László Hantos
László Hantos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de julio 1910 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Nagymagyar |
Morto | 1983 en Hungario Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
László Hantos [lAslO hantoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hantos László estis hungara ŝtata oficisto, publikigisto, sekreta informisto.
László Hantos[1] naskiĝis la 9-an de julio 1910 en Nagymagyar (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zlaté Klasy en Slovakio), li mortis en 1983 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Hantos akiris ekonomikan diplomon en memstara fakultato de Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933, juran diplomon en Universitato Erzsébet en 1941, krome li studis jaron en belga kaj nederlanda universitatoj. Post la unua diplomo li aliĝis al hungaraj junularaj movadoj en Ĉeĥoslovakio, kie li ankaŭ publikigis artikolojn aŭ redaktis gazeton. En 1938 li ricevis postenon en ministerio en Budapeŝto, poste en Hungara Nacia Banko. Inter 1943–1951 li laboris en institutoj, dum pro malbona sanstato li neniam estis soldato. En 1945 li aliĝis al la komunistoj, sed en 1951 la membreco ĉesis pro interveno de la sekreta servo. Inter 1950-1955 kaj ekde 1957-1960 li apartenis ankaŭ la sekreta servo kiel sekreta informisto, krome inter 1952-1957 li estis redaktoro en libroeldonejo, krome li tradukis. Inter 1957-1960 li estis informisto en Parizo, poste pro la malbona sanstato la sekreta servo hejmenportis.
Lia unua edzino estis Dóra Csinády inter 1944-1952, kiu naskis filinon. Pro divorco li denove edziĝis en 1953 kaj filino naskiĝis en la sekva jaro.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A csehszlovákiai magyarság (1936)
- Gazdasági életünk húsz éve (1938)
- Magyar gazdasági élet (1940)
- A mezőgazdasági ingatlanok elaprózódása (1943)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare Arkivigite je 2023-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM88665 hungarlingva datenaro de muzeo