnoskis la Provizoran Registaron de la Pola Respubliko; la Pola ekzila registaro ofertis kunlaboron en komuna batalo kontraŭ Nazia Germanio kaj esperis, ke Sovetunio estimos rajtojn kaj interesojn de la Pola Respubliko kaj ties civitanojn sur okupataj teritorioj; NKVD amase deportis polojn el Lvovo — reprezalioj koncernis 17 000 personojn (en la urbo loĝis pli ol 66% de poloj); ukraina polico laŭ postulo de Gestapo arestis 20 membrojn de la Pola Enlanda Armeo kaj de Kamparanaj Batalionoj en distrikto Hrubieszowski; unua batalo de Monte Cassino komencita
- 1945: NKVD amase arestis polojn en Lvovo por ilin deporti kaj sovetigi la urbon; Sudokcidenta Pacifiko: kamikazoj atakis usonan armeon moviĝantan al Luzono; Hinda Oceano: britoj atakis naftan rafinejon sur nordorienta Sumatro; Birmo: brita armeo konkeris Akjab
- 1947: Pollando: politika proceso de aktivuloj de Libero kaj Sendependo komenciĝis - inter 10 akuzitoj troviĝis ties fondinto kaj lasta prezidanto - kolonelo Łukasz Ciepliński
- 1947: Germana semajna gazeto "Der Spiegel" aperis
- 1948: Birmo fariĝis sendependa de Britio
- 1951: Korea milito: ĉina kaj nordkorea Popola Armeo konkeris Seulon
- 1954: En Duisburg oni instalis unuajn en Germanio parkhorloĝojn
- 1956: Greka Nacia Radikala Unio estis establita de Konstantino Karamanlis
- 1957: Litova SSR: Plenumkomitato de Vilno unuafoje post la Dua Mondmilito eldonis skribitan decidon en la litova lingvo, la pluaj estis verkitaj en du lingvoj — litova kaj rusa
- 1958: Premiero de la milita filmo La heroa de pola reĝisoro Andrzej Munk
- 1958: Edmund Hillary atingis la sudan poluson
- 1958: Unua artefarita satelito de la Tero Sputnik 1 falis de la orbito kaj bruliĝis en la tera atmosfero
- 1960: Aŭstrio, Britio, Danio, Norvegio, Portugalio, Svislando kaj Svedio subskribis Konvencion de Stokholmo, fondigantan Eŭropan Liber-Komercan Asocion
- 1962: En Novjorko on montris trajnon, kiu povas veturi sen skipo
- 1962: Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj nuligis diplomatiajn sankciojn kontraŭ Domingo
- 1964: Papo Paŭlo la 6-a komencis sian unuan apostolan vojaĝon — en Amano renkontiĝis kun reĝo de Jordanio Husejn la 1-a, en Nazareto kun prezidanto de Israelo, en Jerusalemo sur Olivarba monto kun patriarko de Konstantinopolo — unua vizito de papo en la Sankta Lando
- 1970: The Beatles surbendigis lastan kanton por sia lasta albumo Let It Be
- 1979: Sur Gvadelupo okazis konferenco de ŝtatgvidantoj de Francio, Usono, Germanio kaj Britio dediĉita al krizo en Irano.
