Starto
Starto | |
Kovrilpaĝo de Starto n-ro 1/2016
| |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | movada revuo |
Periodeco | 4-foje jare |
| |
Lando | Ĉeĥio |
Posedanto | Ĉeĥa Esperanto-Asocio |
Publikigisto | DTP centrum, Svitavy |
Redaktisto | Miroslav Malovec |
Establodato | 1968 |
Prezo | 11 EUR, 13 EUR ekster Eŭropo, 6 EUR por la PDF-versio |
ISSN | 1212-009X |
| |
Starto estas Esperanto-gazeto kaj organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, fondita en 1968.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]En la revuo aperas informoj kaj impresoj pri Esperanto-asocioj, anoncoj kaj kalendaro pri Esperanto-aranĝoj. Aperas kelkfoje poemoj dukolumne Ĉeĥe-Esperante. La diversaj kluboj en Ĉeĥujo havas dediĉitan parton en la revuo por raporti pri siaj agadoj. La jubileaj membroj, naskiĝintoj ktp estas gratulitaj fine de revuo. La kovrilo kaj malantaŭa paĝo prezentas kolorajn fotojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1968, kiam estis preparata la refondo de la asocio, tiam la titolo simbolis restartigon de la movado, sed kvankam ĝi jam bone kuras, la titolo estas konservata jam kiel tradicio. Aperadis komence 7-foje jare, poste 6-foje, nun 4-foje.
La unua redaktoro estis Oldřich Kníchal (1968-1979, Jaromír Jermář kaj Zdenko Křimský (1979-1984), Jiří Patera (1985-1990) kaj Miroslav Malovec ĝis nun.
Ekde la jaro 2000 eblas legi la gazeton ankaŭ en elektronika formo.