Membrillera
Membrillera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19247 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 97 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 57′ N, 2° 59′ U (mapo)40.949166666667-2.9786111111111Koordinatoj: 40° 57′ N, 2° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 834 m [+] | ||
Areo | 38 km² (3 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Membrillera [+] | |||
Membrillera [membriĜEra] (Cidoniejo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 97 loĝantoj sur areo de 38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,6 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Membrillera situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 830 m super marnivelo; je 54 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 38,33 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°56′57″N 2°58′43″Ok. Najbaras la municipoj Jadraque, Casas de San Galindo, Espinosa de Henares, Cogolludo, San Andrés del Congosto kaj La Toba.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 92, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Membrillera, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Membrillera kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 97 en 2024.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.