Henry Benedict Stuart
Henry Benedict Stuart | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henry Benedict Stuart Enrico Benedetto Stuart | |||||
Naskiĝo | 6-an de marto 1725 en Romo | ||||
Morto | 13-an de julio 1807 (82-jaraĝa) en Frascati | ||||
Tombo | Vatikanaj Grotoj vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla • itala vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Stuartoj vd | ||||
Patro | James Francis Edward Stuart vd | ||||
Patrino | Maria Klementina Sobieska vd | ||||
Gefratoj | Charles Edward Stuart vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1758–) katolika sacerdoto (1748–) romkatolika diakono (1748–) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henry Benedict STUART (n. la 11-an de marto 1725 - m. la 13-an de julio 1807) estis la kvara kaj lasta jakobita heredanto, kiu publike postulis la tronojn de Anglio, Skotlando kaj Irlando. Male de sia patro James Francis Edward Stuart (kun edzino Maria Klementina Sobieska) kaj de sia frato Charles Edward Stuart, Henry neniam vere klopodis por akiri la tronon. En januaro 1766, la papo oficiale agnoskis la domon de Hanovro kiel la legitima, laŭleĝa dinastio en Britio.
Li pasis la plej grandan parton de sia vivo en la papa ŝtato, kiel kardinalo. Li fakte estis (kaj restas) unu el la plej vivdaŭraj kardinaloj de la historio de romkatolikismo.
Li junaĝe estis nomumita duko de Jorko fare de sia patro, kaj li restis plejkonata per tiu nobela titolo. Post la morto de sia frato en 1788, Henry estis ekrigardita de la jakobita movado kaj de siaj kunuloj kiel "Henriko la 9-a", reĝo de Anglio, Skotlando, Francio kaj Irlando. Henry tamen pluprezentis sin kiel la kardinalo-duko de York.
Spite al sia postulo koncerne la tronon, Henry estis fakte pacema homo, atentema pri siaj devoj, onidire altestimata kaj grandanima gastiganto en Romo por multaj anglaj aŭ skotaj vizitantoj.