Content-Length: 103095 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Mbanza-Ngungu

Mbanza-Ngungu - Vikipedio Saltu al enhavo

Mbanza-Ngungu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mbanza-Ngungu
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Demokratia Respubliko Kongo
Provinco Provinco Kongo Centra
Demografio
Loĝantaro 101 336  (2012)
Geografio
Geografia situo 5° 15′ S, 14° 52′ O (mapo)-5.2514.866666666667Koordinatoj: 5° 15′ S, 14° 52′ O (mapo) [+]
Alto 610 m
Areo 8190 km² ( 819 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00
Mbanza-Ngungu (Demokratia Respubliko Kongo)
Mbanza-Ngungu (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Situo de Mbanza-Ngungu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mbanza-Ngungu [+]
vdr

Mbanza-Ngungu estas grandurbo kaj universitata urbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Dum la kolonia erao la oficialaj loknomoj estis ThysvilleThysstad, nomita post la belga urbofondinto Albert Thys. La urbo apartenas al la provinco Kongo Centra, la plej okcidenta parto de la lando, estas laŭ loĝantaro la tria plej granda urbo de la provinco, kaj inkluzivas ankaŭ la mallarĝan strion de atlantika marbordo de la lando.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Mbanza-Ngungu situas sur montetaro inter Angolo kaj Kongo (rivero) en la okcidenta parto de la lando. Kinŝaso troviĝas 116, Matadi 169, Boma 212, Bandundu 351, Lubumbashi 1558 km.

Albert Thys fondis la urbon en 1905. Ĝis 1932 la urbo estis feriejo, poste la trajno ekfunkciis. Ekde la 1980-aj jaroj Mbanza-Ngungu estas ankaŭ garnizono de la armeo.

Mbanza-Ngungu estas loko de la fera industrio kaj gravas la liverado inter la ĉefurbo kaj oceano. Menciindas ankaŭ la turismo.

Mbanza-Ngungu situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Kinŝaso kaj Boma. En 1957 ponto Thysville-Kasangulu estis inaŭgurita, kiu transiras la riveron Sukasou.

Mbanza-Ngungu situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 24 kaj 27 °C. La varmo kulminas en aŭgusto, malkulminas en decembro. Jare pluvas po 1469 mm. La pluvo kulminas en aprilo kaj novembro, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo, la landa sekcio de TEJO kaj sekcio de Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio, la landa asocio de UEA, havas sian sidejon kaj centran adreson en Mbanza-Ngungu.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la proksimeco diversaj kavernoj estas vizitataj. En kelkaj kavernoj vivas blindaj kaj senkoloraj fiŝoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Mbanza-Ngungu

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy