Content-Length: 75718 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Andr%C3%A1s_Borosy

András Borosy - Vikipedio Saltu al enhavo

András Borosy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Borosy
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1922 (1922-01-10)
en Debrecen
Morto 16-an de decembro 2011 (2011-12-16) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkivisto
universitata instruisto
laboristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

András Borosy [andrAŝ boroŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borosy András, estis hungara laboristo, arkivisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Borossy.

András Borosy[1][2][3] naskiĝis la  10-an de januaro 1922 (nun 1922-01-10) en Debrecen (laŭ alia informo en Budapeŝto), li mortis la 16-an de decembro 2011 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

András Borosy maturiĝis en piarista gimnazio en Debrecen en 1940, poste li akiris pedagogian kaj filozofian diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1945, dum en 1944 li partoprenis en la kontraŭnazia rezistado. Post la diplomo li estis asistanto 5 jarojn, poste li estis arestita kaj kondamnita je prizono pro falsaj akuzoj. Li liberiĝis en 1956, poste li estis simpla laboristo 7 jarojn en Budapeŝto, dum en 1959 li rehabilitiĝis. En 1963 li estis subarkivisto en Esztergom, poste bibliotekisto en Tutlanda Biblioteko Széchényi, pli poste arkivisto, respektive ĉefarkivisto en arkivo de Pest (1965–1992). Li ekinstruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1992. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1974, li doktoriĝis en 1992 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo ofte estis la hungara mezepoko. Li edziĝis en 1958 kaj 1962, ĉar en 1961 li vidviĝis. La dua edzino naskis filon en 1964. Li ricevis 3 premiojn inter 1983-2009.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A magyar könnyű és nehéz lovasság a XI–XIV. században. (disertaĵo, 1945)
  • Az országgyűlés. (1948)
  • A XI–XIV. századi magyar lovasságról. (1962)
  • A telekkatonaság és a parasztság szerepe a feudális magyar hadszervezetben. (ankaŭ disertaĵo, 1971)
  • A magyar feudális hadsereg fénykora. (1984)
  • Hadakozó népelemek Magyarországon. (disertaĵo, 1989)
  • Szent László király. (1991)
  • A nyugat-európai és bizánci hadviselés a honfoglalás és a kalandozások idején. (1996)
  • Hadakozók, keresztesek, hadi érdemek a középkori Magyarországon. (elektitaj studoj, 2010)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Andr%C3%A1s_Borosy

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy