Ägidius Rehm
Ägidius Rehm | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ägidius Rehm kiel katedralkapitulano de la Stefano-katedralo en Passau
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1486 en Aŭgsburgo | ||||
Morto | 9-an de septembro 1535 en Vieno | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Universitato de Padovo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1526 (Gregoria)–) kanoniko katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Chiemsee | |||||
Dum | 1526–1535 | ||||
Antaŭulo | Berthold Pürstinger | ||||
Sekvanto | Hieronymus Meitting | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ägidius REHM [egidius re:m] (ankaŭ Aegidius Rehm; Egidius Rem; naskiĝinta en 1486 en Augsburg, mortinta la 19-an de septembro 1535) estis germana teologo kaj inter 1526 kaj 1535 episkopo de Chiemsee.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj en Parizo kaj Italujo li doktoriĝis pri jursciencoj kaj estis ekde 1514 katedralkapitulano en Passau. Okaze de la reformkunveno en Mühldorf am Inn en 1522 li faris la malfermparoladon. Post 1522 li estis spirita konsilisto de la salcburga arkiepiskopo Matthäus Lang von Wellenburg, kiun li influis tre koncerne la demandojn pri pluklerigo de la klerikaro kaj kontraŭreformacion. Kune kun li li troviĝis dum la Unua salcburgia kamparana ribelo sur Citadelo Hohensalzburg. Pri la tie travivita dusemajna sieĝo li verkis en la latina lingvo.
Post abdiko de Berthold Pürstinger la 6-an de majo 1526 Rehm posteulis lin kiel episkopo. Pro la Dua salcburgia kamparana ribelo lia konsekro eblis nur en aŭtuno 1526 en Mühldorf. Neestante kontenta pri la kvanto da punado de la ribelestroj li cedis al la anoj de Taxenbach rekompencon pri 1000 guldenoj pro la detruo de Kastelo Fischhorn. Dumepiskopece li havis tamen nur malgrandan influon politikan.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Egidius Rem: Bellum Rusticum Salztburgense descriptum. Salzburg 1525, (tie ĉi interrete)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Erwin Naimer: "Rehm (Rem), Aegidius (um 1485–1535)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448–1648. ISBN 3-428-08422-5, p. 574