Mezőzombor
Mezőzombor (mezOzombor) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szerencs. Mező signifas: kampo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 39 km²
- Supermara alteco: 93 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1495/21.2584
- Loĝantaro: 2590
- Poŝtkodo: 3991
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Mezőzombor situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Miskolc-Nyíregyháza. Szerencs troviĝas 7, Tokaj 15, Abaújszántó 19, Miskolc 41 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1298. En 1567 la turkoj detruis la komunumon, baldaŭe ĝi iĝis kampurbo en 1665. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis pro la konstantaj militadoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Alveno de Sankta Spirito
- kalvinana preĝejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Mezőzombor naskiĝis maŝininĝeniero Imre Korán.