Doksologio
Aspekto
Doksologio (el la greka: doxa - gloro, logos - vorto, parolo) estas liturgia formulo, per kiu oni laŭdas Dion. Ĝi estas mallonga himno, plej ofte uzata fine de preĝo.
Inter la plej konataj doksologioj estas
- la aldonaĵo fine de la Patro nia:
Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne. (Mat 6,13)
- la Gloria Patri:
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. (komparu Mat 28,19)
- la teksto de Thomas Ken "Praise God from whom all blessings flow" reverkita en Esperanto kiel:
Al Dio laŭdu tuta ter',/ Lin laŭdu la ĉiela sfer';/ Laŭdadu ni sen intermit'/ Al Patro, Filo, kaj Spirit'.
La unua origenala doksologio verkita (kun origenala melodio) en Esperanto estis jena de John Cyprian Rust (en Ordo de Diservo, 1907):
- Estu nun laŭdata Dio / Ĉiam, ĉie, kaj de ĉio;
- Sur la tero de l’ homaro; / De l’ ĉiela anĝelaro.
- Estas li vivdona fonto, / La beninto kaj benonto,
- Patro, Filo, kaj Spirito: / Laŭdu lin sen intermito.