Carl Czerny
Carl Czerny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1791 en Vieno |
Morto | 15-an de julio 1857 (66-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | pianisto muzika teoriisto muzikologo komponisto muzikinstruisto |
Carl CZERNY (n. 21-an de februaro 1791 en Vieno; m. 15-an de julio 1857 samloke) estis aŭstra komponisto, pianisto kaj fama pianopedagogo.
Czerny ricevis instruon komence de sia patro, renoma pianovirtuozo, kaj jam en la aĝo de dek jaroj estis brila pianisto, pro kio li fariĝis lernanto de Ludwig van Beethoven. Li plustudis ĉe Muzio Clementi kaj Johann Nepomuk Hummel samkiel Antonio Salieri, tamen nur relative malofte prezentis koncertojn.
Czerny estis instruisto de Franz Liszt kaj Sigismund Thalberg. Li verkis pli ol 1000 komponaĵojn; kelkaj el liaj studaĵokolektoj, ekz. „Schule der Geläufigkeit" kaj „Schule der Fingerfertigkeit", ĝis nuntempe estas uzataj en la instruo. Li estis unu el la unuaj komponistoj, kiuj elektis la nomon Etüde kiel titolo. Grava estis ankaŭ lia ampleksa instrulibro Op. 500 („Kompleta teoria-praktika piano-instrulibro, ekde la komenco progresanta ĝis plej alta grado"), aperinta ĉ. 1838. Czerny apartenis al la plej gravaj membroj de la viena muzikistaro siatempa. Liszt poste dediĉis al li siajn 12 Études d’exécution transcendante.
Krom la studaĵokolektoj de Czerny liaj restaj verkoj, inter ili multaj simfonioj kaj pianokonĉertoj, eklezia muziko kaj ĉambromuziko, por longa tempo eniris forgeson kaj nur fine de la 20-a jarcento spertis pli fortan atenton. Lia komponstilo sin apogas sur la viena klasikismo, sed foje aŭdigas influojn el la romantisma muziko. Czerny mortis kiel bonhavulo. Lia honortombo troviĝas sur la viena centra tombejo.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Literaturo
- Informoj pri Carl Czerny en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Eintrag zu Carl Czerny im Biographischen Lexikon des Kaiserthums Oesterreich[rompita ligilo], v. Constant von Wurzbach, Bd. 3, Wien 1858
- Eintrag zu Carl Czerny im Classical Music Dictionary
- Czerny: Briefe über den Unterricht auf dem Pianoforte, Wien (o.J.) als Online-Version (in Auszügen)
- Czerny: Vollständige theoretisch-practische Pianoforte-Schule op. 500,III , Wien [1839] als Online-Version (in Auszügen)
Notoj kaj sonregistraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Liberaj registraĵoj en forumo de Piano Society
- Senpagaj pianonotoj Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
Aranĝoj
[redakti | redakti fonton]- Carl Czerny Musik Festival und Internationales Symposium 2002 Arkivigite je 2009-07-15 per la retarkivo Wayback Machine in Edmonton, Alberta (im unteren Abschnitt der Seite wird betont, dass Czernys Schaffen bislang nur ungenügend und einseitig betrachtet wurde)
- Sonderausstellung und Internationaler Kongress 2007 im Musikinstrumenten-Museum Berlin anlässlich des 150. Todestags von Czerny
- Naskiĝintoj en Vieno
- Mortintoj en Vieno
- Naskiĝintoj en 1791
- Mortintoj en 1857
- Viroj
- Naskiĝintoj la 21-an de februaro
- Mortintoj la 15-an de julio
- Romantikaj komponistoj
- Germanaj klasikaj komponistoj
- Germanaj klasikaj pianistoj
- Germanaj muzikpedagogoj
- Aŭstraj klasikaj komponistoj
- Aŭstraj klasikaj pianistoj
- Aŭstraj muzikpedagogoj
- Germanaj romkatolikoj
- Aŭstraj romkatolikoj
- Aŭstraj muzikteoriistoj
- Germanaj muzikteoriistoj