Nord
Nord | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Numero | 59 |
Prefektejo | Lilo / Lille |
Subprefektejoj | Avesnes-sur-Helpe Cambrai Douai Dunkerque Valenciennes |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-René Lecerf |
Prefekto | Jean-François Cordet |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 2 616 909 (2022) |
Areo | 5 742,8 km² |
Loĝdenso | 456 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 6 |
Kantonoj | 41 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 648 |
Nord [nɔʁ] estas la plej norda el la departementoj de Francio. Ĝi apartenas al la regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche). Ĝi etendiĝas sur 5 743 km² kaj estas la plej loĝata departemento kun 2 587 128 loĝantoj. La ĉefurbo estas Lilo / Lille. La departemento entute enhavas 648 komunumojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nord havas landlimojn kun la departementoj Pas-de-Calais, Aisne kaj Somme, sed ankaŭ kun Belgio.
Naturaj kaj historiaj regionoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]La unua esperantisto en la regiono estis konjekteble Firmin Durieux en 1898. La unuaj E-kluboj estis fonditaj en 1902 (en Lilo, Bulonjo-ĉe-Maro kaj Saint-Omer).
Hodiaŭ ekzistas ekzemple asocio Lille Villeneuve Espéranto (retejo arkivigita laŭ stato de marto 2010, sed la asocio mem daŭre aktivas kaj interalie kungastigis la UKon de 2015).
Administrado
[redakti | redakti fonton]En la departemento Nord estas 648 komunumoj, 2 urbaj komunumoj (communautés urbaines), 5 kunurbaj komunumoj (communautés d'agglomération) kaj 13 komunumaj komunumoj (communautés de communes).
La departemento Nord estas administre dividita en ses arondismentojn, ĉiun kun subprefektejo.
- Arondismento Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe
- Arondismento Cambrai / Kamerijk
- Arondismento Douai / Dowoai
- Arondismento Dunkerque / Duinkerke / Duunkerke
- Arondismento Lille / Rijsel
- Arondismento Valenciennes / Valencyn
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prefektejo
- Departementa Konsilio Arkivigite je 2000-08-18 per la retarkivo Wayback Machine