József Baló
BALÓ József hungara profesoro, redaktoro, fakverkisto: Nagybacon, 1-a de majo 1860 - Budapest, 28-a de novembro 1916.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li havigis diplomon de instruisto kaj doktoradon en Budapeŝto en 1892. Ekde 1893 li estis instruisto en la porinstruista instituto en Budapeŝto, inter 1904–1916 ĝia direktoro. Ekde 1908 li estis ĝis sia morto la prezidento de Tanítóképző Intézeti Tanárok Országos Egyesülete (Tutlanda Ligo de Instruistoj de Porinstruistaj Institutoj). Li publikis literaturhistoriajn kaj pedagogiajn artikolojn en la fakrevuoj. Li verkis plurajn lernolibrojn por la porinstruistaj institutoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar népoktatásügy szervezete (Bp., 1901, pluraj eldonoj, rumane, Arad, 1911);
- A nevelés története (Bp., 1905).