- 1979: NASA: kosmosondilo Voyager 1 komencis observi Jupiteron
- 1980: Post invado de Sovetunio al Afganio, Usono enkondukas embargon pri grenliverado
- 1982: Milita stato en Pollando:
- Oni eldonis unuan numeron de revuo "Karta", aperanta samizdate ĝis falo de cenzuro en 1990, dediĉita al historio de Pollando kaj Mez-Orienta Eŭropo en la 20-a jarcento
- Post trisemajna paŭzo komenciĝis lecionoj en bazaj kaj mezaj lernejoj, samtempe komunistaj regopovoj komencis pritaksi instruistojn - ĉirkaŭ 1200 maldungis
- Grupo de intelektuloj kaj artistoj sendis leteron al generalo Wojciech Jaruzelski, en kiu ili postulis respekton de homrajtoj garantiitaj en la konstitucio kaj subskribitaj de Pola Popola Respubliko en internaciaj paktoj, kaj primaso renkontiĝis en Varsovio kun reprezentantoj de Solidareco
- 1983: Popmuzika novonda brita ensemblo Eurythmics eldonis sian duan muzikalbumon Sweet Dreams, kiu famigis ĝin en la mondo
- 1989: Mediteraneo: 2 usonaj ĉasaviadiloj Grumman F-14 Tomcat pafalterigis 2 libiajn MiG-23 super la golfo de Sirto
- 1989: Pollando: forigo de kuponoj por benzino kaj aŭtomobiloj - pli frue oni likvidis ilin por faruno, butero, sukero kaj ĉokolado, la lasta estis viando, sed nur alirebla ekde la 1-a de septembro
- 1991: Jan Krzysztof Bielecki iĝis ĉefministro de Pollando
- 1991: Turkio: ĉirkaŭ 70 mil ministoj dum striko marŝis de Zonguldak al Ankaro
- 1992: Registaro de Respubliko Makedonio deklaris la 7-an de januaro (unua tago de Kristnasko) libera tago - unuafoje en Makedonio religia festo estis oficiale deklarita
- 1997: Ĉeĥa prezidento Vaclav Havel nuptis aktorinon Dagmar Veškrnová
- 1998: Valdas Adamkus gajnis prezidentan balotadon en Litovio
- 2004: NASA: veturilo Spirit grundiĝis sur Marson - unuaj bildoj alvenas al Pasadena, al Reakci-Pelada Laboratorio
- 2004: Miĥail Saakaŝvili gajnis prezidentan balotadon en Kartvelio
- 2006: Ĉefministro de Israelo Ariel Ŝaron travivis apopleksion, post kiu li ektroviĝis en komato - persono plenumanta la devon de registarestro iĝis vicĉefministro Ehud Olmert
- 2007: Nancy Pelosi iĝis unua en la historio virino en la ofico de Speaker of the House de Usona Domo de Reprezentantoj
- 2010: En Dubajo oni oficiale malfermis la plej altan en la mondo nuboskrapulon Burĝ Ĥalifa
- 2011: Parta suna eklipso rigardebla en Eŭropo (escepte de Islando, Ferooj kaj nordaj partoj de Skandinavia Duoninsulo), Nord-Afriko, Proksima Oriento, Mez-Azio kaj okcidenta Ĉinio
- 2013: Prezidento Maĥmud Abbas dekrete transformis Palestinan Aŭtonomion al Ŝtato Palestino
- 2016: Sauda Arabio, Barejno kaj Sudano rompis diplomatiajn rilatojn kun Irano
- 2018: Sud-Afriko: pasaĝera trajno koliziis kun kamiono ĉe ebena kruciĝo inter Hennenman kaj Kroonstad - 20 homoj mortis kaj 260 vundiĝis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- De la militkomenco en Ukrainio oni faris 62 210 krimojn ligitajn kun militagoj; ukraina aviado 12 foje atakis grupiĝojn de rusoj kaj poziciojn de kontraŭaviada defendo; pasinttage Rusio faris 7 raketajn atakojn, 18 aerajn atakojn kaj pli ol 85 pripafojn kun uzo de raketaj taĉmentoj inkluzive de civila infrastrukturo en Kramatorsk, Donecka provinco, Zaporiĵo kaj Ĥersono (11 foje, kun la provinco - 73); nokte pripafita Nikopolo, matene Zaporiĵo, tagmeze Baĥmut - ne vivas du virinoj; en okupata de rusoj Tokmak en Zaporiĵa provinco 80 rusiaj soldatoj estis mortigitaj aŭ vunditaj; ukrainaj ĵurnalistoj publikigis nomojn de 4 rusaj soldatoj, kiuj en Irano lernis uzadon de senpilotaj aviadiloj
