Content-Length: 75421 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/J%C3%B3zsef_Hunyady_(verkisto)

József Hunyady (verkisto) - Vikipedio Saltu al enhavo

József Hunyady (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Hunyady (verkisto)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1921 (1921-04-14)
en Pécs
Morto 4-an de decembro 1983 (1983-12-04) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 60/6-3-12 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaragermanaangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
publikigisto
ĵurnalisto
fotisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Hunyady [jOĵef hunjadi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hunyady József, estis hungara verkisto, ĵurnalisto.

József Hunyady[1] naskiĝis la  14-an de aprilo 1921 (nun 1921-04-14) en Pécs, li mortis la 4-an de decembro 1983 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

József Hunyady lernis en sia naskiĝurbo, sed li ne finis la jezuitan gimnazion. En la jaroj 1941 kaj 1942 li estis instruisto kaj kantoro en Badacsonytomaj, poste li batalis en la 2-a mondmilito, sed inter 1943-1945 li estis militkaptito. Hejmenveninta li havis plurajn okupiĝojn, poste li translokiĝis al Budapeŝto. Ekde 1948 ĝis la pensiuliĝo en 1980 li estis ĵurnalisto en pluraj gazetoj, escepte inter 1956–1960, tiam li estis dramaturgo. Li ankaŭ kontribuis, liaj debutaj novelo aperis en 1942, romano en 1949, teatraĵo en 1952. Li ankaŭ tradukis, sed liaj porjunularaj romanoj estis la plej popularaj. Li havis 2 filinojn kaj li ricevis 3 premiojn inter 1947-1983.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Keleti front. (novelo, 1942)
  • Szerencsétlen emberek. (novelaro, premiita, 1947)
  • Elsüllyedt ország. (romano, 1949)
  • Bányászbecsület. (teatraĵo, 1951)
  • Hollós vitéz. (romano, 1957)
  • George Bernard Shaw: Lord Augustus. (tradukaĵo, 1957)
  • A fekete lovag. (romano, 1959; 3-a eldono: 1976)
  • de:Hedda Zinner: Egy kis bécsi kávéház. (teatraĵo, 1961)
  • Pepito. (romano, 1961; 2-a eldono: 1976; bulgare: 1964)
  • Hét tenger vándora. Jetting Károly, a „pozsonyi Robinson” kalandjai. (romano, 1964; 2-a eldono: 1972; 3-a eldono: 2003; pole: 1969; slovake: 1972)
  • Az égig érő vár. Kőszeg, 1532. (romano, 1982)
  • A második honalapító. Hunyady József tollából (2013)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/J%C3%B3zsef_Hunyady_(verkisto)

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy