Content-Length: 147866 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Provinco_Kars

Provinco Kars - Vikipedio Saltu al enhavo

Provinco Kars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Kars
provinco de Turkio [+]

LandoTurkio

ĈefurboKars
- koordinatoj40° N, 43° O (mapo)40.45472222222243.060277777778Koordinatoj: 40° N, 43° O (mapo) [+]
Akvokolektejo9 442 km² (944 200 ha) [+]
Areo9 442 km² (944 200 ha) [+]

Loĝantaro253 403 [+] (2021)
Denseco26,84 loĝ./km² [+] [+]

Poŝtkodo36000–36999 [+]
ISO 3166-2TR-36

Provinco Kars (Tero)
Provinco Kars (Tero)

Provinco Kars (Turkio)
Provinco Kars (Turkio)
DEC

Map
Provinco Kars

Vikimedia Komunejo:  Kars Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Provinco Kars
Situo
Distriktoj
Regiono Orienta Anatolio
Areo 9 587 km²
Loĝantaro 312 205 (en 2007)
Telefona kodo 474
Aŭtokodo 36
vdr

Kars (kurde Qers) estas provinco de Turkio. Ĝi situas en la administra regiono Orienta Anatolio en nord-orienta Turkio, ĉe limo al Armenio kaj tiel estas limregiono inter Orienta Anatolio kaj Transkaŭkazio. Ĝia ĉefurbo estas Kars (same kurde Qers) . La najbaraj provincoj estas Ardahan, Erzurum, Ağrı kaj Iğdır.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 253 403 loĝantoj, el kiuj triono en la provinca ĉefurbo Kars. La provinco kovras areon de 9 442 kvadrataj kilometroj kaj ĉirkaŭas ĝin pli ol 3 000 m altaj montoj, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km². El la surfaco plej grandas altebenaĵoj (51 %) kaj montaroj (38 %) kaj nur 11 % estas agroebenaĵo. La plej gravaj riveroj estas Aras, limriveroj Arpa kaj Göle. Gravaj lagoj estas Aygır, Aktaş kaj Turna.

La klimato estas kontinenta kun fortaj sezonaj temperaturaj ŝanĝiĝoj. Eblas -40 °C vintre kaj +45 °C somere. La jara precipitaĵo estas ĉirkaŭ 500 mm. La natura vegetaĵo en la regiono de Kars estas stepo.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro ĉefe okupiĝas pri agri- kaj forstokulturo. La iam floranta komercado kun la iama Sovetunio kaj nuna Rusio sengraviĝis.

La loĝantaron formas turkoj, kurdoj, azerioj kaj karapapakoj respektive terekemoj. Iam loĝis tie multaj armenoj kaj kartveloj, kiuj reprezentis tie la kristanecon.

Ĉar la provinco situas inter Malgranda Azio kaj Kaŭkazio, multfoje ŝanĝiĝis ties posedantoj. Kars apartenbis dum jarcentoj al la armena reĝlando, kies ĉefurbo estis en Ani. La bizanca imperio perdis la regionon Kars en 1064 al la selĝukoj kaj tiel komenciĝis la islamigo/turkigo de la loĝantaro.

La areon okupis la kartveloj en 1124, la mongoloj en 1239. Inter 1534 kaj 1878, Kars apartenis al la Osmana imperio, post la bataloj de 1829 kaj 1856 al la rusa imperio. Post la milito de 1877-78, Kars apartenis al Rusio, ĝis 1919.

Dum la unua mondmilito, frost- kaj malsatmortis en batalo de Sarıkamış ĉirkaŭ 90.000 turkaj soldatoj pro malbona komandado de la trupoj.

Post kolapso kaj retiriĝo de la rusa registaro el tiu regiono, ekzistis tie dum 9 monatoj la t.n. Sudokcidenta Kaŭkaza Respubliko ĝis aŭtuno de 1919.

Laŭ pactraktato de Brest-Litovsk, la regionon akiris Turkio. La regionon posedis mallongtempe Armenio, sed en oktobro/novembro de 1920 paŝao Kazım Karabekir okupis ĝin por Turkio. En la dua mondmilito, ĝi estis grava militista bazo. Pli frue apartenis al la regiono la hodiaŭ sendependaj provincoj Ardahan kaj Iğdır. En 2006 starigitis la Humanecmonumento kiel repaciĝsigno inter turkoj kaj armenoj; ĝi forigitis en la jaro 2011.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Turkia topografio Provincoj de Turka Respubliko Flago de Turkio

Adana | Adıyaman | Afyonkarahisar | Ağrı | Aksaray | Amasya | Ankara | Antalya | Ardahan | Artvin | Aydın | Balıkesir | Bartın | Batman| Bayburt | Bilecik | Bingöl | Bitlis | Bolu | Burdur | Bursa | Çanakkale | Çankırı | Çorum | Denizli | Diyarbakır | Düzce | Edirne | Elazığ | Erzincan | Erzurum | Eskişehir | Gaziantep | Giresun | Gümüşhane | Hakkâri | Hatay | Iğdır | Isparta | İstanbul | İzmir | Kahramanmaraş | Karabük | Karaman | Kars | Kastamonu | Kayseri | Kırıkkale | Kırklareli | Kırşehir | Kilis | Kocaeli | Konya | Kütahya | Malatya | Manisa | Mardin | Mersin | Muğla | Muş | Nevşehir | Niğde | Ordu | Osmaniye | Rize | Sakarya | Samsun | Siirt | Sinop | Sivas | Şırnak | Tekirdağ | Tokat | Trabzon | Tunceli | Şanlıurfa | Uşak | Van | Yalova | Yozgat | Zonguldak









ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Provinco_Kars

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy