Content-Length: 67600 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_L%C3%BCdde

Theodor Lüdde - Vikipedio Saltu al enhavo

Theodor Lüdde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Lüdde
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1841 (1841-11-30)
Morto 30-an de novembro 1902 (1902-11-30) (61-jaraĝa)
Okupo
Okupo apotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Löwen-apoteko en Vajmaro, de Lüdde kaj lia idaro

Theodor Friedrich Wilhelm LÜDDE (vere Könnecke; naskiĝinta en 1842, mortinta en 1903 en Vajmaro) estis germana apotekisto. Li entreprenistis en Vajmaro je Löwen-Apotheke (Goetheplatz nr 1). La menciita apoteko vajmara ĝis hodiaŭ estas en la posedo de la Lüdde-oj.[1]

La puto ĉe la legadmuzeo kiu ricevis unue elegantan porhundan trinkigejeton

La apotekisto kaj medicina asesoro Lüdde ankaŭ ŝatis hundojn ĉar li igis munti porhundajn trinkigujojn ĉe putoj. La unua en Vajmaro kiu ĝuis tiun ĉi novan servon estis Puto legadmuzea.[2][3] Tiu faritis laŭ Hans-Joachim Leithner ĉirkaŭ la jaro 1880-a.[4] Aliaj tamen asertas ke tio estis ne antaŭ 1864. Ĉiuj vajmaraj putoj kun tiaj trinkigetoj figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj. [5]

Sed Lüdde ankaŭ administre aktivis kunverkante novan version de la Vajmara apoteka leĝaro de 1805.[6] Krome estis li ekde 1879 ano de la ekzamenkomisiono por apotekaj lernoknaboj.[7]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Löwen-Apotheke in Weimar Apothekerin Teresa Lüdde e.K., Weimar, webvalid.de
  2. "Brunnen am Lesemuseum", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 58.
  3. Brunnen am Lesemuseum Weimar, outdooractive.com
  4. Hans Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, Vajmaro 2018 (WeimarWissen 1, Der Weimarer Brunnenschatz), p. 113.
  5. Jen aliaj putoj Vajmare: Löwenbrunnen ĉe Graben, Konkoputo, puto malpost Vilhelmo-Ernesto-gimnazio, puto ĉe Frauenplan antaŭ Goeto-muzeo.
  6. "Löwen-Apotheke", ĉe: Günther 1998, p. 283
  7. Regierungsblatt für Sachsen-Weimar-Eisenach auf das Jahr 1879, p. 13.








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_L%C3%BCdde

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy