Monfarejo
Monfarejo estas konstruaĵo, en kiu la rajtigita potenco (urbo, ŝtato ks) fabrikas la monerojn kaj la monbiletojn.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde la komenco moneroj estis fabrikataj per mongisado aŭ monpregado.
Ĉiu polis (urbo-ŝtato) en la antikva Grekio havis propran monfarejon.
En Romo la unua monfarejo estis konstruita sur la monteto Kapitolo, en la templo de Juno Moneta (tiu kiu avertas). La kromnomo estis donita al Juno, kiam en la jaro 390 a.K., ŝiaj famaj anseroj alarmis la garnizonon de Kapitolo ĝustatempe por ebligi ĝin retropuŝi la atakon de roto da Gaŭloj.
La itala nomo de monero moneta devenas de la nomo de tiu unua romia monfarejo, same kiel la nomo de mono en aliaj lingvoj.
Bildaro pri monpregado (tradicia fabrikado de moneroj)
[redakti | redakti fonton]-
Fandforno, kiu fandas metalon por fabriki monerojn.
-
Martelo uzata en monproduktado kiel montrite en la foto de la monfaristo.
-
Instalaĵo por produktado de moneroj kun reliefo ambaŭflanke de la monero.
-
Aparato por stampi la randojn de la moneroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002