Altokumuluso
Altokumuluso (latine altocumulus, mallongigo: Ac) estas genro de nuboj konsistanta el tufoj pli grandaj ol tiuj en ciruskumuluso sed malpli grandaj ol tiuj en stratokumuluso, kiuj troviĝas inter 2 kaj 7 kilometroj super marnivelo.
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]La Internacia Nubatlaso enhavas kvin speciojn de la genro altokumuluso.
- La stratumforma altokumuluso (latine altocumulus strātiformis, mallongigo: Ac str). La plej ofta specio.
- La lensa altokumuluso (latine altocumulus lenticularis, mallongigo: Ac len)
- La kastela altokumuluso (latine altocumulus castellānus, mallongigo: Ac cas)
- La floka altokumuluso (latine altocumulus floccus, mallongigo: Ac flo)
- La volvita altokumuluso (latine altocumulus volūtus, mallongigo: Ac vol)
Jen la varioj de la genro altokumuluso laŭ la Internacia Nubatlaso:
- La diafana altokumuluso (latine altocumulus trānslucidus, mallongigo: Ac tr) estas sufiĉe maldika ke oni povas vidi la Sunon aŭ la Lunon trans la nubo.
- La intervidebla altokumuluso (latine altocumulus perlucidus, mallongigo: Ac pe) havas inter la nubtufoj fendojn aŭ spacojn, tra kiuj la ĉielo, la Suno, la Luno ktp estas videbla.
- La opaka altokumuluso (latine altocumulus opācus, mallongigo: Ac op) estas tiiel opaka, ke la Suno aŭ la Luno ne estas videbla malantaŭ la nubo.
- La duobla altokumuluso (latine altocumulus duplicātus, mallongigo: Ac du)
- La ondoforma altokumuluso (latine altocumulus undulātus, mallongigo: Ac un)
- La radiata altokumuluso (latine altocumulus radiātus, mallongigo: Ac ra) konsistas el paralelaj linioj (laŭ ventodirekto), kiuj ŝajne estas radiataj el unu punkto en la horizonto pro perspektivo.
- La lakuna altokumuluso (latine altocumulus lacunosus, mallongigo: Ac la) havas pli-malpli regule aranĝitajn truojn (lakunojn), similante reton aŭ abelujon.
-
Stratumforma altokumuluso
-
Lensa altokumuluso en Japanio
-
Floka altokumuluso
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo "altokumuluso" estas kunmetitaĵo de alto kaj kumuluso. Tiu genro estis proponita de la franca meteologo Émilien Jean Renou (1815–1902) en 1855, kune kun la altostratuso.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Renou, Émilien Jean (1855). “Instructions météorologiques”, Annuaire de la Société Météorologique de France (fr) 3, p. 142–146.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Altocumulus (Ac) (Renou 1855) (angle). International Cloud Atlas.
Ciruso | Ciruskumuluso | Cirusstratuso | Altokumuluso | Altostratuso | Kumuluso | Stratokumuluso | Stratuso | Kumulonimbuso | Nimbostratuso