Aŭstra ŝilingo
Aŭstra ŝilingo | |
---|---|
eksvaluto • ŝilingo | |
Ŝtato: | Aŭstrio |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | ATS |
Mallongigo: | |
Aŭstra ŝilingo (Österreichischer Schilling) 1-a de marto 1925 ĝis 31-a de decembro 2001 | |
---|---|
Lando: | Aŭstrio |
subdivido: | 1 ŝilingo = 100 groŝoj |
mallongigo: | ATS |
kurzo (fiksa): | 1 Eŭro = 239,640 ATS |
La aŭstra ŝilingo (germane österreichischer Schilling [ŜILing]) inter la jaroj 1925 ĝis 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Aŭstrio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Ekde la 1-an de januaro 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Unu ŝilingo egalis al 100 «groŝoj» (germane Groschen [GROŝn] — atentu ke en Germanio groŝo estis monero de 10 pfenigoj, do dekono de la nacia valuto germana marko, dum en Aŭstrio temis pri nur centono de la nacia valuto). Oficiala mallongigo de la valuto estas ATS — el tio «AT» (aŭ en interretaj adresoj «.at») estas la internacia mallongigo por Aŭstrio kaj S estas la unua litero en la nacilingva formo de la vorto ŝilingo, enlande uziĝis ankaŭ la nacia mallongigo «ÖS».
Unua respubliko de Aŭstrio ĝis la jaro 1938
[redakti | redakti fonton]La aŭstra ŝilingo, kiu baziĝas sur leĝo de la 20-a de decembro 1924 kaj ekvalidis la 1-an de marto 1925, anstataŭis la malnovan valuton «aŭstruja krono» de la monarkio Aŭstrio-Hungario. La leĝo de 1924 difinis, ke unu ŝilingo korespondu al 10.000 malnovaj aŭstraj kronoj. Kun escepto de la jaroj 1938 ĝis 1945, kiam Aŭstrio estis oficiale unuigita kun nazia Germanio, la ŝilingo ĝis la 31-a de decembro 2001 restis la oficiala pagilo en Aŭstrio. Unu ŝilingo korespondis al 100 groŝoj. Ambaŭ nomoj de moneroj estis jam multe pli malnovaj, kaj origine (la tradicia sistemo de moneroj en Britio ankoraŭ respegulas tion) el historia vidpunkto la moneroj ŝilingo kaj groŝo signifis la saman monan valoron, nome 12 pfenigoj aŭ pencoj (germane Pfennig aŭ angle pence).
Dum la vivodaŭro de la valuto ŝilingo ekzistis moneroj en valoro 1, 2, 5, 10, 20, 50 groŝoj kaj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 ŝilingoj, krome monbiletoj en valoro de 20, 50, 100, 500, 1000 kaj 5000 ŝilingoj. Jam post la enkonduko — en ekonomie kriza epoko fine de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento — la ŝilingo estis relative stabila valuto, kaj tre rapide oni donis al ĝi la neoficialan kromnomon «alpa dolaro».
Dum la jaro 1938 la ŝilingo pro la unuigo de Aŭstrio kun la nazia Germana Regno je kurzo 1 marko = 1,5 ŝilingoj estis anstataŭigita per la tiama germania valuto Regna Marko (Reichsmark). Laŭ la opinio de la aŭstria nacia banko tiu kurso estis tre favora por la aŭstroj kaj celis plialtigi la subtenon al la «alkroĉiĝo» al nazia Germanio.
Tabelo de la cirkulantaj ŝilingaj moneroj dum la epoko de la unua respubliko de Aŭstrio
[redakti | redakti fonton]valoro | diametro | pezo | materialo | eldoniĝo | malvalida ekde | informoj | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 groŝo | 1923 | |||||||
17,0 mm | 1,666 g | kupro, stano, zinko | 1925 | |||||
2 groŝoj | 1924 | |||||||
19,0 mm | 3,333 g | kupro, stano, zinko | 1925 | |||||
5 groŝoj | 17,0 mm | 3,0 g | 75% kupro 25% nikelo | 21-a de januaro 1931 | ||||
1/2 ŝilingo | 19,0 mm | 3,0 g | 64% arĝento 36% kupro | 19-a de septembro 1925 |
Dua Respubliko de Aŭstrio ĝis la enkonduko de la eŭropa valuto Euro
[redakti | redakti fonton]Post la fino de la Dua Mondmilito, la armeoj de la ŝtatoj Britio, Sovetunio kaj Usono, iom poste ankaŭ Francio, kiuj nome de la venkintaj ŝtatoj de la milito okupis la ŝtatojn Germanio kaj Aŭstrio, plej rapide alcelis reenkondukis nacian valuton en Aŭstrio kaj maloficialigi la germanian «Regnan Markon». La «ŝilinga leĝo» la 30-an de novembro 1945 fiksis, ke ĉiu civitano de Aŭstrio je kurzo 1:1 rajtis interŝanĝi maksimume 150 regnajn markojn al ŝilingoj.