- Mondreago: Brito publikigis mapon ilustrantan frontlinion en Ukrainio; finna urbo Tampere transdonis al Kievo tri aŭtobusojn; pola ministro Mariusz Błaszczak konfirmis pakton pri akiro de 116 iloj; tankoj Abrams; Aljaksandr Lukaŝenka ne faris testojn de polimeraza ĉen-reakcio antaŭ renkonto kun Putin — belorusaj retpiratoj trovis dokumentojn
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1271: Sankta Izabela de Aragono, reĝino de Portuglio, sanktulino (m. 1336)
- 1341: Wat Tyler, angla gvidanto de la unua kampara ribelo (m. 1381)
- 1567: François d'Aguilon, brabanta jezuito, sciencisto okupiĝanta pri optiko, matematiko kaj arkitekturo (m. 1617)
- 1604: Jakob Balde, germana poeto, jezuito, retorikisto (m. 1668)
- 1643: Isaac Newton, angla fizikisto kaj matematikisto (m. 1727)
- 1664: Lars Roberg, sveda kuracisto, profesoro de la Universitato de Upsalo (m. 1742)
- 1710: Giovanni Battista Pergolesi, itala komponisto, violonisto kaj orgenisto (m. 1736)
- 1720: Johann Friedrich Agricola, germana komponisto, orgenisto kaj kantisto (m. 1774)
- 1745: Ferenc Benkő, hungara mineralogo (m. 1816)
- 1745: Johann Jakob Griesbach, germana teologo kaj filologo (m. 1812)
- 1772: Anton Friedrich Justus Thibaut, germana jursciencisto (m. 1840)
- 1785: Jacob Grimm, germana bibliotekisto kaj lingvisto (m. 1863)
- 1806: Hermann Baumeister, germana politikisto kaj juristo (m. 1877)
- 1809: Louis Braille, franca inventinto de brajla skribsistemo (m. 1852)
- 1813: Louis Lucien Bonaparte, franca lingvisto, esploristo de la eŭska lingvo (m. 1891)
- 1821: Bedřich Havránek, ĉeĥa romantisma pentristo (m. 1899)
- 1830: Tytus Babczyński, pola matematikisto kaj fizikisto (m. 1910)
- 1839: Casimiro de Abreu, brazila poeto kaj romanverkisto (m. 1860)
- 1863: István Apáthy, hungara zoologo, profesoro (m. 1922)
- 1865: Zsigmond Várady, hungara ĵurnalisto, advokato, politikisto (m. 1913)
- 1866: Joel Hastings Metcalf, usona pastro kaj astronomo (m. 1925)
- 1869: Charles Crane, havaja politikisto (m. 1958)
- 1870: Helena Willman-Grabowska, pola hindologo, iranologo kaj sanskritologo (m. 1957)
- 1874: Josef Suk, ĉeĥa komponisto kaj violonisto (m. 1935)
- 1889: William Edward Collinson, angla germanisto, membro de IALA kaj Lingva Komitato, esperantisto, aŭtoro de La Homa Lingvo, verkanta por pluraj revuoj kiel "Lingva Kritiko", "Esperantologio" (m. 1969)
- 1890: Miklós Bánó, hungara inĝeniero perdinta vidopovon, fondinto de blindula grupo ene de Esperanto-movado en Hungario, propagandisto de "La Verda Standardo" (m. nekonata)
- 1890: Victor Lustig, bohemi-devena trompisto kaj kavalir-fripono, la "ulo kiu vendis la Eiffel-Turon" (m. 1947)
- 1894: Michael Sagmeister, aŭstra politikisto (m. 1973)
- 1896: André Masson, franca pentristo, grafikisto (m. 1987)
- 1899: Klára Győri, hungara aŭtobiografiistino (m. 1975)
- 1900: James Bond, usona ornitologo (m. 1989)
- 1902: Halina Weinstein, pola instruistino, poetino kaj tradukistino, filino de esperantistino Anna Weinstein, kune kun Izrael Lejzerowicz estis reprezentanto de "Literatura Mondo" por Pollando, kontribuis al "Pola Esperantisto", gvidis Esperanto-kursojn por studentoj de Varsovia Universitato, esperantigis verkojn de Leo Belmont, mortis en Varsovia geto (m. 1942)
