NHL
NHL | |||||
---|---|---|---|---|---|
profesia sporta ligo glacihokea ligo | |||||
Komenco | 26-a de novembro 1917 vd | ||||
Lando(j) | Usono • Kanado vd | ||||
Sidejo | Nov-Jorko | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Nacia Hoke-Ligo (angle National Hockey League (NHL); france Ligue nationale de hockey (LNH)) estas granda ligo de 31 (baldaǔ 32) glacihokeaj kluboj, 25(26) en Usono kaj 6 en Kanado. Ĝia sidejo troviĝas en Novjorko. Ĝi estas konsiderata ĝenerale la plej alta nivelo de glacihokeo en la tuta mondo, kaj estas unu el la ĉefaj sportligoj en Nordameriko. Ĉiujare, la ĉampiono de la NHL ricevas la Pokalon «Stanley». Posedas nun la pokalon St Louis Blues.
La ligo fondiĝis en 1917 en Montrealo kun kvar teamoj. Hodiaŭ, la NHL allogas multajn lertegajn ludistojn de la tuta mondo kaj nun havas ludistojn de 20 landoj. Dum multe da jaroj, granda plimulto de ludistoj estis kanadanoj. Tamen, en lastaj kelkaj jardekoj, la elcento de ludistoj de Usono kaj Eŭropo kreskadis, pro la pligrandiĝo de la ligo de ses teamoj en 1967 ĝis tridek unu nun, kaj pro la disponebleco de multaj talentaj ludistoj de Eŭropo, aparte de la ekse socialismaj landoj de Eŭropo.
Oni ofte parolas pri la "origena sesopo" de teamoj de Montrealo, Toronto, Ĉikago, Detrojto, Novjorko, kaj Bostono, kiuj konsistis la tutan ligon dum preskaŭ 30 jaroj ĝis la ligo aldonis ses novajn teamojn en 1967.
Teamoj
[redakti | redakti fonton]Divido | Teamo | Urbo/Regiono | Stadiono | Fondiĝo | Aliĝo |
---|---|---|---|---|---|
Orienta Kongreso | |||||
Atlantika | Brunursoj de Bostono Boston Bruins |
Bostono, Masaĉuseco | TD Garden | 1924 | |
Kanadanoj de Montrealo Montreal Canadiens |
Montrealo, Kebekio | Bell Centre | 1909 | 1917 | |
Senatanoj de Otavo Ottawa Senators |
Otavo, Ontario | Scotiabank Place | 1992 | ||
Acerfolioj de Toronto Toronto Maple Leafs' |
Toronto, Ontario | Air Canada Centre | 1917 | ||
Sabroj de Bufalo Buffalo Sabres |
Bufalo, Novjorkio | HSBC Arena | 1970 | ||
Ruĝaj Flugiloj de Detrojto Detroit Red Wings |
Detrojto, Miĉigano | Joe Louis Arena | 1926 | ||
Fulmo de Golfo de Tampo Tampa Bay Lightning |
Tampo, Florido | St. Pete Times Forum | 1992 | ||
Panteroj de Florido Florida Panthers |
Sunrise, Florido | BankAtlantic Center | 1993 | ||
Metropola | Diabloj de Nov-Ĵerzejo New Jersey Devils |
Newark, Nov-Ĵerzejo | Prudential Center | 1974* | |
Flugantoj de Filadelfio Philadelphia Flyers |
Filadelfio, Pensilvanio | Wells Fargo Center | 1967 | ||
Insulanoj de Novjorkio New York Islanders |
Uniondelo, Novjorkio | Nassau Veterans Memorial Coliseum | 1972 | ||
Pingvenoj de Picburgo Pittsburgh Penguins |
Picburgo, Pensilvanio | Consol Energy Center | 1967 | ||
Ranĝeroj de Novjorko New York Rangers |
Novjorko, Novjorkio | Madison Square Garden | 1926 | ||
Bluaj Jakoj de Kolumbuso Columbus Blue Jackets |
Kolumbuso, Ohio | Nationwide Arena | 2000 | ||
Ĉefurbanoj de Vaŝingtono Washington Capitals |
Vaŝingtono | Verizon Center | 1974 | ||
Uraganoj de Karolino Carolina Hurricanes |
Ralejho, Norda Karolino | RBC Center | 1972 | 1979* | |
Okcidenta Kongreso | |||||
Centra | Nigraj Akcipitroj de Ĉikago Chicago Blackhawks |
Ĉikago, Ilinojso | United Center | 1926 | |
Predantoj de Naŝvilo Nashville Predators |
Naŝvilo, Tenesio | Bridgestone Arena | 1998 | ||
Bluoj de Sankta Luiso St. Louis Blues |
Sankta Luiso, Misurio | Scottrade Center | 1967 | ||
Jetoj de Vinipego Winnipeg Jets |
Vinipego, Manitobo | MTS Centre | 1999* | ||
Avalanĉo de Kolorado Colorado Avalanche |
Denvero, Kolorado | Pepsi Center | 1972 | 1979* | |
Steloj de Dalaso Dallas Stars |
Dalaso, Teksaso | American Airlines Center | 1967* | ||
Kojotoj de Arizono Arizona Coyotes |
Glendelo, Arizono | Jobing.com Arena | 1972 | 1979* | |
Sovaĝejo de Minesoto Minnesota Wild |
Sankta Paŭlo, Minesoto | Xcel Energy Center | 2000 | ||
Pacifika | Flamoj de Kalgario Calgary Flames |
Kalgario, Alberto | Scotiabank Saddledome | 1972* | |
Naftistoj de Edmontono Edmonton Oilers |
Edmontono , Alberto | Rexall Place | 1972 | 1979 | |
Kanukoj de Vankuvero Vancouver Canucks |
Vankuvero, Brita Kolumbio | Rogers Arena | 1945 | 1970 | |
Anasoj de Anahejmo Anaheim Ducks |
Anahejmo, Kalifornio | Honda Center | 1993 | ||
Reĝoj de Los-Anĝeleso Los Angeles Kings |
Los-Anĝeleso, Kalifornio | Staples Center | 1967 | ||
Oraj Kavaliroj de Vegaso Vegas Golden Knights |
Lasvegaso, Nevado | T-Mobile Arena | 2017 | ||
Krakeno de Seatlo
Seattle Kraken |
Seatlo, Vaŝingtonio | Climate Pledge Arena | 2021
| ||
Ŝarkoj de San-Joseo San Jose Sharks |
San-Joseo, Kalifornio | HP Pavilion | 1991 |
En Decembro 2018, la NHL decidis starigi novan teamon en Seatlo, Vaŝingtonio, kiu ekkonkursos dum la sezono komencanta en 2021. [1]
- Notoj
- Steleto (*) indikas ke la koncerna teamo iam translokiĝis, kaj fondiĝis sub alia nomo.
- Edmonton Oilers, Carolina Hurricanes (ekse Hartford Whalers), Colorado Avalanche (ekse Quebec Nordiques), kaj Phoenix Coyotes (ekse Winnipeg Jets) ĉiuj aliĝis NHLon en 1979 je la kuniĝo de NHL kaj WHA, la Monda Hoke-Ascio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Belson, Ken, "Seattle Is Awarded an N.H.L. Expansion Team". Kontrolita 21a de Decembro, 2018.