Dum la dua respubliko de Aŭstrio ekzistis moneroj en valoro de 1, 2, 5, 10 kaj 50 groŝoj, kaj en valoro de 1, 5, 10, 20, 25 kaj 50 ŝilingoj. La moneroj de 25 kaj 50 sixlingoj estis unuavice por kolektantoj, kaj tiu de 20 ŝilingoj nur enkondukiĝis dum la lasta jarodeko de la 20-a jarcento por plifaciligi la pagadon ĉe vendoaŭtomatoj.
Kiam enkondukiĝis la eŭropa valuto Eŭro, la moneroj de 1, 2 kaj 5 groŝoj ankoraŭ oficiale estis validaj, sed pro la inflacio estis preskaŭ senvaloraj kaj apenaŭ plu uziĝis. La monero de 1 groŝo jam dum la jaro 1960 estis raraĵo.
Krom la ĝenerale ĉirkulantaj moneroj, ekzistis porkolektaj moneroj el arĝento en valoro de 25, 50, 100, 200 kaj 500 ŝilingoj, kaj el oro en valoro de 200, 500, 1000 kaj 2000 ŝilingoj. Kompreneble ili estis oficialaj pagiloj, sed la kolekta valoro ofte pli altis ol la oficiala, kaj tial ne indis elspezi ilin en vendejo aŭ restoracio.
La 1-an de januaro 1999 la aŭstra ŝilingo oficiale anstataŭiĝis per la eŭropa valuto Eŭro, sed ankoraŭ restis la pagilo enlanda. La moneroj kaj monbiletoj de la valuto Eŭro en Aŭstrio enkondukiĝis la 1-an de januaro 2002. Ĝis la 28-a de februaro 2002 eblis paralele pagi per ambaŭ valutoj. Laŭ la oficiala kaj fiksa valutoŝanĝa kurzo estas 1 Euro havas la valoron de 13,7603 ŝilingoj.
Tabelo de la cirkulantaj ŝilingaj moneroj dum la epoko de la dua respubliko de Aŭstrio
[redakti | redakti fonton]valoro | = Eŭro | diametro | pezo | materialo | eldoniĝo | malvalida ekde | informoj | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 groŝo | 0,0007 | 17,0 mm | 1,8 g | 100% zinko | 5-a de aprilo 1948 | ||||
2 groŝoj | 0,0015 | 18,0 mm | 0,9 g | 98,5% aluminio, 1,5% magnezio | 15-a de julio 1950 | ||||
5 groŝoj | 0,0036 | 19,0 mm | 2,5 g | 100% zinko | 17-a de junio 1948 | ||||
10 groŝoj | 0,0073 | 21,0 mm | 3,5 g | 100% zinko | 1-a de julio 1947 | 31-a de majo 1959 | |||
20,0 mm | 1,1 g | 98,5% aluminio, 1,5% magnezio | 27-a de novembro 1951 | ||||||
20 Groschen | 0,0145 | 22,0 mm | 4,5 g | 91,5% kupro, 8,5% aluminio | 23-a de decembro 1950 | 30-a de aprilo 1959 | |||
50 groŝoj | 0,0363 | 22 mm | 1,4 g | 98,5% aluminio, 1,5% magnezio | 11-a de decembro 1947 | 2-a de junio 1961 | |||
19,5 mm | 3,0 g | 91,5% kupro, 8,5% aluminio | 1-a de oktobro 1959 | ||||||
1 ŝilingo | 0,0727 | 25,0 mm | 2,0 g | 98,5% aluminio, 1,5% magnezio | 11-a de decembro 1947 | 2-a de majo 1961 | |||
22,5 mm | 4,2 g | 91,5% kupro, 8,5% aluminio | 1-a de septembro 1959 | ||||||
2 ŝilingoj | 0,1453 | 28,0 mm | 2,8 g | 98,5% aluminio, 1,5% magnezio | 11-a de decembro 1947 | 29- de junio 1957 | |||
5 ŝilingoj | 0,3634 | 31,0 mm | 4,0 g | 98,5% aluminio, 1,5% magnezio | 25-a de oktobro 1952 | 15-a de februaro 1961 | |||
