Þ
Por la iama nomo de pollanda urbo, vidu Toruń. |
Þ, minuskle þ, estas litero de la islanda alfabeto, uzita ankaŭ en la alfabetoj de praaj angla kaj norvega. Ĝi havas la prononcon [θ] (laŭ IFA) kaj islande la nomon þorn ("dorno"). Alilingven ofte transskribatas kiel th anglamaniere: þorn > thorn.
Þ havas unikan originon: ĝi estas latin-literigo de antikva signo troviĝanta en la runaj alfabetoj de la vikingoj. Unue ĝin uzis anglosaksaj monaĥoj dum frua Mezepoko, poste kopiis islandanoj.
En la lingvoj islanda kaj anglosaksa la sono [θ] havas alofonon [ð], skribita Ð. En kelkaj antikvaj dokumentoj ambaŭ skribitas kiel Þ, þ. Modernislande kaj en modernaj eldonoj de anglosaksaj tekstoj, oni kutime uzas la du literojn reciproke neinterŝanĝeble en malsamaj pozicioj: Þ silabkomence, kaj Ð en aliaj pozicioj.
En aliaj lingvoj havantaj la sonon [θ] kiel fonemon, ĝi skribatas alimaniere: kiel C (antaŭ e, i) kaj Z kastilie (cocer "kuiri", Zaragoza), kaj kiel th angle (through "tra").
Þ estas la 31-a litero de la islanda aboco, kie ĝi aperas post Z kaj antaŭ Æ. En vortlistoj de la norena kaj anglosaksa ĝi kutime troviĝas tuj post T.
En Unikodo la litero estas kodata: majuskla Þ kiel U+00DE, minuskla þ kiel U+00FE.