Šumava
Šumava | |
ĉeĥe: Šumava, germane: Böhmerwald | |
montaro | |
Vido al monto Grosser-Arber (Granda Acero)
| |
Oficiala nomo: Šumava | |
Landoj | Ĉeĥio, Germanio, Aŭstrio |
---|---|
Regionoj | 4
|
Historiaj regionoj | Bohemio, Bavario |
Parto de | Šumava montaro |
Najbaras kun | 7
|
Subulaj unuoj | 6
|
Nacia parko | Nacia Parko Šumava |
Akvejo | Vultavo, Danubo |
Plej alta punkto | |
- situo | Großer Arber |
- alteco | 1 456 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 06′ 45″ N 13° 08′ 10″ O / 49.11250 °N, 13.13611 °O (mapo) |
Areo | 680,64 km² (68 064 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Topografia mapo de Šumava enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio
| |
Vikimedia Komunejo: Šumava | |
Portalo pri Geografio |
Šumava [ŝumava] ĉeĥe, aŭ Böhmerwald [bo:mervalt] germane = "Bohemia Arbaro", estas 120 km longa montaro surlime inter Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio. La plej alta monto en Germanio nomiĝas Großer Arber (1456 m), en la ĉeĥa parto la plej alta monto estas Plechý (Plöckenstein, 1378 m).
Foje oni alkalkulas al ĝi alian montaron nord-okcidente de ĝi, 80 km longan, kiu ĉehe nomiĝas Český Les (Bohemia arbaro), germane Oberpfälzer Wald (Supra-Palatinata Arbaro).
En la ĉeĥa parto troviĝas samnoma nacia parko. La Bohemia Arbaro estas populara regiono por sportemuloj kaj naturŝatantoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Bohemia Arbaro etendiĝas pli-malpli de Česká Kubice/Furth im Wald nord-okcidente al Vyšší Brod sud-oriente (ĉ. 120 km). Ĉe ambaŭ finoj estas vojaj ligoj inter la najbaraj landoj: transirejo Česká Kubice/Furth im Wald inter Ĉeĥio kaj Germanio resp. Studánky/Weigetschlag inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Inter tiuj du lokoj estas nur du vojaj ligoj tra la Bohemia Arbaro: Ĉe Železná Ruda/Bayerisch Eisenstein kaj ĉe Strážný/Philippsreut. Ĉe Česká Kubice kaj Železná Ruda estas ankaŭ fervojoj.
La germana parto apartenas preskaŭ tute al Malsupra Bavario, kun anguleto en Supra Palatinato. La aŭstra parto apartenas al Malsupra Aŭstrio. La ĉeĥa parto dividiĝas inter Sudbohemia regiono (distrikto Prachatice) kaj Regiono Plzeň (distrikto Klatovy).
Meze de la Bohemia Arbaro fontas Řasnice, Varma Vultavo kaj Malvarma Vultavo, kiuj kune formas la riveron Vultavo. Tiu fluas tra la suda parto de la Bohemia Arbaro kaj tie formas la bar-lagon Lipno.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas biciklovojo Arkivigite je 2012-08-06 per la retarkivo Wayback Machine inter Gerlova Huť - Nová Hůrka - Prášily - Srní. Tiu vojo estas parto de biciklovojo nombro 33[rompita ligilo].
Informobroŝuro[rompita ligilo]
-
Nigra lago
-
Torfejo ĉe Borová Lada
-
Vintra pejzaĝo
-
Valbaraĵo Lipno
-
Rivero Vydra en Modrava
-
Flostunelo de Schwarzenberg
-
Vimperk, la plej granda urbo de Bohemia Arbaro
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Reĝoj de Šumava
- Reĝa arbaro
- Lusena valo
- Pleĥa lago
- Trilanda punkto en Šumava inter Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Germanio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informa retpaĝaro pri Šumava ĉeĥe, germane
- Nacia parko Šumava
- Fotogalerio Arkivigite je 2008-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Aktuala vetero kaj interretkameraoj en Šumava