Elizabeth Kolbert
Elizabeth Kolbert | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1961 (64-jaraĝa) en Bronkso | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Williamstown vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Yale Mamaroneck High School (en) Hamburga universitato Saybrook College (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto mediprotektulo vd | ||||
Laborkampo | Ĵurnalismo, ekologio kaj naturprotekto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Prophet of Love vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Elizabeth KOLBERT (naskiĝis en 1961) estas usona ĵurnalisto kaj verkistino de libroj kaj artikoloj pri vivmediaj kaj daŭripovaj temoj. Ŝi estas plej bone konata pro tio ke ŝi gajnis la premion Pulitzer pro la libro The Sixth Extinction: An Unnatural History,[1] (La Sesa Formorto: Nenatura Historio).
Kolbert studis literaturon ĉe la Universitato Yale. En 1983, ŝi ricevis la stipendion Fulbright Scholarship por studi ĉe Universität Hamburg, en Germanio. De 1992 ŝi estis politika raportisto por la New York Times kaj aliĝis al la New Yorker en 1999 kiel raportisto pri la vivmedio por la revuo The New Yorker.
Ŝia libro The Sixth Extinction (2015) estis aljuĝita la Premion Pulitzer por fikcio.
Al Gore recenzis ŝian libron The Sixth Extinction de 2014 en The New York Times. Kun la titolo, Kolbert ligas kun la kvin gravaj amasaj formortoj identigitaj de scienco ĝis nun. En 2015, la libro estis premiita per Knowledge Book of the Year. En 2021 ŝi estis elektita kiel membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Lilteraturo (American Academy of Arts and Letters).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Kiel La Sesa Formorto, ŝia verkaro kaj aliaj libroj, kiel Field Notes from a Catastrophe (Kampaj Notoj de Katastrofo: homo, naturo, kaj klimata ŝanĝo) kaj Under a White Sky (Sub Blanka Ĉielo: La naturo de la Estonteco) ofte esploras la krizon kiun homoj alfrontas en la antropoceno.
- Kolbert, Elizabeth. (2004) The prophet of love : and other tales of power and deceit. Nov-Jorko: Bloomsbury.
- (2007) Kolbert, Elizabeth: The ends of the Earth : an anthology of the finest writing on the Arctic and the Antarctic. Nov-Jorko: Bloomsbury.
- (2009) Kolbert, Elizabeth: The best American science and nature writing 2009. Boston: Houghton Mifflin Harcourt.
- (2014). The sixth extinction: an unnatural history.
- (2021). Under a white sky. Penguin Random House.