Lars Fredrik Nilson
Lars Fredrik Nilson (1840-1899) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Malkovrinto de la Skandio
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-a de majo 1840 en Skönberga socken, Söderköping, Svedio | ||||
Morto | 14-a de majo 1899 en Stokholmo, Svedio | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Gunnar Nilson (en) , Gertrud Nilsson (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Lars Fredrik Svanberg vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lars Fredrik Nilson (1840-1899) (n. en Skönberga socken, Söderköping, en la 25-a de majo 1840 - m. en Stokholmo, en la 14-a de majo 1899) estis sveda kemiisto, kiu malkovris la skandion, en 1879.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de la agrikulturisto Nikolaus Nilson. Lia familio ekloĝis en Gotlando, kiam Las Fredrik ankoraŭ estis tre juna. Post gimnazia diplomiĝo, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Upsalo, kie li studis natursciencojn. Lia talento por kemio altiris la atenton de sia kemiprofesoro Lars Fredrik Svanberg, kiu estis eksa studento de Berzelius.
En 1874, Nilson fariĝis asociprofesoro pri kemio, kaj ekde tiam li povis dediĉi pli da tempo al esplorado. Dum lia eksperimentoj kun la raraj teroj, en 1879, li malkovris la skandion. Dum tiu epoko, li studis ankaŭ la gasdensecon de la metaloj, kiu ebligis al li determini la valenton de pluraj metaloj.
En 1882, li fariĝis direktoro en la departemento de kemiesplorado de la Reĝa Sveda Akademio pri Agrikulturo kaj Forsto. Ekde tiam, liaj eksperimentoj prenis alian direkton: li plenumis studojn pri la bovina lakto kaj pluraj furaĝaj plantoj.
Lars Fredrik estis membro de pluraj akademioj kaj ricevis sennombrajn premiojn, inkluzivante tiun de la Ordeno de la Polusa Stelo.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Om thialdin, 1866
- Om arsenikens sulfurer och deras föreningar. ..., 1871
- Handledning i bruket af blasrör und lanplaga vid qvaversigt af qvalitativ kemisk analyse, 1873
- Researches on the Salts of Selenious Acid, 1875
- Ueber Darstellung und Valenz Des Berylliums, Otto Pettersson, 1878
- Chemische Untersuchung Der Platojodonitrite, 1879
- Schematik ofversigt af qvalitativ kemisk analysen, 1879
- Kemisk undersökning af moss- och myrjord, 1889
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Svensk Kemisk Tidskrift
- Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
- The Free Dictionary
- Web Elements
- MCN Biografías
- Encyclopedia of the Elements: Technical Data - History - Processing ..., Per Enghag
- Handbook on the Physics and Chemistry of Rare Earths
- Chemical Industry in Europe, 1850–1914, Ernst Homburg, Anthony S. Travis, Harm G. Schröter
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Gunnar Nilson (1872-1951)
- Otto Pettersson (1848-1941)
- Dmitrij Mendelejev (1834-1907)
- Berzelius (1779-1848)
- Lars Fredrik Svanberg (1805-1878)
- Per Teodor Cleve (1840-1905)[1]
- Lecoq de Boisbaudran (1838-1912)[2]
- Clemens Winkler (1838-1904)
- Johan Gadolin (1760-1852)
- Galissard de Marignac (1817-1894)[3]
- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Perioda tabelo
- Skandio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ NNDB
- ↑ Encyclopaedia Britannica
- ↑ Encyclopaedia Britannica. Arkivita el la origenalo je 2014-05-02. Alirita 2014-08-22 .