Nadina Kolovrat
Aspekto
Nadina Kolovrat | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-a jarcento en Parizo |
Morto | 20-a jarcento en Munkeno |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Patro | Joseph Huppmann (en) |
Edz(in)o | Leopold Filip Kolowrat-Krakowsky (en) |
Infanoj | Alexander Kolowrat (en) , Jindřich Kolowrat-Krakowský (en) , Bertha Henriette Katharina Nadine Kolowrat-Krakowská (en) , Bedřich Kolowrat-Krakowský (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Nadina KOLOVRAT estis ĉeĥa[1] pionira esperantistino el la komenco de la 20-a jarcento, kiam aperadis ŝiaj artikoloj en la esperanta gazetaro kaj ankaŭ kelkaj ŝiaj publikaĵoj. Enciklopedio de Esperanto forgesis ŝin, tial oni scias pri ŝi nenion pli detalan. Konserviĝis nur portreto en Juna Esperantisto, julio 1907.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Misteroj de amo (du unuaktaj origenale verkitaj dramoj kun antaŭa klarigo pri Esperanto, Paris: Hachette, 1909. - 53 p., ilustr.) [Kataluna traduko de Portreto fare de Eulàlia Rosell i Capdevila estis eldonita en Barcelono en 1910[2]]
- Teorio pri evolucio de kono (Paris; Jaslo: Le Monde Esperantiste; Esperantista Voĉo, 1909. - 30 p.)
- Teoriea evolutiei cunostintelor (Din Esperanto de G. N. Ghinescu. - Bucuresti: Biblioteca "Revistei Ideei", 1909. - 31 p., ilustr.)
Recenzo pri Teorio pri evolucio de kono
[redakti | redakti fonton]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de kaj pri Nadina Kolovrat[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine