Content-Length: 104137 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Goma

Goma - Vikipedio Saltu al enhavo

Goma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu urbojn Goma kaj Boma!

Goma
urbo
limurbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 611
Demografio
Loĝantaro 249 862  (2005) [+]
Loĝdenso 3 323 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 41′ S, 29° 14′ O (mapo)-1.679444444444429.233611111111Koordinatoj: 1° 41′ S, 29° 14′ O (mapo) [+]
Areo 75,2 km² (7 520 ha) [+]
Horzono Centr-Afrika Horzono [+]
Goma (Demokratia Respubliko Kongo)
Goma (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Situo de Goma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Goma [+]
vdr
Goma with Mount Nyiragongo in the background, in 2015
Goma kun monto Nyiragongo ĉe la fono je 2015


Goma estas urbego en la orienta parto de Kongo Kinŝasa, Afriko. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Nord-Kivuo. Pro rifuĝintoj de internaj militoj la nombro de loĝantoj multe kreskis kaj atingis en 2007 500 000 kaj en 2012 ĉirkaŭ 1 000 000.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Goma situas en la orientafrika fosego inter la vulkano Nyiragongo norde kaj la bordoj de la lago Kivu sude.

Dum la interna milito kaj popolmurdo en la najbara Ruando en 1994, Goma estis ĉefa celloko al rifuĝantoj. Inter ili estis ne nur viktimoj, sed ankaŭ agantoj de la genocido. Post kiam pli ol miliono da rifuĝintoj atingis la urbon ekestis ĥolero-epidemio, kiu mortigis milojn.

En la jaroj 1997 kaj 1998 kiam la interna milito en Kongo pligrandiĝis ĝis la faligo de prezidento Mobutu Sese Seko, ruandaj registaraj trupoj konkeris la urbon. Persekutante Hutuojn rifuĝintajn, ili mortigis ankaŭ centojn de ne koncernitaj homoj.

En la jaro 2002 la urbo estis grandparte detruita de lafofluoj el la ĉirkaŭ 14 km fora Nyiragongo. Multaj centraj konstruaĵoj kaj ankaŭ la flughaveno estis detruitaj. La tiam ĉirkaŭ 250.000 loĝantoj devis fuĝi la urbon. Mortis 147 kaj multaj rifuĝintoj perdis sian hejmon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Goma

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy