Gabi Jobba
Gabi Jobba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de marto 1947 en Szeged |
Morto | 29-an de aŭgusto 1983 (36-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1969) SZTE Gyakorló Gimnázium és Általános Iskola (en) (–1964) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
Gabi Jobba, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jobba Gabi estis hungara aktoro, kantisto, deklamisto. Ŝia origena persona nomo estis Gabriella.
Gabi Jobba [1] naskiĝis la 27-an de marto 1947 en Szeged, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1983 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gabi Jobba frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo de Budapeŝto en 1969. Pli frue en 1967 ŝi debutis kiel ŝlagrokantisto. Ŝi komencis sian karieron en Teatro de Kecskemét, poste ŝi aliĝis al trupo de ĵus fondita malgranda teatro en Budapeŝto. Ankaŭ interrompoj okazis, ŝi estis trupano de diversaj ĉefurbaj kaj regionaj teatroj, krome ŝi ofte prezentis sin sola en teatroj, ŝi ofte deklamis. En 1982 ŝi iĝis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). En la sekva jaro ŝi lernis Esperanton kaj ŝi estis aktoro dum la Universala Kongreso en Budapeŝto. Post nelonge ŝi sin mortigis. Ŝi ricevis premion en 1973.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Reĝo Lear - Cordelia
- Endre Fejes: Cserepes Margit házassága - titolrolo
- Bertolt Brecht: La kaŭkaza kretcirklo - Gruse
Elektitaj roloj en kinejaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Szerelmes biciklisták (1965)
- Szerelmem, Elektra (1974)
Elektitaj roloj en televiziaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Rózsa Sándor (1971) - seria filmo
- Nápolyi mulatságok (1982)