- 1903: Georg Elser, germana lignaĵisto, atencinto kontraŭ Adolf Hitler (m. 1945)
- 1915: Adolf Opálka, ĉeĥa soldato, gvidanto de ĉehoslovaka rezistomovado (m. 1942)
- 1916: Slim Gaillard, usona ĵazkantisto, pianisto kaj gitaristo (m. 1991)
- 1917: Mihály László Fodor, rumania hungara franciskano (m. 1968)
- 1929: Ernő Lupán, rumania hungara juristo (m. 2013)
- 1929: Günter Schabowski, germana politikisto (m. 2015)
- 1929: Arik Brauer, aŭstra pentristo kaj kantisto (m. 2021)
- 1929: Wigand Siebel, germana sociologo (m. 2014)
- 1932: Carlos Saura, hispana filmreĝisoro (m. 2023)
- 1933: Kornél Iván Kis, hungara instruisto, amatora aktoro, verkisto
- 1934: Rudolf Schuster, prezidento de Slovakio
- 1935: Győző Rácz, hungara filozofo, redaktoro (m. 1989)
- 1937: Dyan Cannon, usona aktorino
- 1940: Gao Xingjian, ĉina Nobelpremiita verkisto, pentristo kaj tradukisto de la franca literaturo
- 1940: Antoni Krauze, pola filma reĝisoro kaj scenaristo
- 1941: Eszter Domokos, hungara verkistino (m. 1994)
- 1942: John McLaughlin, angla muzikisto pri ĵazo, okcidenta klasika muziko, flamenko, bluso, hindia klasika muziko, virtuozo de gitaro, komponisto
- 1943: György Mandics, rumania hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto
- 1945: Richard R. Schrock, usona Nobelpremiita kemiisto
- 1949: Spomenka Štimec, kroata verkistino, sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio, tradukistino, Esperanto-instruisto kadre de Kroata Esperanto-Ligo, konata de Pupteatra Internacia Festivalo, honorigita per Alena Esperanto-Kulturpremio
- 1951: Lőrinc Mikó, rumania hungara juristo, politikisto (m. 2015)
- 1954: Patrick Lagrange, franca astronomo, denaska esperantisto, aktivulo de Astronomia Esperanto-Klubo
- 1958: Julian Sands, brita aktoro kaj reĝisoro (m. 2023)
- 1959: Éva Blénesi, hungara literaturhistoriistino
- 1960: Michael Stipe, usona kantisto, fondinto de rok-grupo R.E.M.
- 1963: May-Britt Moser, norvega instruistino, neŭrosciencisto kaj psikologino Nobelpremiita
- 1975: Edgár Berecz, rumania hungara vojaĝisto, kuiristo, aŭtoro
- 1978: Mai Meneses, hispana kantistino kaj kantverkistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1108: Gertruda Mieszkówna, filino de pola reĝo Mjeŝko la 2-a, tradukistino, verkistino, astrologino (n. ĉirkaŭ 1025)
- 1248: Sanĉo la 2-a, reĝo de Portugalio (n. 1209)
- 1399: Nicolaus Eymerich, kataluna dominikano, teologo kaj inkvizitoro (n. 1320)
- 1424: Muzio Sforza, itala kondotiero kaj Grafo de Cotignola (n. 1369)
- 1604: Francisko Nádasdy, hungara magnato kaj militestro (n. 1555)
- 1654: Johannes Major, germana teologo (n. 1564)
- 1725: Katalin Bethlen, edzino de la reganto de Transilvanio Apafi la 2-a (n. nekonata)
- 1752: Gabriel Cramer, svisa matematikisto kaj fizikisto (n. 1704)
- 1761: Stephen Hales, angla botanikisto, fiziologo, inventisto, unuafoje mezurinta sangopremon (n. 1677)
- 1786: Moses Mendelssohn, juda filozofo germanlingva, ĉefa reprezentanto de haskala (n. 1729)
- 1789: Thomas Nelson Jr., usona politikisto, militisto kaj guberniestro (n. 1738)
- 1814: Johann Georg Jacobi, germana verkisto, eldonisto kaj filozofo (n. 1740)
- 1825: Ferdinando la 1-a, reĝo de Sicilio (n. 1751)
- 1846: Franz Junot, germana minejinspektisto kaj metalurgiisto (n. 1785)
