Content-Length: 116002 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Jesse_James

Jesse James - Vikipedio Saltu al enhavo

Jesse James

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesse James
Persona informo
Naskonomo Jesse Woodson James
Naskiĝo 5-an de septembro 1847 (1847-09-05)
en Kearney
Morto 3-an de aprilo 1882 (1882-04-03) (34-jaraĝa)
en Sankta Jozefo
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Mount Olivet Cemetery (en) Traduki 39° 22′ 03″ Nordo 94° 21′ 53″ Okcidento / 39.36749773 °N, 94.36475365 °U / 39.36749773; -94.36475365 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Jesse James Home Museum
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Jesse James
Familio
Patro Robert S. James (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Zerelda James (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Archie Samuel (en) Traduki kaj Frank James (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Zerelda Mimms (en) Traduki (1874–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Jesse E. James (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo vakero Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jesse Woodson James ([d͡ʒeɪmz]; Esperantigite Ĝessi Vudson Ĝejms) (n. la 5-an de septembro 1847 en Clay County, Missouri; mortis la 3-an de aprilo en 1882 en St. Joseph, Missouri) estis fama eksterleĝulo de sovaĝa okcidento.

Li naskiĝis kiel filo de baptista predikisto, sed li perdis sian patron en aĝo de 2 jaroj kaj kreskis – post 3-a geedziĝo de sia patrino – en biena familio. Post eko de la usona secesia milito (1861-65), la familio apogis la sudajn ŝtatojn kaj en 1864 Jesse James same kiel lia frato Frank aliĝis al la malbonfama partizana grupo de William Clark Quantrill.

Post kiam la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko perdis la militon, Jesse kaj Frank James fondis kun la fratoj James, John, Robert kaj Coleman Younger, kiu ankaŭ batalis ĉe Quantrill, bandon, kiu specifis sin por prirabo de fervojo kaj kiu ekde 1866 akiris timigan famon. Ĉar la bandanoj realigis la prirabojn ĉiam en masko, oni ne povas prijuĝi, kiom da priraboj estas sur ilia konto kaj kiom da priraboj sur aliuloj. En certa tempo, oni aljuĝis ĉiujn fervojajn prirabojn en Missouri kaj en la ĉirkaŭaĵo al la James/Younger-bando. Ĉar la fervoja entrepreno ne povis resti plu senaga, ĝi dungis detektivejon de Allan Pinkerton, kiu estis malbonfama pro la senprudaj metodoj. En 1875 okazis incendio en la bieno de James-familio, en kiu mortis duonfrato de Jesse kaj lia patrino perdis unu brakon. La suspekto trafis je agentoj de la detektivejo kaj jam tiutempe ekformiĝis simpatio je la James-fratoj, ĉar ankaŭ la fervojaj entreprenoj estis fifamaj pro siaj dunklaj kaj krimaj ag-metodoj. Jesse James en 1881 edziĝis kaj ekvivis kiel familia patro en St. Joseph (Missouri) sub la nomo Thomas Howard. Li estis – dedorse – mortpafita la 3-an de aprilo en 1882 fare de Robert Ford (ano de la propra bando) pro la rekompenco.

Post morto de James, oni igis lin moderna Robin Hood, al kio tre multe helpis la filma industrio. En la verkego de Henry King Jesse James en 1939, oni faris la demandon: "Kion fari kun krimuloj, al kiuj la fervojo apartenas?", sen prirespondante tion. Ankoraŭ en 1949 elparolis usona prezidento Harry S. Truman: "Jesse James estis moderna Robin Hood. Li prirabis la riĉulojn kaj donacis la malriĉulojn kaj tio ĝenerale ne estas malbona politiko." Sed fakte James ne donacis la rabaĵon al malriĉuloj, sed rezervis por si mem.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]










ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Jesse_James

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy