Ŝabla
Ŝabla | |||
---|---|---|---|
municipa ĉefloko urbo en Bulgario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9600 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 039 (2024) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 32′ N, 28° 32′ O (mapo)43.53550428.53112Koordinatoj: 43° 32′ N, 28° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 47 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shabla [+] | |||
Ŝabla (bulgare Шабла) estas urbo, ĉemara feriurbo en nordorienta Bulgario, administra centro de la samnoma municipa parto de la Dobriĉa Provinco. En decembro de 2009, la urbo havis 3.586 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la Bulgara Nigra-mara bordo en la najbareco de la salakva Lago Ŝabla kaj la plej orienta punkto de Bulgario, Kabo Ŝabla.
Ŝabla havas ampleksan blanksablan strandon kaj estis populara celloko por la turismo en la Orienta Bloko, ĝis falo de la komunismo. La strando mem situas proksimume 5 km de la urbo (okazas pendolveturo en somero) tra vojo konstruita sub la EU-Programo Phare.
Sur ĉefa urba strando ekzistas granda parkejo kaj multaj malnovaj bangaloj plej proksime al granda restoracio, kiu servas hodiaŭ turistojn en la somermonatoj.
Alia itinero kondukas turistojn al la marborda vojo kaj al la iama lumturo de Ŝabla, kiu estas unu el la plej altaj, plej malnovaj kaj plej orientaj sur la bulgara marbordo. Situante inter la ruinoj de la 4-a jarcenta fortikaĵo, ĝi estis enkonstruita en ĝia moderna aspekto dum la Krimea Milito kaj malfermita la 15-an de julio 1856, kvankam ĝi estas fakte rekonstruita pli malnova lumturo konstruita inter 1756 kaj 1786. Ĝia turo estas 28,23 m alta.
La sekva vilaĝo estas sude Tjulenovo kaj la komenco de la klifa bordo kaj altaj klifoj etendiĝas tra Kamen Bryag al la malgranda golfo de Kavarna.
Ŝabla en antikvo estis Trakia setlejo fondita en la 6-a 5-a jarcento a.K. kaj konata sub la greka nomo de Karon Limen (Karia golfo), kiu evoluis al Nigra-mara haveno en romiaj tempoj. La urbo prosperis en la fruaj jaroj de tiu periodo de la Orientromia imperio, la fortikaĵo daŭre estis konservita de la periodo (4-a jarcento). Dum otomana periodo ĝi estis konata kiel Karamanly.