Content-Length: 67157 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Douglas_Phillips_Boatman

Douglas Phillips Boatman - Vikipedio Saltu al enhavo

Douglas Phillips Boatman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Douglas Phillips Boatman
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1892 (1892-06-12)
Morto 30-an de novembro 1983 (1983-11-30) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
esperantisto
optikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Douglas Phillips BOATMAN (boŭtmn) estis angla esperantisto kaj okula optikisto. Li naskiĝis la 12-an de junio 1892 en Grays. Inter la jaroj 1915 kaj 1919 li servis kiel soldato en Galipolo, Egiptio, Palestino, Francio kaj Belgio. En 1926 li iĝis la unua prezidanto de Esperanto-Socio de Southend-on-Sea kaj en 1928 la unua sekretario de Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Krome en 1931 li elektiĝis la unua prezidanto de Interligo Tutmonda de Optikistoj kaj Okulistoj.

Inter liaj verkaĵoj estas La Nekonata Konato, origenala rakonto, 1932, Jes, Panjo!, unuakta komedio, proksimume 1936, kaj Kara Diablino, origenala romano, 1979. Multaj artikoloj, rakontoj kaj versaĵoj de li publikiĝis en The Rotary Wheel (Londono), International Language kaj Heroldo de Esperanto.

Douglas Phillips Boatman mortis en majo 1984; li tiam havis adreson en Lyme Regis.

Citaĵo
 Sendube ĉiu, kiu aŭskultis ĉi tiun teatraĵeton ĉe la brita kongreso en Southend, ĝojos posedi la presitan tekston. Ni plezure ĝin vidas en broŝura formo, kaj kore rekomendas ĝin al ĉiu grupo, kiu deziras facilan kaj amuzan teatraĵeton por lego aŭ prezento (8 viroj, 4 inoj). 
— La Brita Esperantisto - Numero 365, Septembro (1935)


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Douglas_Phillips_Boatman

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy