Content-Length: 139701 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Schiaparelli

Giovanni Schiaparelli - Vikipedio Saltu al enhavo

Giovanni Schiaparelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Schiaparelli
Persona informo
Giovanni Virginio Schiaparelli
Naskiĝo 14-an de marto 1835 (1835-03-14)
en Savigliano
Morto 4-an de julio 1910 (1910-07-04) (75-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio (1861–1910) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Torino Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Celestino Schiaparelli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astronomo
malkovrinto de asteroidoj
politikisto
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Astronomio, matematiko, biblia teologio kaj Biblia kritiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Johann Franz Encke • Otto Wilhelm von Struve vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni Virginio SCHIAPARELLI (naskiĝis la 14-an de marto 1835 en Savigliano, mortis la 4-an de julio 1910 en Milano) estis itala astronomo, politikisto kaj historiisto pri sciencoj. Li estis onklo de la altmodistino Elsa Schiaparelli.

Li studis en la universitato de Torino kaj en la observatorio de Berlino, sub la estrado de Johann Franz Encke. Inter 1859 kaj 1860, li laboris en la observatorio Pulkovo (apud Sankt-Peterburgo), sub la estrado de Otto Wilhelm von Struve kaj dum 40 jaroj en la observatorio de Brero en Milano.

Li estis senatano de la Itala reĝlando, kaj ano de la Akademio de la Linkoj kaj de la Akademio de la Sciencoj de Torino kaj de la Reĝa instituto de Lombardujo. Li fariĝis eksterlanda ano de la Reĝa Societo de Londono la 29-an de novembro 1896.

Malkovroj

[redakti | redakti fonton]
La marsa mapo de Giovanni Schiaparelli

Li observis la sunsistemajn objektojn kaj ĉefe Marson, kies « marojn » kaj « kontinentojn » li nomis dum la opozicio de 1887. Li kredis esti observinta liniojn, kiujn li nomis "canali" (brako de maro), tio kion oni mistradukis per "kanalo" ; tio, kiu implicus konstruaĵon far de pensentaj estaĵoj. Necesis atendi la superflugon de Marso far de kosmosondiloj por konstati ke, krom tute naturaj kanjonoj, ekzistas nenio kiu similus artefaritajn kanalojn.

Li studis la duopajn stelojn malkovris la asteroidon 69 Hesperion kaj trovis rilaton inter la meteorfluoj kaj la kometoj ; li montris interalie ke la metoroida fluo de leonidoj kongruas kun la orbito de la kometo Tempel-Tuttle.

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Nekrologioj








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Schiaparelli

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy