Content-Length: 121643 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Erinomo_(luno)

Erinomo (luno) - Vikipedio Saltu al enhavo

Erinomo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Erinomo.
Erinomo
Natura satelito  de Jupitero (XXV)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXV[1]
Aliaj nomoj S/2000 J4
Nomita laŭ Erinome vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Yanga R. Fernández
Eugene A. Magnier[1]
Dato de malkovro 23-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
22 986 286 km
17 119 250 km vd
28 853 322 km vd
Discentreco 0,25524
Klinangulo 163,738° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 711,96 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 3,2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~4,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,8[2]
vdr

Erinomo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000, per la teleskopo de 2,2 m de diametro de la Universitato de Havajo.

Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj, maldaŭre nomata J/2000 J 2 al J 11[3]. Inter kiuj Erinomo, kiu, estante tiam la kvara jupitera satelito malkovrita en 2000, ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 4:

Ĝiaj grando kaj maso (3,2 km kaj 7,5 × 1013 kg) estas estimataĵoj laŭ ĝia videbla magnitudo, 22,8, laŭ la hipotezo, ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.

La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Erinomo, (latine: Erinoma, eble el la greka Eŭrinomē)[5]. Erinomo, en la helena mitologio, iĝis amata de Zeŭso pro instigo de Afrodito.

Erinomo estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
  4. AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis la nomon de Erinome, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Erinomo_(luno)

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy