Simarubacoj
Simarubacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
simarubo Simarouba Aubl. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La simarubacoj[2] (latine Simaroubaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo sapindaloj (Sapindales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 120 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas simarubo[2].
Tiuj plantoj estas arboj kaj arbedoj, kreskantaj en tropiko kaj subtropiko. La etaj floroj grupiĝas en paniklo, flanke staranta. Sur la interna parto de la stamenaj tigetoj evoluas skvameca alpendaĵo.
La indiĝenoj uzas ilin kiel kuracplantojn pro la granda amaraĵa enteno.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (10 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Sapindales Juss. ex Bercht. & J.Presl- sapindaloj
- Simaroubaceae DC. - simarubacoj
- Ailanthus Desf. - ailanto[5]
- Amaroria A. Gray - amarorio
- Brucea J.F. Mill. - bruceo
- Castela Turpin - kastelao
- Eurycoma Jack - eŭrikomo
- Gymnostemon Aubrév. & Pellegr. - gimnostemono
- Holacantha A. Gray - holakanto
- Iridosma Aubrév. & Pellegr. - iridosmo
- Leitneria Chapm. - lejtnerio
- Nothospondias Engl. - notospondiado
- Odyendyea Pierre - odjendjeo
- Perriera Courchet - periero
- Picrasma Blume - pikrasmo
- Picrolemma Hook. f. - pikrolemo
- Pierreodendron Engl. - piereodendro
- Quassia L. - kvasio[6]
- Samadera Gaertn. - samadero*
- Simaba Aubl. - simabo[2]
- Simarouba Aubl. - simarubo
- Simaroubaceae DC. - simarubacoj
- Sapindales Juss. ex Bercht. & J.Presl- sapindaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
Kelkaj taksonoj
[redakti | redakti fonton]- ailanto (Ailanthus) aŭ ĉielarbo estas iu el la arboj, hejmaj en Orient-Azio kaj Aŭstralio, kiuj havas 50 cm (ĉe kelkaj specioj eĉ 1 m) longajn, pinatajn foliojn. Ĝi estas kulturataj por bredado de iu speco de silkraŭpo.
- ordinara ailanto (Ailanthus altissima) la sola specio de la familio, kiu toleras la kontinentan zonon.
- kvasio (Quassia; kvasio estas substanco, drogo, ekstraktita el la lignoj de tropikaj arboj, ĉefe el tiu ĉi arbo. Uzata kiel insekticido.)
- amara kvasio[6] (Quassia amara) enhavas 25 % kvasiojn kaj neokvasiojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.inmygarden.org/archives/2005/01/ailanthus_and_s_1.html Arkivigite je 2006-05-25 per la retarkivo Wayback Machine