23,5 mm | 5,2 g | 64% arĝento, 36% kupro | 2-a de januaro 1961 | 30-a de septembro 1969 | |||||
23,5 mm | 4,8 g | 75% kupro, 25% nikelo | 15-a de januaro 1969 | ||||||
10 ŝilingoj | 0,7267 | 27,0 mm | 7,5 g | 64% arĝento, 36% kupro | 1-a de julio 1957 | 31-a de marto 1975 | |||
26,0 mm | 6,2 g | 75% kupro, 25% nikelo | 17-a de aprilo 1974 | ||||||
20 ŝilingoj | 1,45 | 27,7 mm | 8,0 g | 92% Cu, 6% Al, 2% Ni | 10-a de decembro 1980 | 9 personoj, simbolo por la 9 federaciaj landoj de Aŭstrio | |||
27-a de aprilo 1982 | Joseph Haydn, Burgenland | ||||||||
15-a de marto 1983 | Fortikaĵo Hochosterwitz (Karintio) | ||||||||
20-a de marto 1984 | Grafenegg (Niederösterreich) | ||||||||
19-a de marto 1985 | 200-a jubileo de la katolika diocezo Linz (Oberösterreich) | ||||||||
30-a de marto 1986 | 800 jara jubileo de Georgenberger Handfeste (Stirio) | ||||||||
17-a de marto 1987 | Grafo Thun Salzburg | ||||||||
6-a de junio 1989 | Tirolo | ||||||||
22-a de majo 1990 | Martinsturm (Vorarlberg) | ||||||||
15-a de januaro 1991 | Franz Grillparzer | ||||||||
16-a de februaro 1994 | 800-jara jubileo de la monerofarejo Vieno | ||||||||
2-a de marto 1995 | Krems | ||||||||
28-a de februaro 1996 | Anton Bruckner | ||||||||
26-a de februaro 1997 | 850-jara jubileo de la katedralo de Vieno | ||||||||
4-a de marto 1998 | Michael Pacher | ||||||||
4-a de marto 1999 | Hugo von Hofmannsthal | ||||||||
17-a de februaro 2000 | 150-jara jubileo de la unua poŝtmarko de Aŭstrio | ||||||||
14-a de februaro 2001 | Johann Nestroy | ||||||||
50 ŝilingoj | 3,63 | 26,5 mm | 6,2 g | 92% kupro, 6% aluminio, 2% nikelo; ene 100% Magnimat 7 |
1996 | unueca antaŭa flanko, 9 diversaj malantaŭaj flankoj |
Tabelo de la cirkulantaj ŝilingaj monbiletoj dum la epoko de la dua respubliko de Aŭstrio
[redakti | redakti fonton]valoro | = Eŭro | larĝeco | alteco | eldoniĝo | bildo, antaŭa flanko | bildo, malantaŭa flanko | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
20 ŝilingoj | 1.45 | 1-a de oktobro 1986 | Moritz Daffinger | Albertina | ||||
50 ŝilingoj | 3.63 | 2-a de januaro 1986 | Sigmund Freud | Josephinum (Alsergrund, Vieno) | ||||
100 ŝilingoj | 7.27 | 2-a de januaro 1984 | Eugen von Böhm-Bawerk | la aŭstria akademio de la sciencoj | ||||
500 ŝilingoj | 36.34 | 1-a de julio 1965 | Joseph Ressel | |||||
500 ŝilingoj | 36.34 | 1-a de januaro 1997 | Rosa Mayreder | Rosa Mayreder | ||||
1000 ŝilingoj | 72.67 | 1-a de januaro 1997 | Karl Landsteiner | Karl Landsteiner | ||||
5000 ŝilingoj | 363.36 | 4-a de januaro 1988 | Wolfgang Amadeus Mozart | la operejo de Vieno |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la paĝon pri la nunaj aŭstraj eŭro-moneroj.
|