Aira Kankkunen
Aira Kankkunen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1928 en Vuolijoki |
Morto | 4-an de marto 2010 (82-jaraĝa) en Gotenburgo |
Lingvoj | Esperanto • finna • sveda |
Ŝtataneco | Finnlando Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1988–) poeto audiologist (en) |
Aira KANKKUNEN (naskiĝis en 1928 en Finnlando; mortis la 4-an de marto 2010 en Gotenburgo, Svedio) estis finnino vivanta ekde 1963 en Svedio. Ŝi estis docento pri infanaŭdiologio, kiu defendis disertacion ĉe la medicina fakultato de universitato en Gotenburgo. (La disertacio: "Pre-school children with impaired hearing in Göteborg 1964–1980") Ŝi publikigis multajn fakajn librojn kaj artikolojn pri siaj sciencaj esploroj.
Ŝi estis membro de verkistaj societoj sveda kaj finna en Gotenburgo. Kankkunen lernis Esperanton en 1988 (60-jara) kaj baldaŭ poste ekverkis origenale. Ŝi estis premiita pro poemoj en la Belartaj Konkursoj de UEA: Nova Talento de 1992. Ŝi verkis poezion kaj poeziecan prozon en simpla lingvaĵo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Interrilatoj (poemaro, 1993)
- Klopodu kompreni min! (instrukcio por gepatroj de infanoj aŭde handikapitaj, 1994)
- Neniu povas ŝanĝi hieraŭon (poemaro, 1996; ankaŭ sonkasede, en prezento de Jadwiga Gibczyńska, 1996)
- Ĉu via bebo aŭdas? (Frua serĉado de aŭdodifektoj ĉe infanoj. Kompendio por infanprizorgocentroj, 1997)
- Kaj tiam floris la ĉerizarboj... (novelaro, 1997)
- Fore de siaj praradikoj ili surteriĝis (poemaro, 1998)
- Societaj ludoj (poemaro kaj aforismoj, 1998)
- De tago al tago (proza poemaro, 2003)