Deux-Sèvres
Deux-Sèvres | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 79 |
Prefektejo | Niort |
Subprefektejoj | Bressuire Parthenay |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Gilbert Favreau |
Prefekto | Jérôme Gutton |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 374 587 (2021) |
Areo | 5 999 km² |
Loĝdenso | 62 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 297 |
Deux-Sèvres [dø sɛvʁ] estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas 5 999 km2 granda kaj havas 371 632 loĝantojn[1]. La ĉefurbo estas Niort. Ĝia administracia numero kaj aŭtomobilkodo estas 79.
La departemento tute enhavas 297 komunumojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]“Deux Sèvres” signifas “du Sèvre”: la departemento ŝuldas tiun nomon al la du samnomaj riveroj (Sèvre nantaise kaj Sèvre niortaise), kiuj trafluas ĝian teritorion, kiu grandparte konsistas el ebenaĵoj.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Terkultivado okupas pli-malpli 25 % de la laborantaro (bredado de bovedoj, kultivado de tritiko, maizo kaj sunfloroj). Industrioj malmultas. La ĉefurbo Niort estas aparte fama en Francio kiel sidejo de multaj asekur-agentejoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Heredaĵo: multaj romanikaj preĝejoj kovras la teritorion de Deux-Sèvres, ĉar ĝi estis mezepoke sur la vojo al Santiago de Compostela en Hispanio (fama pilgrimloko), ankaŭ vizitindas la natura parko de la Puatuaj marĉoj kaj lagoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Deux-Sèvres (79) (france). Alirita la 9-an de majo 2013.