Content-Length: 120081 | pFad | http://eo.wikiquote.org/wiki/Kulturo

Kulturo - Vikicitaro Saltu al enhavo

Kulturo

El Vikicitaro
Kulturo
Kulturo
Kulturo
Aliaj projektoj
Kulturo en Vikipedio
Kulturo en Komuneja kategorio
Kulturo en Vikivortaro
Kulturo en Vikinovaĵoj

Kulturo estas la kolektiva neheredita sciaro (tradicioj, kutimaj ag- kaj pens-manieroj ks), amasigita, konservita kaj transdonita de ĉiu el la diversaj homaj grupoj (etnaj, religiaj, sociaj k.a.) aŭ de la tuta homaro.

Citaĵoj

[redakti]

Jean Baudrillard

[redakti]
Citaĵo
« Antaŭ ol malaperi ĉio en nia kulturo seksiĝas»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]

Sigmund Freud

[redakti]
Citaĵo
« Same kiel ne eblas eviti devigadon al kultura laboro, ne eblas ankaŭ eviti dominadon de malplimulto super la amasoj, ĉar la amasoj estas malkleraj kaj mallongvidaj, ili ne ŝatas rezigni je pasioj, ne aŭskultas la argumentojn pri neevitebelo de tiu rezigno kaj individuaj reprezentantoj de la amasoj stimulas unu la alian al plena manko je limigoj kaj malprudeco. Nur danke al influo de ekzemplodonaj individuoj, agnoskataj de ili kiel gvidantoj, ili ebligas inklinigi sin al streĉa laboro kaj memrezigno, de kio dependas ekzistado de la kulturo. »
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« Plej verŝajne certa procentaĵo de la homaro — pro malsanecaj denaskaj trajtoj aŭ troa forto de la pasioj — por ĉiam restos nesocia, sed se oni sukcesus la nunan malamikan al la kulturo plimulton transformi je malplimulto, estus atingita tre multe, eble eĉ atingebla maksimumo. »
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« Finfine la ĉefa tasko de la kulturo, ĝia vera bazo estas defendi nin de la naturo»
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« La kulturo postulas oferi ne nur la seksecon, sed ankaŭ agresemon de la homo, do al ni iĝas klare kial al la homoj malfacilas konsideri sin feliĉigita de ĝi. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Ĉe ni formiĝis impreso, ke la kulturo estas procezo, ekreginta la homaron — ni ankoraŭ restas sub ĉarmo de tiu ĉi ideo. Tiu ĉi procezo servas al Eroto, deziranta kolekti unue apartajn individuojn, poste la familiojn, tribojn, popolojn, naciojn en unu granda tuto, en la homaro. Kial tiel devas okazi ni ne scias; tia estas la afero de Eroto. La homaj amasoj devas esti libide interligitaj; la sama bezono, la samaj profitoj de komuna laboro ne detenus ilin. Al tiu ĉi programo de la kulturo kontraŭstaras natura instinkto de agresemo, fremdeco de unu al ĉiuj kaj de ĉiuj al ĉiu. La agresemo estas posteulo kaj la ĉefa reprezentanto de la mortoinstinkto, trovita de ni apud Eroto kaj kundividanta kun li regadon de la mondo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Etikon oni povas kompreni kiel provon de terapia influo, kiel penon atingi helpe de ordonoj de Supermio tion, kion malsukcesis fari la tuta resta laboro de la kulturo. Temas pri tio, kiel forigi de sur la vojo de la kulturo la plej gravan obstaklon — la fundamentan agresemon de la homo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« …en ĉiu socio spirito de la kulturo estas ĝenerale difinata de la spirito de dominantaj sociaj grupoj. Parte tio okazas ĉar tiuj grupoj kontrolas edukan sistemon, lernejon, eklezion, gazetaron, teatron kaj tiel havas eblecon trudi siajn ideojn al la tuta loĝantaro; sed krome tiuj regantaj grupoj havas ankaŭ tian prestiĝon, ke malsupraj klasoj volonte pretas akcepti iliajn valorojn, imiti ilin, psikologie identigi sin kun ili. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …ĉiuj kulturoj estas religiaj, kaj ĉiu neŭrozo estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la problemon de la homa ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La eŭropa civilizo formiĝis surbaze de du kulturoj: la juda kaj la helena»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Konscia kapablo je unuflankeco estas signo de la plej supera kulturo. Sed neintenca unuflankeco, do malkapablo esti alia ol unuflanka, estas signo de barbareco»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Se vi estas klera vi estas pli libera. » « Se é culto é mais livre »
— Abel PRIETO
Citaĵo
« Nur la spirito povas neniigi la ĥaoson de la mondo. Ĝiaj elfaroj liveras konsolon kaj ŝirmon al vundita digno, al la porĉiame sensata sopiro de la homoj. »
— Jean ZIEGLER
Citaĵo
« Esti leginta la saman libron estas esti loĝinta en la sama domo» « Avoir lu le même livre, c’est avoir habité la même maison. »
— Antoine de SAINT-EXUPERY
Citaĵo
« Beston gvidas naturo, homon gvidas kulturo. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Neniu popolo ekposedas kulturon sen esti paginte altan prezon por ĝi. »
— James Baldwin
Citaĵo
« Mi trovis pli da subtenantoj por usona kulturo ol la Departemento pri Fremdaj Aferoj. Certe mi malamikiĝis kun malpli, sed tio ne estas malfacila. »
— Arthur Miller
Citaĵo
« Se ni volas atingi pli riĉan kulturon, riĉa en kontrastaj valoroj, ni devas rekoni la tutan gamon de homaj potencialoj, kaj tiel teksi malpli arbitran socian teksaĵon,unun en kiu ĉiu aparta homa talento trovos sian ĝustan lokon. » « If we are to achieve a richer culture, rich in contrasting values, we must recognize the whole gamut of human potentialities, and so weave a less arbitrary social fabric, one in which each diverse human gift will find a fitting place. »
— Margaret Mead, Sex and Temperament in Three Primitive Societies

Vidu ankaŭ

[redakti]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikiquote.org/wiki/Kulturo

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy