Content-Length: 77878 | pFad | http://eo.wikiquote.org/wiki/Rito

Rito - Vikicitaro Saltu al enhavo

Rito

El Vikicitaro
Rito
Rito
Rito
Aliaj projektoj
Rito en Vikipedio
Rito en Komuneja kategorio
Rito en Vikivortaro

Rito estas ceremoniogesto, preskribita de iu religio, konfesio, eklezio, sekreta societo ks, tradicia ceremonio de socia moro.

Erich Fromm

[redakti]
Citaĵo
« Krom la arto la plej grava rimedo trarompi surfacon de la rutino kaj tuŝi la fundamenton de la vivo konsistas en tio, kion oni povas marki per la komuna termino “rito”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La sola afero, kiu proksimiĝas laŭ sia signifo al la rito estas partopreno de la spektanto en la sportaj konkuroj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La religiaj ritoj nun signifas malmulton, escepte eble la katolikismajn. Laikaj ritoj preskaŭ tute mankas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« La amasa movado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia. La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia. La Franca revolucio estis la nova religio de tiu tempo: ĝi havis dogmojn, sanktajn revoluciajn principojnLibereco kaj la sankta Egaleco; ĝi havis “siajn religiajn ritojn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de katolika diservo, ligita al la civilaj festoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Morti kaj mortigi pli facilas kiam tio estas parto de la rito, ceremonio, drama prezentaĵo aŭ ludo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la eklezia hierarĥio kaj ritoj... La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Ĉiuj atakoj kontraŭ arkaiĝintaj ritoj, pri kiuj rakontas la historio de la religio, estas protesto de la amaso, kiu volas senti sian kreskon, kontraŭ trudataj al ĝi limoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ

[redakti]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikiquote.org/wiki/Rito

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy