Walerian Włodarczyk
Aspekto
Walerian Włodarczyk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1931 |
Morto | 5-an de septembro 1977 (45-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Infanoj | Marcjusz Włodarczyk (en) , Jarosław Włodarczyk (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto filologo esperantisto tradukisto |
Walerian Wiesław WŁODARCZYK (naskiĝis en 1931, mortis la 5-an de septembro 1977 en Varsovio) estis pola esperantisto, ĵurnalisto kaj verkisto.
Libroforme aperis en Esperanto lia 150-paĝa kolekto de eldiroj de polaj famuloj pri la Internacia Lingvo, Esperanto? Eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj (1964) kaj lirika poemaro Mio mia (1965). Li faris plurajn vojaĝojn kaj prelegis en fakaj internaciaj kunvenoj. Lastatempe li estis laboranta super doktoriĝa disertacio pri Esperanta temo.