Siuoj
Aspekto
Siuoj | |
---|---|
etno • Usonaj indianoj • Indiĝenaj popoloj en Kanado • tribo | |
indianoj • Nord-Amerikaj indianoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Siuoj (angle: Sioux) estas indiĝenoj de Nord-Ameriko. La termino povas referenci al iu etna grupo el la Granda Siua Nacio aŭ al iu el la naciaj dialektoj. La Siuoj konsistas el tri ĉefaj grupoj bazitaj sur dialekto kaj subkulturo:
- Isanti ("Tranĉilo," origenas de la nomo de la lago en hodiaŭa Minesoto): rezidantaj en la ekstrema oriento de Norda Dakoto kaj Suda Dakoto, Minesoto, kaj norda Iovao, kaj ofte estas referencataj kiel Santeoj aŭ Dakotoj.
- Ihanktovan-Ihanktovana ("Vilaĝo-je-la-fino" kaj "vilaĝeto-je-la-fino"): rezidantaj en la areo de la Minesota Rivero, oni konsideras ilin kiel la mezaj siuoj, kaj ofte estas referencataj kiel Janktonoj aŭ Nakotoj.
- Teton (“Loĝantoj de la Prerio”): la plej okcidentaj siuoj, konataj pro ilia ĉasada kaj batala kulturo, kaj ofte estas referencataj kiel Lakotoj.
Nuntempe, la Siuoj havas multajn apartajn tribajn registarojn dividitaj en pluraj rezervejoj kaj komunumoj tra Norda Dakoto, Suda Dakoto, Minesoto, Nebrasko kaj ankaŭ en Manitobo kaj suda Saskaĉevano en Kanado.