Jyväskylä
Jyväskylä | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbo • komunumo • urbego | |||||
| |||||
www.jyvaskyla.fi | |||||
Provinco | Meza Finnlando | ||||
Fondita | 1837 | ||||
Areo | 1 466 km² | ||||
Loĝantaro | 147 856 (2024) | ||||
Finnlingvaj | 96,7% | ||||
Svedlingvaj | 0,2% | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 40014 - 40740 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 147 856 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 126 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 62° 14′ N, 25° 45′ O (mapo)62.24027777777825.744444444444Koordinatoj: 62° 14′ N, 25° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 90 m [+] | ||||
Areo | 1171,03 km² ( 117 103 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Jyväskylä [+] | |||||
Jyväskylä [ˈjyvæskylæ] estas la ĉefurbo kaj komunumo de la provinco Meza Finnlando kaj ĝi situas 270 kilometrojn norde de Helsinko sur la norda fino de la lago Päijänne. Laŭ la stato fine de 2022 ĝi havis 145 887 loĝantojn kaj ĝia areo estas 1 466,35 km², el kio 1 170,90 km² estas tero kaj 295,45 km² akvo. La teritorio havas komunan limon kun Muurame, Petäjävesi, Uurainen, Laukaa, Jämsä, Joutsa, Toivakka kaj Luhanka. La plej grandaj lagoj parte en Jyväskylä estas Päijänne, Leppävesi kaj Muuratjärvi. Ylä-Tuomiojärvi, Kolmisoppinen kaj Askeleentakanen estas aliaj lagoj en partoj de Jyväskylä, kaj en la nordo, proksime de la urbopartoj Palokka kaj Mannila estas ankoraŭ la lagoj Palokkajärvi, Tuomiojärvi kaj Alvajärvi.
Jyväskylä estas la sepa urbo kaj komunumo laŭ grandeco en Finnlando. En Jyväskylä estas Universitato de Jyväskylä. Jyväskylä estas konata kiel lerneja urbo. En Finnlando oni diras, ke Jyväskylä estas "Ateno de Finnlando." En Jyväskylä situas multaj montetoj. La urbo estas membro de eŭropa ligo de mezgrandaj urboj, nomata Eurotowns.
Historio
La urbo Jyväskylä estas fondita en 1837. La famo komenciĝis jam en 1858 kiam estis fondita la unua finnlingva duagrada lernejo, liceo de Jyväskylä. En 1864 estis fondita pedagogia instituto, kiu formis bazon por nuna Universitato de Jyväskylä. Lerneja distingo de Jyväskylä faris por Jyväslylä nomon Ateno de Finnlando, sed Jyväskylä estis silenteca vere malgranda urbo en 1800aj jaroj kaj unuaj jardekoj de la 20a jarcento, sed post dua mondmilito ĝi komenciĝis kreski rapide. Dum vintra milito Jyväskylä havis proksimume 8000 loĝantojn. En 1960-aj jaroj la loĝantoj estis proksimume 40 0000 kaj en 2000-aj jaroj pre la granda komunuma ligito 80 000. En 1940-aj–1960-aj jaroj preskaŭ ĉiuj en la 19-a jarcentro konstruitaj lignaj domoj en la urbocentro de Jyväskylä estis malkonstruita. Ĉi tio vasta malkonstruado estis nacia fenomeno, sed en Jyväskylä ĝi estis speciale forta.
1914, 1941, 1948 kaj 1965 partoj de Kampara komunumo de Jyväskylä estis ligita al Jyväskylä. En 1993 Säynätsalo fariĝis parto de Jyväskylä. En la jaro 2009 Kampara komunumo de Jyväskylä kaj Korpilahti estas ligita je Jyväskylä kaj areo de Jyväskylä fariĝis vere pli granda kaj nun la plej parto de la komunumo Jyväskylä estas rura.
Kypärämäki kaj Kortepohja estas urbopartoj en okcidenta kaj Vaajakoski en orienta, Kuokkala kaj Keljonkangas en suda kaj Tikkakoski kaj Palokka en norda Jyväskylä. Alia urboparto estas Lutakko, kaj Mäki-Matti en la centro.
Politiko
La urbestro de Jyväskylä estas post 2015 Timo Koivisto. Li estas el Finnlanda Socialdemokratia Partio, kiu estas la plej populara partio en Jyväskylä. Li fariĝis elektita en novembro 2014 kaj komenciĝis en la kariero 1-a de januaro 2015, kiam lia antaŭanto Markku Andersson ricevis pension.
Same ol multaj aliaj urbestroj en Finnlando, urbestro de Jyväskylä havas vastan lokpolitikan forton sed malsame ol ekzemple en Helsinko kaj Tampere la urbestro ne estas ĉefo de urbregistraro sed urbregistraro de Jyväskylä havas severan prezidanton. Jyväskylä havas tiel duonurbestran sistemon same ol Turku kaj Kuopio (komparu kun duonprezidenta sistemo). Jyväskylä havas ankaŭ helpanturbestron. Urbkonsilio de Jyväskylä havas 67 membrojn.
Vidindaĵoj
Esperanto en Jyväskylä
La unua registrita esperanto-societo en Finnlando estis fondita en Jyväskylä en 1904. Tamen la rusaj aŭtoritatuloj permesis al la klubo havi membrojn nur en teritorio de gubernio de Vaasa, al kiu Jyväskylä tiam apartenis, kaj post la transloĝiĝo de kelkaj aktivuloj, la agado de la societo kolapsis.
Esperanto-klubo de Jyväskylä estis fondita en 1963. Al ĝi apartenas nuntempe ĉ. 40 membroj. La tradukinto de Kalevala en Esperanto, Johan Edvard Leppäkoski, vivis en Jyväskylä kaj laboris kiel ĵurnalisto en loka gazeto, Keskisuomalainen.
Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) okazis en Jyväskylä en 1988.
Urbestroj ekde 1935
- Arvo Haapasalo 1935–1955
- Jorma Tuominen 1955–1959
- Veli Järvinen 1959–1974
- Jaakko Lovén 1974–1994
- Pekka Kettunen 1994–2004
- Markku Andersson 2004–2014
- Timo Koivisto 2014–nun
Lag(et)oj
- Alvajärvi (Jyväskylä)
- Askeleentakanen
- Ankeriasjärvi
- Jyväsjärvi
- Köhniönjärvi
- Leppävesi
- Muuratjärvi
- Palokkajärvi
- Palvajärvi
- Patajärvi
- Päijänne
- Sääksjärvi (Jyväskylä)
- Tuomiojärvi (Jyväskylä)
- Vesankajärvi
- Ylä-Tuomiojärvi.
Ĝemelurboj
Jyväskylä havas sekvajn ĝemelurbojn:
- Debrecen (Hungario)
- Esbjerg (Danio)
- Eskilstuna (Svedio)
- Neskaupstaður, komunumo Fjarðabyggð, Austurland (Islando)
- Jalapa (Nikaragvo)
Jaroslavl (Rusio, 1966-2022, nuligita pro la invado de Ukrainio)- Mudancjan, (牡丹江, Ĉinio)
- Niiza (新座市, gubernio Saitamo, Japanio)
- Potsdam (Germanio)
- Poznan (Pollando)
- Stavanger (Norvegio)
- malurba komunumo Tartu (Estonio)