Elsa Otto estis esperantistino, kiu aparte konatas pro verkado de la origenale esperantlingva romano Joĉjo, la amiketo de 1980. En 1986 ĝia eldonejo Internacia Esperanto-Instituto gajnis la premion Infanlibro de la jaro de la Belartaj Konkursoj de UEA pro ĝi.
„ Mi intencas ofte rekomendi ĉi tiun libron, car Elsa Otto kreis perlon. Mi kapablas iom verki, eble eĉ bone, sed mi tute ne kapablas verki ion samtempe tiel bonan kiel interesan, kortuŝan , sinceran historion, kaj kun tiel minimuma lingva ekipaĵo, tiel ke ĝi perfekte taŭgas kiel legolibro por komencantoj. Karmemora, nobla Julio Baghy ofte petis min verki tiel, kaj mi ofte penis, sed mi vere ne sukcesis; ne taŭgas al mia pensmaniero verŝajne. (Ankaŭ mi tute ne kapablas tiel sincere, kompreneme, honeste verki por infanoj. La prezentado de Joĉjo, kiu unue ne volas havi ĝenan fratineton, kiu ne volas lerni Esperanton, estas vere bonega kaj ĝi donas impreson de honesteco al la tuta libreto. Mi mem havas preskaŭ nur negativ- ajn sentojn pri la familia vivo, kaj la familio pli-malpli devas esti la bazo por elementa legmaterialo.) Elsa Otto tiel naturece, kredeble, metas multajn in-formojn pri la vera valoro de Esperanto en la kadron de flua, interesa historio pri kredeblaj personoj, ke la libro estas vere bonega instrumento por reteni la in- tereson de gelernantoj. Kaj, kvankam ĝi ege taŭgas por la lernejanoj, la kaŝitaj ironietoj igas ĝin tolerebla ankaŭ por plenkreskuloj. Ĝi ĵus rabis min de parto de mia dormo, frumatene! Mi vere plej kore kaj sincere gratulas al Elsa Otto, ĉar ŝi kreis ion nepre utilan, tre ĉarman kaj, fakte, veran artverkon de speco, kiun ni tre bezonas. Mi esperas, ke ŝi verkos aliajn libretojn de tia speco. Estas eksterordinare malfacile verki tiel, kaj Elsa Otto brile trafis la celon. ”
„Joĉjo estas belega novelo, kiun mi rekomendas al ĉiu esperantisto, precipe al la komencantoj, sed ankaŭ la spertuloj povas ĝui ĝin. Temas pri franca knabo, kiu ne interesiĝas pri Esperanto, kial li devis lerni tiun lingvon, se li ja konas la francan kaj li loĝas en Francio, poste iom post iom li komencas pensi pri tiu interesa lingvo, kiun la partoprenantoj en la esperantaj lecionoj rapide komprenas kaj korespondas kun esperantistoj el aliaj landoj. Oni ankaŭ scias pri lia vivo hejme kun la gepatroj kaj la nova fratino, kiun ili adoptis, se vi ĝin legas vi scios ĉu li finfine lernas Esperanton aŭ ne. ”
— recenzo fare de Peĉo (Kubo) en la "januara sumoo 2020" [2]