- 1862: Károly Vida, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1819)
- 1877: Cornelius Vanderbilt, usona entreprenisto (n. 1794)
- 1880: Anselm Feuerbach, germana pentristo (n. 1829)
- 1894: Carl von Hasenauer, aŭstra arkitekto (n. 1833)
- 1895: Manuel Pavía, hispana generalo (n. 1827)
- 1900: Luise Fröbel, germana infanĝardena pedagogino (n. 1815)
- 1905: Paul-Pierre Henry, franca astronomo kaj optikisto (n. 1848)
- 1910: Léon Delagrange, franca aviadisto kaj skulptisto (n. 1873)
- 1919: Georg von Hertling, kanceliero de Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de Reĝlando Prusio (n. 1843)
- 1920: Benito Pérez Galdós, hispana romanisto (n. 1843)
- 1933: Aenne Biermann, germana fotistino (n. 1898)
- 1936: Jenő Gagyi, hungara verkisto kaj poeto (n. 1880)
- 1938: Franz Kranewitter, aŭstra dramisto (n. 1860)
- 1940: Konrad Weiß, germana poeto kaj kritikisto (n. 1880)
- 1941: Henri Bergson, franca Nobelpremiita filozofo (n. 1859)
- 1943: Jerzy Iwanow-Szajnowicz, pola skolto, agronomo, sportisto, poligloto, agento de la brita sekreta servo MI6, heroo de la greka rezistomovado, ekzekutita (n. 1911)
- 1944: Agnieszka Pilchowa, pola klarvidantino, bioenergia terapiistino, herbokuracistino, viktimo de germana koncentrejo (n. 1888)
- 1949: Johannes Müller, germana teologo kaj filozofo (n. 1864)
- 1952: Lajos Kmetykó, hungara gimnastikisto (n. 1884)
- 1954: Pál Szász, rumania hungara juristo, politikisto (n. 1888)
- 1960: Albert Camus, franca Nobelpremiita verkisto kaj filozofo (n. 1913)
- 1961: Erwin Schrödinger, aŭstra fizikisto Nobelpremiita (n. 1887)
- 1965: T. S. Eliot, usona-brita Nobelpremiita verkisto, poeto kaj eseisto (n. 1888)
- 1969: Paul Chambers, usona ĵaza basinstrumentisto (n. 1935)
- 1974: Gyárfás Ferencz, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1902)
- 1975: Carlo Levi, itala verkisto, pentristo, politikisto kaj kontraŭfaŝisto (n. 1902)
- 1984: András Nagy, hungara skulptisto (n. 1923)
- 1986: Christopher Isherwood, angla-usona verkisto kaj tradukisto (n. 1904)
- 1999: Ueshiba Kisshomaru, japana ajkidisto (n. 1927)
- 2000: István Pál Demény, rumania hungara folkloristo (n. 1949)
- 2003: Conrad Hall, usona kameraisto, ĉefa fotografisto (n. 1926)
- 2004: Helena Růžičková, ĉeĥa aktorino (n. 1936)
- 2010: Johan Ferrier, surinama politikisto, fondinto de la Nacia Partio de Surinamo, prezidento (n. 1910)
- 2011: Salmaan Taseer, pakistana entreprenisto, guberniestro de Panĝabo (n. 1944)
- 2011: Mohamed Bouazizi, tunizia stratvendisto, kies brulmortigo kaŭzis tunizian ribelon (n. 1984)
- 2015: Edmund Wnuk-Lipiński, pola sociologo kaj verkisto de sciencfikcio (n. 1944)
- 2015: Pino Daniele, itala muzikisto, verkisto, kantisto (n. 1955)
- 2016: Michel Galabru, franca aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1922)
- 2018: Aharon Appelfeld, israela romanverkisto (n. 1932)
- 2021: Martinus Veltman, nederlanda fizikisto Nobelpremiita (n. 1931)
- 2023: Fay Weldon, brita verkistino (n. 1931)
- 2024: Glynis Johns, brita aktorino (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Elizabeth Ann Seton, unua sanktulino de Usono
- Nacia tago en Mjanmao (Birmo), tago de la sendependiĝo (1948)
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 4-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.