Oltingen
Oltingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 26′ 0″ N 7° 56′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.93333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 7° 56′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.93333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 419 |
Areo | 7,18 km² |
Alteco | 576 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4494 |
Komunumkodo | 2855 |
Oltingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 419 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Oltigen situas en la supera parto de la valo de la rivero Ergolz, kiu fontas en la centro de la vilaĝo. Pro la bone konservitaj domoj, farmbienoj kaj du muelejoj el mezepoko la vilaĝo estis atribuita al la sivsa inventaro de vilaĝoj kun vilaĝaspekto de nacia signifo.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Oltingen limas en nordo al Rothenfluh kaj Anwil, en oriento al Kienberg (Kantono Soloturno), en sudoriento al Erlinsbach kaj Rohr (ambaŭ en Kantono Soloturno), en sudokcidento al Zeglingen, kaj en okcidento al Wenslingen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Oltingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la reto de la publika trafiko per poŝtaŭtolinio al Tecknau kaj Gelterkinden.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Oltingen datiĝas el la jaro 1244 jam kiel Oltingen.
En mezepoko la distriktolimo inter Sisgau kaj Frickgau disigis la vilaĝon en du partoj. La orienta parto apartenis al la senjorlando Kienberg kaj la okcidenta al la senjorlando Thierstein. En la jaro 1684 la urbo Bazelo akiris ambaŭ partojn kaj atribuis ilin al la voktejo Farnsburg. Ek de 1814 Oltingen apartenas al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 integriĝis al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- komunumoj de Haut-Rhin
- Oltingen, francigite Oltingue en Alzaco
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|