La Imperio de la silento
La Imperio de la silento | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | L'Empire du silence |
Originala lingvo | franca lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 16 mar. 2022 |
Ĝenro | dokumenta filmo |
Reĝisoro(j) | Thierry Michel |
Loko de rakonto | Demokratia Respubliko Kongo |
IMDb | |
La Imperio de la silento (france: L'Empire du silence) estas belga filmo realigita de Thierry Michel kaj enkinejigita en 2022. En sia dokumenta filmo L'empire du silence, la belga produktoro Thierry Michel kaj la kongola nobelpremiito pri paco Denis Mukwege kronikas pri la kongola historio dum la lastaj tridek jaroj, inkluzive de Mobutu, la elmigrantoj en postkolonia Kongo, la potencbatalo kaj la fino de la diktaturo, la miksado de politiko kaj komerco, la geografio, justeco kaj seksperforto kiel milita armilo. Ĝi ankaŭ traktas la senpunecon de pluraj kongolaj agresantaj grupoj kiuj uzis seksperfortojn kaj ekzekutojn kiel militarmilojn kontraŭ sendefendaj civitanoj.
Sinoptiko
[redakti | redakti fonton]La Demokratia Respubliko Kongo estas disŝirita de milito, kiu estis plejparte ignorata de la amaskomunikilaro kaj la internacia komunumo dum dudek kvin jaroj. La pli ol 100 ribelaj grupoj[1] (ne nur M23[2]) sed ankaŭ la armeoj de Kongo kaj el najbaraj landoj avide kaptas, ŝajne nepunite, la riĉaĵojn de Kongo [3]. La listo de respondeculoj restas sub silento, plej probable pro la fakto, ke la prospero de la okcidentaj kaj aziaj landoj dependas de la kongola minerala trezorejo[4].
La milito en Demokratia Respubliko Kongo, kun la ligitaj malobeoj de la homaj rajtoj denuncitaj de Denis Mukwege[5], fronte al la indiferenteco de la internacia komunumo.
Teknika slipo
[redakti | redakti fonton]- Titolo: L'Empire du silence
- Reĝisoro: Thierry Michel
- Scenario: Thierry Michel kaj Christine Pireaux
- Muntado: Idriss Gabel
- Produktado: La Filmoj de la Ponteto
- Lando de origeno: Belgio
- Ĝenro: dokumenta filmo
- Daŭro: 110 minutoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (franca) M23-ribelantoj en DR Kongo: kiuj ili estas kaj kion ili volas?, BBC Afriko, la 1-an de junio 2022.
- ↑ Noto: M23 prenis sian nomon de packontrakto subskribita la 23-an de marto 2009 inter la registaro D.R. Kongo kaj la iama por-tucia milico. La tucia grupo delonge akuzis la kongan registaron je marĝenigado de la tucia etna malplimulto de la lando kaj volis batali kontraŭ hutu-plimulta milico bazita en D.R. Kongo nomita FDLR (Demokrataj Fortoj por la Liberigo de Ruando).
- ↑ (nl) L'Empire du Silence, Docville, 2022
- ↑ (nl) Ilse Van Baelen, ‘L’empire du silence’ doorbreekt de schokkende stilte ('L'empire du silence' rompas la ŝokan silenton), Humbug, la 17-an de januaro 2022.
- ↑ Prix Nobel de la paix, 2018