Lajos Dobsa
Lajos Dobsa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1824 en Makó | ||||
Morto | 8-an de julio 1902 (77-jaraĝa) en Coșdeni | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Left Centre (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto politikisto aktoro vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lajos Dobsa [lajoŝ dobŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobsa Lajos estis hungara juristo, aktoro, politikisto, dramisto, membro de Societo Kisfaludy (1862). Lia nobela antaŭnomo estis rottaresti [rotareŝti], liaj pseŭdonimoj estis Radicalis kaj asboD.
Lajos Dobsa[1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1824 en Makó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 9-an de julio 1902 en Kosgyán (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Coșdeni en Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Dobsa akiris juran diplomon en Debrecen en 1842, dum lernado li estis ankaŭ amatora aktoro. Li komencis sian juran karieron en Csanád kiel subnotario. Post jaro li helpis laboron de la hungara parlamento en Pozono. En 1844 li akiris advokatan licencon, tamen li iĝis aktoro en teatra kompanio de Ferenc Komlóssy (aktoro) en Győr, poste en aliaj gravaj urboj, eĉ en Nacia Teatro (Pest). Ekde 1846 li studvojaĝis kaj vivis en Germanio, Londono kaj Parizo. En la lasta urbo li travivis la revolucion. Post la hungara revolucio li hejmenvenis kaj ricevis politikan postenon, pli poste li batalis por la revolucio. Post la malvenko li retiriĝis al Kosgyán, kie li verkis teatraĵojn. En 1850 li estis kaptita kaj sidis duonjaron en prizono, pli poste li vivis en Pest (urbo). Inter 1869–1875 li estis parlamentano, pli poste li rezignis pri la politiko, teatra vivo kaj vivis kun sia edzino en la familia bieno en Kosgyán. Li ricevis premion en 1862.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- August von Kotzebue: Legjobb az egyenes út - Eliás Krumm
- Ede Szigligeti: Két pisztoly - Bájkerti
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Az 1848. évi francia forradalom (1848)
Liaj teatraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Öcsém, házasodjál! (1850)
- Attila és Ildikó (1858)
- Bűn bűnt követ (1862)
- I. István király (1880)
- Aba Sámuel (1895)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto, strato, memortabulo en Makó.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo D, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio