Junio de 2009
Aspekto
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio de 2009.
1-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Flugo Air France 447 de Rio-de-Ĵanejro al Parizo akcidentis super la Atlantika Oceano.
4-a de junio
[redakti | redakti fonton]- La EU-kontraŭa partio de la dekstra populisto Geert Wilders eliris el la Eŭropaj balotoj 2009 en Nederlando kiel klara venkanto. Ĉe eta partopreno en la balotado la "Partio por Libereco" de Wilders fariĝis la dua plej potenca forto de la lando.
5-a de junio
[redakti | redakti fonton]- En la okcidentafrika ŝtato Gvineo-Bisaŭo estis pafmortigita kandidato de prezidantbaloto okazonta la 28-an de junio. Uniformitoj sturmis en la domon de ministro pri teritoria administracio, Baciro Dabo, kaj pafis plurfoje al li.
6-a de junio
[redakti | redakti fonton]- 65 jarojn post la invado en Normandion estis memorigita la engaĝiĝo de la aliancitaj soldatoj kaj la viktimoj. Sur soldata tombejo la franca prezidanto Nicolas Sarkozy diris al la ĉeestantaj veteranoj: "Ni ŝuldas al ili nian liberecon."
7-a de junio
[redakti | redakti fonton]- 7-a de junio 2009 okazis la parlamenta baloto en Libano. Rezulte venkis la koalicio "14-a de marto", gvidata de la Saad Hariri, la filo de Rafik Hariri. Ĝi gajnis 71 seĝojn en la 128, dume la koalicio "8-a de marto" gvidata de Hizbulaho prenis nur 57 seĝojn. En la voĉdonado partoprenis pli ol 60 % libananoj.
8-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Mortis Omar Bongo, eksa prezidanto de Gabono
13-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Mahmud Ahmadineĵad estas reelektita prezidanto de Irano spite la protestoj kaj akuzoj de fraŭdo. Dum la venonta semajno okazas manifestacioj apoge respektive kaj de la nova prezidanto kaj de la opozicia kandidato Musavi. Estas ŝtata subpremado kaj inter 10 kaj 20 mortintoj.
18-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Dum Flugo 61 de Continental Airlines mortis la aviadilestro de Boeing 777. La aviadilo flugis ekde Belgio al Usono kaj devis ekstre alteriĝi en urbo Nov-Ark (Nov-Ĵerzejo). Neniu estis vundita.
20-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Dum protestoj en Irano, kies partoprenantoj akuzis la aŭtoritatojn pri fraŭdo dum la prezidenta baloto, pereis junulino Neda Aga-Soltan, kies morto kaŭzis gravan internacian indignon
22-a junio
[redakti | redakti fonton]- La prezidanto de Inguŝio (Rusio) Junus-bek Jevkurov estis vundita sur la federacia aŭtovojo „Kaŭkazo“ rezulte de eksplodo, kiu okazis je 4:20 UTC. Ankaŭ estis mortigitaj du kaj vunditaj kelkaj homoj. La prezidanton oni venigis en Moskvon. Lia vivo estas ekster danĝero. La ĉef-ministro Putin nomis la organizantojn de la terorisma ago „nazioj“, ĉar ĝi estis farita en 68-a datreveno de la komenciĝo de la Granda patriota milito.
25-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Usono nuligis la invitojn al la ĉiujara festado de la Tago de sendependeco, pli frue senditaj al iranaj diplomatoj kaŭze de daŭrata en tiu lando perforto kontraŭ protestado de opozicio.
- La mondfama kantisto Michael Jackson forpasis en Los-Anĝeleso pro la halto de koro. Li havis 50 jarojn.
- Usona 62-jaraĝa aktorino Farrah Fawcett mortis de intesta kancero en Los-Anĝeleso. Ŝi precipe ekkonatis en la jaro 1976 kiel unu "anĝelino" en la televida serio "Anĝelinoj de Ĉarli".
- Flandra kantistino kaj prezentantino Yasmine forprenis de si la vivon.
- * La Milita kolegio de la Kortumo de Rusio aboliciis la absolvon de la Moskva milita distrikta tribunalo rilate afero pri la murdo de Anna Politkovskaja.
27-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Post longa debato la Usona Ĉambro de Reprezentantoj en Vaŝingtono aprobis ampleksan leĝon por klimata protektado per nur unu voĉo da plimulto.
28-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Manuel Zelaya, la prezidanto de Honduro, estis arestita de militistoj kaj perforte deportita al Kostariko. Provizore tiun postenon okupas Roberto Micheletti. La puĉon jam kondamnis la Unuiĝintaj Nacioj, Usono, Eŭropa Unio, Venezuelo, Argentino, Kubo kaj Ekvadoro.
30-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Flugo 626 de Yemenia Air de Sanao (Jemeno) al Internacia Flughaveno Prince Said Ibrahim en Moroni (Komoroj) malaperas super Hinda Oceano antaŭ alteriĝo. Temas pri aviadilo Airbus A310-300 kun 142 pasaĝeroj kaj 11 aviadilanoj.